• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 28.10.2008

La titolo “Zagreba Esperantisto” jam la 8-an fojon garantias (la 4-an ĉi-jare), ke malantaŭ ĝi troviĝas multa leginda materialo, ne sole rilatanta kaj koncernanta zagrebajn esperantistojn. Cetere estas agrabla impreso trudiĝanta dum la foliumado de tiu ĉi periodaĵo, ke same kiel estas agrable legi ĝin,  tiel sendube ankaŭ la redaktoroj ĝuis la pretigon de  la periodaĵo. Nu,  la kovrilpaĝo prezentanta kvar kroatajn esperantistojn antaŭ la pordo de la CO en Roterdamo kompreneble fote enkondukas en la plurpaĝan, varisegmentan raporton pri la nunjaraj eventoj dum la jubilea UK,  inter kiuj ne mankas la kongresa rezolucio kaj foto de la vicurbestro de Bjalistoko transprenanta la kongresan flagon. Kvazaŭ riverence al la venontjara UK en Pollando, sed ja pro aferkerna enhavo “Zagreba Esperantisto” raportas pri tri majaj eventoj en la sudo de Pollando. Sed gravas ĉi-numere ankaŭ aliaj raportoj, ekzemple pri konferenco de interlingvistoj en la amsterdama universitato, kaj gravas ĝia-kuntekste ampleksaj informoj pri interlingvistiko kaj Esperanto en Universitato de Zagrebo. Cetere necesas mencii pri la baldaŭa, novembra scienca kaj faka simpozio okazonta en la filozofia fakultato de la zagreba universitato pri “Esperanto kaj kroata kultura identeco”. Pri tio ankaŭ informas “Zagreba Esperantisto”.
Al la roterdama UK referencas interesa informo pri  iniciato de krotaj esperantistoj ekonstrui Dokumentan E-Centron en Durdevas, pro la fakto ke ĝi estis la unuan fojon publike diskonigita en Roterdamo. Tiu ĉi centro celas konservi la valoran materialon,  kiu dum tridekjara kolektado amasiĝis en privata loĝejo de Josip Pleadin. Ĝi iĝos konsistero de la tuta ĉeno de E-domoj jam troviĝantaj en Kroatio,  kiuj kune povos ludi gravan edukan, kulturan kaj alispecan rolon por E-o en ĉi tiu lando. Kiel ni eksciis, jam komenciĝis la monkolektado, ne sole inter la kroataj esperantistoj.
Alia projekto,  pri kiu en sia kvara numero raportas “Zagreba Esperantisto” rilatas al la establo de Mecenata Fonduso. Iniciatis ĝin konata kroata mecenato de Esperanto,  Nevan Kovačić, kiu jam sponsoris multajn esperantistajn eventojn. Nun, kiel li klarigas en la priparolata periodaĵo “estus oportune senpersonigi la subtenadon de diversaj meritaj instancoj kaj individuoj aŭ/kaj valoraj por-Esperanta aŭ per Esperantaj (laŭokazaj) agoj aŭ (konstantaj) agadoj unuflanke, kaj aliflanke, ŝajnas al mi same bone formaligi tiun agadon kaj doni al ĝi daŭran karakteron”.
En la periodaĵo de zagrebaj esperantistoj multas informoj kun kultura karaktero, kiel  tiu pri E-traduko de “Onklo Maroje”, raporto pri la kroata Osiek-konferenco, pri verkista rendevuo, intervjuo kun Lena Karpunina. Fine la leganto estas invitita al Dubrovnik, ĉi-foje pro la fakto, ke temas pri turisma >Perlo de Adriatiko<, kvankam ni memoras pri la jubileo esperantista solenita tie pasintjare.
La 93-a UK eĥas ankaŭ en la 3-a numero de “Starto”, la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Marek Blahuš raportas enkonduke laŭ la propra perspektivo kaj dank’ al tio ni eksciis, ke la kongresaj tagoj estis la okazo por li prezenti sian bakalaŭran studlaboraĵon “Literumkontrolilo por Esperanto”.  Kompreneble la lasta UK eĥas en “Starto” per multaj aliaj raportoj, same kiel la pli posta ILEI-Konferenco en Benino, KELI-Kongreso en Slovakio. Ankaŭ la antaŭkongresa periodo estis eventoriĉa,  pri kio atestas raportoj pri la vizito de infanoj el Česká Třebová, kiuj kun Zdenka Novotná vizitis la polan urbon Rybnik. Antaŭ la novembra KAEST “Starto” aperigas porokazan artikoleton kaj fine prezentas meritajn esperantistojn. Ĉi-numere estas la okazo ekskcii iom pli multe pri la agado de Zdeněk Hršel,  Vlastiml Kočvara kaj Vlastimil Novobilský. La kovrilpaĝon ornamas foto pri solenaĵo lanĉinta en septembro novan E-Muzeon en Svistavy.
