• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 21.10.2008
La kovrilpaĝo de la 3-a nunjare numero de “Internacia Pedagogia Revuo” dufote reportas nin al la spertita  nunjare - la unuan fojon-  internacia evento en Afriko, nome  la 41-a ILEI-konferenco en Benino. Kiel atentigas la redaktoro, Jozefo Németh  “tiu pionira entrepreo, eble, estis iom riska, tamen sukcesa laŭ la raportoj de Ewoé kaj Aida”. Efektive la konferenco eĥas en la numero per iliaj ampleksaj retrorigardoj. Kaze de Aida certe valoras noti, ke temas pri la dua originala raporto de ILEI-estrarano malsama al tiu, al kiu ni aludis parolante pri la lasta numero de “Litova Stelo”. Gravas tamen ankaŭ la raporto de Ewoe, togolandanino (kiun ni trovas krome ankaŭ en la lasta numero de la “Afrika Bulteno”).  “IPR” publikigas krome  la salutan mesaĝon de UEA–prezidanto atentiganta, ke “la mondo devas ankoraŭ pli bone lerni,  kiel pli saĝe stiri la interreagadon de kulturoj en kaj ekster Afriko. La pedagogio estas esenca ejo por tiu lernado necesa por ni ĉiuj”.
Sendube la konferenco eĉ se ne amasa - sed ja tion oni premisis - estas grava  paŝo por daŭra disvastiĝo de Esperanto en Afriko. Sed ILEI aktivis somere ankaŭ aliforume kaj kadre de tiu aktivado apartan lokon havas la dumkongresa Tago de Lernejo. Detala raporto pri ĝi venas el sub la plumo de Mihai Trifoi, ILEI-estarano pri lerneja agado. La laŭvica Tago okazos jam dum la bjalistoka UK, pli frue tamen la 42-an ILEI-konferencon gastigos Krakovo.  Grava en la kunteksto de la organiza ILEI-aktivado estas la aperigita ĉi-numere la financa raporto 2006-2007 kaj buĝetoj 2008-2009. “IPR” kiel kutime spegulas ankau bunton de la pedagogiaj aktivadoj en unuopaj landaj kaj sekcioj. Sed aparte atentinda estas la 2-a kaj la lasta – plurpaĝa - parto de la eksplikoj de Dennis Keefe “Kiel starigi kaj organizi Lingvan Festivalon en via urbo?”. Grava kontribuo  ne sole laŭ la vidpunkto de la lingvoinstruado, sed ankaŭ informado.
Fine mi volas aparte koncentriĝi pri la enkonduka artikolo de David Kelso kaj Angela Tellier pri la “Projekto >Lingvolanĉilo<”. Aparte grava, ĉar kiel atentigas la geaŭtoroj “multaj legantoj de IPR konas la nomon “Lingvilanĉilo”; malmultaj tamen certas pri tio, kio ĝi precize estas”. Cetere tiu artikolo iel kompletigas nian antŭmikrofonon renkontiĝon kun Angela Tellier pri la projekto, kiu aŭdiĝis en la lasta “Esperanto ekspreso”. La aŭtoroj do memorigas en “IPR”, ke temas pri la brita projekto,  en kiu oni instruas E-on “ne por si mem, sed por evoluigi en la lernantoj lingvokonscion, kiel bazon por posta lingvolernado”. Tiukuntekste la leganto ricevas plenmanon da informoj pri la antaŭaj klopodoj pruvi la propedeŭtikan valoron de E-o. Aparta memorigo rilatas al la demando, kial la tuta projekto “Lingvolanĉilo” kreiĝis, kiel aspektas la nuna lingvoinstruado en Britujo. La leganto iom konatiĝas ĉeokaze pri realigado de la projekto ekde la 2006-a jaro kaj krome ekscias, ke dank’ al unu el la subvenciantoj eblis “komisii sendependan taksadon de la tuta projekto fare de la Pedagogia Fakultato de la Universitato de Manĉestro”, kiu jam povis pretigi sian unuan raporton, ĝenerale kontentigan. Mian atenton kaptis la rimarkoj de la aŭtoroj referencantaj al esploroj el la 50-aj jaroj, ke “ŝajne E-o helpas la malpli kapablajn geknabojn pli ol ĝi helpas la pli kapablajn”.
