• Trarigardo de la E-Gazetaro - 06.04.04
  • 06.04.2004
Ĉu povas io soni pli optimisme ol la titolo de „Malferme” en la lasta numero de „Esperanto revuo” – „Ni faldos la manikojn” de Osmo Buller? Kiam atingis nin la aprila numero de la revuo li jam oficis denove en Rotterdamo, en la Centra Oficejo – kiu kiel li atentigas,... „estas ĉiutaga pruvo, ke Esperanto estas vera lingvo. Kiam ni proponas ĝin kiel lingvon de internacia kunlaboro, ĉu en internaiaj organizaĵoj ĉu inter ordinaraj homoj, ni ne povas havi pli nekontesteblan pravigon por nia propono ol la sperto de la CO pri ĝi kiel laborlingvo de oficistoj kaj volontuloj el malsamaj landoj”. Buller laŭ tre persona vidpunkto alrigardas la CO-on, referencante al siaj rememoroj, travivaĵoj, kaj atendanta lin laboro.. ”mi scias, ke multe da laboro atendas min. Intertempe okazis pozitivaj evoluoj, sed oni ankoraŭ ne sufiĉe konscias pri ili, ĉar senpere senteblaj malglataĵoj kovras ilin per sia ombro. Necesas ataki tiujn malglataĵojn. Mi faros tion kun optimismo, ĉar la spertoj de la pasintaj jaroj instruis multon. Unu el la plej valoraj instruoj estas pli klara konscio de niaj decidfarantoj pri la ŝlosila graveco de bone funkcianta CO por la tuta vivo de UEA. Por mi persone – substrekas Osmo Buller – tio estas grana kuraĝigo. Ni en la Centra Oficejo faldos la manikojn”.
La deziron de plena sukceso direktas al la Ĝenerala Direktoro de la CO de UEA tutcerte ne sole nia redakcio.
Evidente ni ne povas ne rimarki du aparte gravajn kontribuojn en la aprila „Esperanto Revuo”. Temas pri intervjuo de Istvan Ertl kaj Marko Naoiki Lins dun Robert Philipson, el kiu mi ŝatus citi nur la respondon de la intervjuato al la demando kian rolon povas Esperanto ludi en lingvopolitiko. Robert Phillipson responde certigis, ke... „Mi konsideras Esperanton kiel seriozan alternativon al superregaj naciaj lingvoj kaj lingvoĥierarhioj, kaj estas iuj homoj kaj politikistoj, kiuj sincere konvinkiĝis ke necesas multe pli serioze ol ĝis nun pripensi kiel Esperanto povus funkcii”. Tiel estas malgraŭ tio, ke kiel atentigas Phillipson la lingva demando estas ankoraŭ tabua temo en la Eŭropa Unio, por iuj temo eksplodema. Do, kvankam kiel diras Phillpson estas iuj politikistoj, kiuj konvinkiĝis, ke necesas multe pli serioze ol ĝis nun pripensi kiel Esperanto povus funkcii – daŭre necesas atentigi politikistojn pri la ekzistantaj lingvaj problemoj. Ne nur politikistojn, sed ankaŭ mezajn eŭropuniajn loĝantojn, ĉar kiel en alia artikolo – en la aprila „Esperanto Revuo” - atentigas Laszlo Gados ĉe plimulto de la eŭropunia loĝantaro mankas la konscio pri la ekzisto mem de Esperanto kaj ĝiaj latenaj ebloj. „Se la Esperanto-movado en Eŭropo povos konigi aŭtentikajn informojn pri Esperanto kaj pri ĝiaj favoraj ecoj al signifa vasta loĝantara medio, tiam krome tiu ĉi lingvo aperos en la lingvosortimento de eŭropanoj”. En tiu ĉi kunteksto Laszlo Gados atentigas pri la signifo de tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto en prestiĝaj gazetoj, kiuj aperis pasintjare.
El tiu ĉi artikolo de la hungara aŭtoro mi ŝatus atentigi pri iu aparta afero, aparte pripendinda. Laszlo Gados skribas: „Kiam en artikoloj temas pri la akceptigo de Esperanto en la Eŭropa Unio oni plej ofte celas la uzadon de Esperanto ĉefe ĉe la eŭropuniaj instancoj. Por mi – atentigas la aŭtoro – estas evidente, ke prefere kaj unue devus esti celata la akceptigo de Esperanto ĉe la loĝantaro. La disvastigo de la Internacia Lingvo devas esti nememcela. La destino de tiu lingvo estas servi homojn tie kaj tiam, kie kaj kiam ili fakte bezonas ĝin. Pli klare: kie kaj kiam estiĝas fakta bezono por interkomunikado inter diverlingvanoj kaj por kontentigi ĝin Esperano povas esti pli favore akirebla kaj uzebla ilo ol la akiro kaj uzado de alia lingvo. El la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj celoj de la Eŭropa Unio sekvas – kaj videble kaj kaŝe – bezonoj pri tia interkomunikado kaj favora ilo por ĝi”.