La oktobran numeron de la korea “La Lanterno Azia” inaŭguras ampleksa artikolo de KIM Won Gill, UEA-delegito en Kalifornio,  kiu amplekse dividas siajn pripensojn  pri 35-jara intima interplektiĝo kun Esperanto. En la  daŭro de tiu periodo Esperanto iĝis lia lingvo familia, en kiu denaske estis edukitaj liaj gefiloj, ĝi kondukis al  diversaj E-aranĝoj kaj nun neniel estas apartigebla el lia koro. Kvankam KIM Won Gill instruis E-on kaj eĉ fondis lokan klubon,  li modeste konfesas, ke li faris nenion por E-o. Restas la revo post la profesia retiriĝo vojaĝi kaj miksiĝi kun aziaj amikoj; kun tiuj en Japanio li jam havis la okazon nodi amikan kontakton.
La oktobran numeron de “La Lanterna Azio” ornamas grupa foto pri aranĝo omaĝinta la 200-an elementan kurson de Seula E-Kulturcentro.  En la numero dulingva raporto priskribas ĉi tiun eventon, inkluzive de la okazinta ĉe-okaze simpozio “Kiel progresigi E-Movadon en Azio?”.  LEE Jung-kee kiu en la daŭro de 17-jara persista aktivado peredukis 1000 esperantistojn deklaris la deziron daŭrigi sian aktivadon ĝis la 400-a kurso. Dum tiu 200-a partoprenis - kiel ni legas - kaj la 10-jara knabo kaj sesdekjaraĝa dommastrino.  Povas esti, ke tiu juna adepto de la IL iam ekaktivos en la korea junulara sekcio kaj ankaŭ estonte kontribuos al la  junularaj aktivadoj.
Ĉi-numere dume la aktuala prezidanto de KEJ raportas pri la 1-a Junulara Renkontiĝo inter Ŭonbulismo kaj Oomoto,  en la paĝoj de KEJ “Verda Voĉo” aliflanke li i.a. intervjuas  redaktorinon de Ĉina Radio Internacia Wang Shanshan. Ŝi rakontas pri sia laboro, iom privata vivo kaj kun nebarita sincereco deklaras la deziron kontribui al Esperanto per…. nasko de denaska esperantisto aŭ esperantistino.
Jam antaŭ kelka tempo la redakcion atingis “Dia Regno”, la dumonata kristana revuo en Esperanto. En la 4-a numero de la oficiala organo de  KELI multas religitekstoj, kiel  tiu de Pavel Klimeš “Dia Regno”,  de Pavel Tichý „Dia Regno akompanas kunvojaĝantojn al Dia Regno”, tradukaĵo „Ĉu ekumensimo minacas la fidelecon al nia Eklezio”. La periodaĵo de KELI alportas krome ampleksan raporton pri la nunjara kongreso de la Ligo en Slovakio kaj krome informas pri KELI-aktivadoj dum la roterdama UK.
“Katolika Sento” estas la periodaĵo de la itala sekcio de IKUE. Ankaŭ ĝi enhavas religiajn temojn, kiel prelegon de monsinjoro Giovanni Balconi “Sankta Karolo Borromeo kaj la Trenta Koncilio”, de monsinjoro Iginio Rogger “La Trenta Koncilio en historia perspektivo”. La periodaĵo de UECI en signifa grado dulingva, dulingve prezentas la artikoleton pri pastro Jozefo Sarto, pli posta Pio la 10-a kun liaj apartaj konsideroj  pri la bezono sinsavi. La  esperantlingva kroniko “nia datrevenoj” memorigas kelkajn notindajn ne sole en la kunteksto de la religia vivo. I.a. ni notu tiun sub la dato la 3-a de septembro 1997, kiam okazis  transdono de la Esperantlingva Meslibro al Johano Paŭlo la 2-a lige kun la 50-a IKUE-kongreso.  En la delegacio estis pastro Duilio Magnani, kiu ĉi-numere de UECI-periodaĵo informas pri informpaneloj proksime al la katedralo de Rimini en la itala, dialekta  lingvoj kaj en Esperanto.
Nia redakcio aliĝas al la gratuloj de “Katolika Sento” por Paola Ambrosetto, la vicprezidantino de UECI lige kun la enmondiĝo de ŝia dua filo Francesco. Kaj la redakcion ni gratulas pro la konstanta paĝo kun esperantlingvaj amuzaĵoj. 
Reference al la elektronikaj E-periodaĵoj atingintaj nin lastatempe  ni danke konfirmu la ricevon de la oktobra numero de periodaĵo el la hungara urbo Miskolc. Ĝi enhavas  multajn interesajn kontribuojn, ekzemple historiajn,  el kiuj la leganto konatiĝas i.a. kun la historio de la miŝkolca esperanto-movado,  kun  biografiaj notoj pri Tibor Sekelj. Ne mankas diversaj raportoj inter kiuj ni notis kun atento impresojn pri la landa renkontiĝo de popolkanto-grupoj,  kaj pri vojaĝo al la 31-a Tutpollanda Esperanto Kongreso en Lodzo.
Laste ni konfirmu krome la abundan informmaterialon en  du elektronikaj numeroj de “Informilo de Ĝemelaj Urboj”, reta revueto de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”. La 25-a numero  riĉenhave informas pri la lastaj ĝemeliĝoj inter diversaj urboj,  en kio grave rolis esperantistoj. Ni ĝojas legi, ke  en tiu agado ne mankas polaj esperantistoj. La 26-a numero de “Ĝemelaj Urboj” riĉe spegulas la roterdamajn renkontiĝojn ĉirkaŭe de la projekto, kiu logis multajn aktivajn esperantistojn en diversaj landoj de la mondo.