Fine de tiu tre grava artikolo pri la brita “Lingvolanĉilo” post kelka silento pri la progresoj de la projekto, la aŭtoroj  memorigas pri la kreiĝinta samnoma grupo de d-ro Lajos Molnar por promocii similajn iniciatojn tra  Eŭropo. Rilate la britan projekton  aldonendas, ke ĉiu ajn interesiĝanto povas peti senpagajn ekzemplerojn de la “instrupako”. Kvankam anglalingvaj ili taŭge povus servi, se tradukotaj en aliajn naciajn lingvojn, al similaj pedagogiaj iniciatoj alilande. Formetante  tiun numeron de “IPR” ni tamen sufloru gardi ĝin, sed ne avari ĝian enhavon al aliaj gekolegoj.
Pri la projekto “Lingvolanĉilo” forte interesiĝis ĝis la vivofino  LEE Chong-Yeong. La foto de la eksa prezidanto de UEA ornamas la kovrilon de la oktobra numero de la revuo “Esperanto” kaj nekrologa noto troviĝas ene de la numero. En oktobro  la organon de UEA malfermas la raporto pri la tria jam reprezentiĝo de Eŭropa Esperanto-Unio dum la grava centraeŭropa ekonomia aranĝo en la pola kurcaloko Krynica, al kiu ĉi-jare signifan kontribuon alportis ankaŭ UEA.  Pri alia ekstermedia aktivado de UEA ni legas en la raporto pri la Socia Forumo de UN-o. La raporto atentinda, ĉar memoriginta la starpunkton de UEA pri lingvaj rajtoj, kiu estis transdonita al la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.  Kelkaj el esperantistaj aktivuoj havis en oktobro la okazon konatiĝi kun la prema kritiko (en interreto) de tiu raporto   flanke de eksa reprezentanto de UEA ĉe UN-Ĝenevo, deklaranta reference al sia 10-jara sperto pri tuteca malintereso pri Esperanto en tiuj gravaj forumoj.   Nu eblas sole konstati, ke tempo ŝanĝigas, la E-agantoj ankaŭ, eble tamen  ĉefe burokratoj de internaciaj organizoj. La ĉefa trajto de kelkaj laboroj – krom kovado de novaj projektoj – estas daŭra rememorigado kaj ripetado de veroj por esperantistoj tiom evidentaj, ke preskaŭ limantaj kun naiveco. La problemo sole konsistas en tio,  kianivele oni tion faras. Kaj ŝajnas, ke la grupo en Ĝenevo kaj alikole, do UEA-reprezentantoj  faras sian eblon  por laŭtigi la voĉon de la E-komunumo pri la lingvaj rajtoj.  
Sendube alia atendinta  informo en la oktobra “Esperanto”, kiu jam elektizis la E-komunumon estas tiu pri la kompakta disko “Esperanto”, kiu aldone al la pola “Gazeta Wyborcza” la 10-an de septembro aperis en la kvanto superinta 360 mil ekzemplerojn informante la polan publikon ne sole pri la lingvo, sed funkcianta ĉirkaŭ ĝi komunumo.
La oktobra “Esperanto” ankoraŭ retrorigardas al la someraj eventoj,  unuavice al Universala Kongreso de Esperanto, sed ja ankaŭ al Tutamerika Kongreso, kaj krome al kongreso de Internacia Vegetarana Unio en Germanujo, kiun partoprenis ankaŭ esperantistoj. La ennumeraj raportoj rilatas krome  al la afrika ILEI-Konferenco  kaj rendevuo de lernu!-uzantoj dum la slovaka SES. La plej grava tamen en la kunteksto de la retrorigardoj al la someraj eventoj estas la raporto de Federico Gobbo pri la okazinta (rekte antaŭ UK) en Amsterdamo rendevua konferenco de E-universitatanoj, koncentriĝintaj pri la universitatnivela instruado de Esperanto. Estas planoj ripeti tian rendevuon antaŭ la bjalistoka UK en la krakova universitato. Dume la bjalistoka Kongresa Universitato atendas sinanoncojn por la okazonta dumkongrese 62-a IKU-sesio.
