• Pollando invitas: Czerna
  • 01.11.2008
Hodiaŭ gesinjoroj mi proponas resti en la suda Pollando, en la sama regiono jam de ni vizitita antaŭ unu semajno,  lige kun la  minejo de orercoj en Złoty Stok. Sed ĉi-foje ni direktiĝas al la kuracloko Kudowa Zdrój, kaj pli precize al ĝia kvartalo Czermna. Tiu iama vilaĝo meritas atenton kaj eble eĉ viziton lige kun sia unika verko de la religia kulturo, difinata kiel kapelo de kranioj. Ĝi apartenas al la plej grandaj kuriozaĵoj de la regiono kaj estas la unusola ĉi-speca vidindaĵo en Pollando. Ĝi logas multajn vizitantojn, vekas timon kaj enpensiĝon pri la morto. Kial?
Tial, ke ĝiajn murojn kaj volbon kompakte plenigas la  homaj restaĵoj,  tri mil veraj  kranioj kaj homaj ostoj. Pliaj 21 mil troviĝas en la kripto sub la kapelo kunmetitaj sur la alteco de 2 metroj.
Ĉiuj ĉi kranioj kaj ostoj en la kapelo en Czermna estis kunmetitaj  tutkonscie. Faris ĉi tion la loka paroĥestro Wacław Tomaszek (laŭdevene ĉeĥo), kiu grandan parton de sia vivo dediĉis al la pripensado de morto. Pastro Tomaszek sian animzorgan servon plenumadis en la apuda paroĥa preĝejo de sankta Bartolomeo en Czermna  dum 40 jaroj.  30 el ili li dediĉis al la kapelo.
Oni supozas, ke la ideo kreiĝis  dum lia vizitado de la romaj katakomboj, eble inspiris lin la preĝejo de kranioj en la ĉeĥa Kutna Hora?
Sendepende kiel vere estis,  estas fakto,  ke pastro Tomaszek vizitante katakombojn de la unuaj kristanoj en Romo, hororigita de malfermitaj homaj tomboj, de skeletoj, kranioj, subteraj koridoroj estis profunde skuita de la definitiva vero, kiu estas la homa morto. En tia animstato li revenis al Czermna, sed tie  okazis io ankoraŭ multe pli korskua.
Nome iun tagon pastro Tomaszek rimarkis, ke hundoj gratas la teron ĉirkaŭ la malnova sonorilturo. El sub la tero aperis la homaj restaĵoj. La pastro vokis helpe la lokan entombigiston Langer kaj la preĝejzorganton Schmidt kaj ili komune komencis elterigadi la homajn restaĵojn. Neniu el ili supozis, ke temos eĉ pri kelkdek mil. Ili ĉiuj  apartenis al la militviktimoj pereintaj dum la militoj sur la tereno de Kłodzko-provinco. Plej verŝajne dum la tridekjara milito (1618-1648), la prusa-aŭstra milito, verŝajne ankaŭ dum la 7-jara milito (1756-1763),  ne parolante pri la viktimoj plagitaj de kolero en la 1680-a jaro. Pastro Tomaszek  decidis elterigi ĉiujn ostojn.  Langer kaj Schmidt ricevis la taskon purigi ilin,  kaj meti en la kapelon. La laboroj estis komencitaj en la 1776-a jaro kaj daŭris ĝis la 1804-a. Cetere kraniojn kaj ostoj estis kolektataj ankaŭ en aliaj urboj de la regiono. Ili ĉiuj estis dense kunmetitaj sur la kapelaj murojn kaj kovris la volbon. En la kapelo estis aranĝita altaro kun krucifikso kaj figuro de du anĝeloj. La realigantoj de tiu entrepreno –  ĉiumomente frontante la pasemon de la mondo kaj misteron de la morto,  pastro Tomaszek kaj enteriganto Langer ankaŭ decidis, ke iliaj ostoj postmorte elktroviĝu en la kapelo. Tiel okazis. Ilian ekzemplon sekvis la vilaĝestro kaj lia edzino.
Nun la interno de la kapelo aspektas simile kiel antaŭ jaroj, sed iuj objektoj iam kuŝantaj sur la altaro nun troviĝas en la vitra ŝranko.
La kapelo bildigas en aparta maniero la pasemon kaj fragilecon de la homa vivo, en kiu postmortaj restaĵoj de amikoj kaj malamikoj kuŝas komune.  Unu fojon en la jaro, noktomeze inter la 14-a kaj 15-a de aŭgusto estas celebrata en la kapelo la sankta meso favore al ĉiuj, kies restaĵoj en ĝi troviĝas, favore al ĉiuj kiuj mortis pro malsanoj aŭ en  akcidentoj.  Ĝi estas unusola ĉi-speca objekto en Pollando, unu el tri en Eŭropo.
Forlasante tiun apartan lokon ni aldonu, ke Kudowa rolas krome kiel vizitinda kuracloko kun favora klimato kaj mineralaj fontoj.  La ĉefan turisman atrakciaĵon de Kudowa ni ĵus vizitis, sed aldonendas, ke eblas en Czermna  viziti ankaŭ kristnaskan kripeton el la komenco de la 20-a jarcento, kiu konsistas el ĉirkaŭ 250 moviĝantaj figuretoj el la tilia ligno. Vizitinda estas la kuracloka parko kun trinkejo de mineralaj akvoj.  Kudowa famas ankaŭ pro siaj Festivaloj,  al kiuj patronecas la kreinto de la pola nacia opero,  Stanisław Moniuszko. Eblas en la urbo viziti Muzeon de Ludiloj kun riĉa kolekto de 19-/20-jarcentaj objektoj. Belegaj pupoj, pupomebletoj, miniaturaj aranĝaĵoj de la ĉiutaga uzo, aŭtomobiletoj, ŝipetoj devenas el diversaj landoj kaj kontinentoj. Vizitinda estas  ankau la loka Muzeo de Rano, kiu kolektas ĉiajn objektojn ligitajn kun tiu ĉi besto komencante de ludiloj ĝis preparitaj diversdimensiaj ranoj. Ĝia kolekto konsistanta el 3 mil objektoj devenas el preskaŭ 20 landoj de la mondo kaj ĉiuj kontinentoj,  kaj estas atrakciaĵo por infanoj kaj lernejanoj.
Sed en la regiono de Kudowa la plej ravan kaj atrakcian vidindaĵon konsistigas la ĉeno de la Tablaj Montoj,  longa 42 kilometrojn.  La plej popularaj inter turistoj estas tiuj montopartoj,  kiuj troviĝas en la regiono de Polanica, Duszniki, Kudowa kaj Karłowo.  La Tablaj Montoj rigardante laŭ dek kelkkilometra perspektivo impresas,  kiel plata tablo kun krutaj flankoj kaj kun tio ligiĝas ilia nomo. Ekde la 90-aj jaroj en la suda parto de la montoĉeno estis establita Nacia Parko kun la areo de 6280 hektaroj. Unikaj panoramoj kaŭzas, ke temas pri unu el la plej atrakciaj turismaj reginoj ne sole de Pollando, sed ankaŭ Ĉeĥio.