La aprila numero de „Esperanto Revuo” meritas nian apartan atenton ne nur pro la ĵus menciitaj artikoloj, sed ankaŭ pro aliaj kontribuoj, kiel tiu pri „finfine kompletigita plena verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhor” pro kiu Ludovikito, alie Kanzi Ito ricevis premion de Esperantic Studies Foundation, kiun cetere li tuj utiligis por eldoni restintajn volumojn de Ludovikologia Dokumentaro. Iom surprize mi konstatis, ke tiun artikolon ornamas la foto de Tahira Masako, kiu prezentras momenton, kiam tiujn lastajn volumojn tute freŝajn mi povis foliumi kune kun Ludovikito dum mia februara vizito en Japanujo, tuj post la interparolo kiun ni faris por nia programo. Jes! Ni klopodas pridokumenti la Esperanto-realon kaj tiel ja ni ankaŭ dokumentas la Esperanto-historion. Nu, nur antaŭ du tagoj nia E-programo de PR fariĝis 45-jara. Kvankam la revuo ne aparte rimarkas tiun ĉi nian jubieon ja kun granda satisfakcio mi trovas en la aprila numero prezenton de aktualaj radiostacioj publikaj kaj nepublikaj, dank’ al la interreto rolantaj kiel internaciaj. Esperanto pere de ĉiuj amaskomunikiloj! Nu, la aprila numero de „Esperanto Revuo” spegulas ankaŭ la eŭropan veturon de Flavio Rebelo, kiu veturis antaŭ kelkaj semajnoj tra Eŭropo por lobii por la esperantlingva interreta televida kanalo.
Sed malgraŭ ĉio ni ne limiĝu sole al tiu interesa numero de „Esperanto Revuo”. Kiel la laŭvican E-periodaĵon ni enrigardu la lastan numeron de „Le monde de l’ Esperanto” – kiu sian apartan rigardon turnas al la fora oriento. Kiel eksplikas la prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto jam la forntpaĝo plurfota de la revuo instigas esplori ĝiajn allogajn artikolojn pri la aziaj landoj, pri la aziaj vojaĝoj, pri la aziaj esperantistoj kaj esperantaĵoj. Kvankam tiel oni ankaŭ varbas por la pekina UK kaj UFE-karavano, sed la prezidanto de UFE tute prave atentigas, ke „..la aziaj (kaj alilokaj) esperantistoj atendas multon de Eŭropo. Ankaŭ ili, same kiel ni opinias, ke la promocio en Eŭropo de Esperanto estas la nepra antaŭkondiĉo de ties tutmonda disvastiĝo”. Francoj klopodas konscie fronti tiun ĉi problemon kaj do evidente en la bondeziroj por la nuna jaro, direktitaj al ĉiuj UFE-membroj inter aliaj nepre realigendaj taskoj ne senkaŭze UFE-prezidanto parolas pri aktivadoj pretigitaj lige kun la eŭrop-parlamenta balotkampanjo kaj Eŭropa Tago, la 9-a de majo, kiu trapasos sub la devizo „Lingva diverseco kaj egalrajteco en Eŭropa Unio”. En tiu ĉi ekstremazia laŭ temaro numero de „La Monde de l’ Esperanto” ni trovas ne sole informojn – fakte grandparte franclingvajn - pri Ĉinio, Japanio, Koreio. Ankaŭ tutan paĝon okupas ampleksaj fragmentoj de raporto de s-ro A. Giridhar Rao, ĝenerala sekretario de Federacio Esperantista de Barato pri esperantista aktivado dum la januara Monda Socia Forumo. La interesiĝo pri UEA-stando estis senĉesa kaj aktiva, kaj ŝajnas ke multaj informprenintoj deziros havi la daŭran kontakton kun la Esperanto.
Dum Monda Socia Forumo oni sloganis „alia lingvo eblas” – kaj tion ja kredas ankaŭ esperantistoj. Kelkfoje tamen oni levas la demandon, ĉu tiu alia lingvo ankaŭ facilas? Eklzemple en la marta numero de la japana „La movado” tiun demandon levas Aikawa Setuko – ne tiom kaze de la lingvo mem, kiom koncerne librojn en Esperanto. Kiel ekzemplon ne tro facilan ŝi konsideras la fame konatan libron de Claude Piron „Gerda malaperis”. „Povas esti, ke la stilo de eŭroplingvanoj ne estas facila por japanlingvanoj, kvankam la vortoj estas zorge elektitaj kaj la frazoj estas gramatike simplaj” – ŝi atentigas. Sed – verŝajne ne en eŭropeco konsistas la problemo, ĉar la aŭtorino kiel facilajn trovas tekstojn de Sten Johanson, kaj kvazaŭ ĵuras legi ĉiujn liajn librojn por ekzameni ĉu ĉiuj el ili estas facile legeblaj.
Iom alian nuancon de Esperanto en la aprila numero de „La Movado” traktas Akira - tiun ĉu Esperanto estas lingvo facila, aŭ eble sole por eŭropanoj. La aŭtoro listigas diversajn faktojn, kiuj montras ke eŭropanoj aŭ usonanoj povas lerni la internacian lingvon pli facile ol japanoj. Ĉu Esperanto do estas malfacila nur por japanoj? La aŭtoro decide kontestas ĉi tiun aserton, tamen ne kaŝas ke la plej grava estas la penado en la alproprigo de la lingvo kaj tio estas principe egala al ĉiuj.
Barbara PIETRZAK