La raportoj pri ILEI-konfereco el sub la plumo de afrikanoj Francis Agbenou kaj Ewoe Sagbadjelou evidente okupas multe da loko en la bulteno de Afrika Komisiono de UEA “Esperanto en Afriko”. Sed gravas ja ankaŭ impresoj de eksterafrikanoj, ĉar por plimulto estis la unua rendevuo kun la afrika E-movado. Ne mirigas do evidente la konstanoj “Mi malkovris Afrikon. […] Tio mankas en miaj scioj, miaj spertoj. […] Kiam mi metis mian unuan piedon sur afrikan terenon mi preskaŭ ploris […]”. Kiel ni ekscias Mireille Grosjean, la aŭtorino de la ĵus cititaj frazoj, nun ankaŭ konsilanto de la Afrika Komisiono de UEA,  jam komencis verki la broŝuron “Afrikanoj kaj mi”.
Ĉion interesa dum ILEI-konferenco trovis ankaŭ estrarano de UEA, respondeca pro la landa kaj regiona agado,  Hori Jasuo. “Mi sciis, ke en Benino kaj Togolando la movado bone progresas, kaj kiam mi aŭdis pri la movado en Burundio, mi pli surpriziĝis. Tie estas 1500 esperantistoj, el kiuj 300 estas membroj de la landa asocio de Burundio. Lernantoj de Esperanto en la urboj reveninte al siaj vilaĝoj tuj starigas kursojn kaj tie tuj naskiĝas novaj esperantistoj. Tiel neniam okazas en Japanio kaj ankaŭ ne en eŭropaj landoj”, li konstatas.   
Atentindaj en la tria nunjare numero de “Esperanto en Afriko” estas ankoraŭ aparte du kontribuoj.  Antoine Koublan  klopodas tre mallonge, sed trafe argumenti pri taŭgeco de E-o en Afriko, la kontinento en kiu multas konfliktoj ne sole etnaj, sed ĉefe ekonomiaj kaj sekve  politikaj.  Jean Kodjo aliflanke senvualigas la varbsloganojn inter afrikanoj,   en kiuj  ne mankas la ekonomiaj konsideroj, kiel “multaj okcidentaj esperantistoj tuj pretas subteni vin finance”.  Tiel do – kiel li skribas: “Finfine homoj neesperantistaj alkuras al la movado kun la espero, ke ili iam atingos la paradizan Eŭropon, aŭ ke iu okcidenta mecenato iam sendos kelkajn dekojn da miloj da dolaroj”. Se tio ne estas senekvivalentaj asertoj,  scias multaj esperantistoj. Kiel skribas Jean Kodjo li ne havas rezervojn pri la rajto de ĉiu esperantisto laŭ sia bontrovo ekonomie helpi afrikan E-amikon. Li tamen atentigas, ke se  la subvenciintenco celas enradikiĝon de E-o en Afriko estus bone kontroli,  ĉu mono estis efektive utiligita por la antaŭdifinata celo. Kaj tiurilte  la CO kaj Afrika Oficejo metas sin al la dispono.  
Hodiaŭ ni ankoraŭ konfirmu la  oktobran numeron de “Nova Vojo”. Preskaŭ tutece japanlingva la organo de Esperanto-Populariga Asocio aperigas la raporton de Jasuo Tabuĉi pri lia aŭgusta vizito en Koreio, kie ia. interreligie rendevuis ŭonbulismanoj kun oomotanoj. La lastkovrilpaĝa  fotoraporto rilatas al la E-simpozio “Kiel verdiĝu Azio”  organizita en septembro okaze de la 200-a Elementa Kurso de Seula Esperanto-Kulturcentro, por kiu  venis 120 partoprenantoj el Ĉinujo, Koreujo kaj Japanujo.
El la retaj informiloj ni fine danku pro la lasta numero de “Bel-Informas”, kiun inaŭguras gratuloj de Osmo Buller pro tiu ĉi interreta informilo de Brazila Esperanto-Ligo. Por mi aparte interese estis legi pri la klopodoj de BEL grandigi la nombron de siaj membroj ebligante la partopagon de la membrokotizoj. Tio rilatas al gravaj klopdoj  pri la organiza flanko. Se temas pri la ekstera informado tutcerte interesa estas la sciigo pri la portugallingva DVD, lanĉita la 5-an de septembro. Trafa portugallingva filmo pri la iniciatinto de Esperanto “Zamenhof, civitano de la mondo”. Estas la plano, ke ĝi ricevu esperantlingvajn subtekstojn.