• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 04.11.2008
Kun granda ĝojo mi denove povas foliumi la lastan numeron de la islanda  “La Tradukisto”. Verdire temas pri la novembra numero de antaŭ unu jaro, la lasta de la 2007-a. Evidenta prokrasto,  iom ĝena ne pro la fakto,  ke la enhavo malaktualiĝis, sed pro tio, ke la leganton atingis malpli da  specimenoj de  la islanda literaturo. Ni ekscias, ke la redakcio planas kelkajn ŝanĝojn, eĉ se ili ne estas ankoraŭ plene difinitaj,  tamen tutcerte ili  grave ŝanĝos la karakteron de la revuo. Kiel skribas Kristján Eiríksson: ….”oni povas atendi, ke en la ŝanĝota revuo nur estos tradukoj en esperanto kaj verŝajne ne nur el la islanda literaturo”. Tio iel ne ĝojigas min, sed eble mi eraras. Ĉiukaze kiel aspektos la nova “La Tradukisto” ni ekscios post la 12-a de marto venontjare, por kiu dato estas planita la eldono de la 58-a numero. La 57-a  enhavas du tradukojn el la islanda kaj du tradukojn en la islandan pere de la ponta Esperanto. Kompreneble mi povas doni la atenton nur al la esperantlingvaj tradukoj. En la unua “Du mondoj” de Hulda oni facile retrovas la apartan etoson, kiun  fajne majstras la islandaj aŭtoroj, kvankam la rakontointrigo ne rilatas al iel aparte fora tempo, prefere al la 19/20-jarcenta. Legante ĝin estas kvazaŭ rigardi paŝtelpentraĵon, en kiu diversaj koloroj ricevas apartajn intenseconuancojn. Verŝajne tio estas io aparta por mi en la islanda literaturo, la arto krei agordojn. Alian karakteron havas “Kvar rakontoj” de la nuntempa verkisto Óskar Árni Óskarsson, sed kaptas la originaleco de rakontoscenoj,  tra kiuj,  kvazaŭ en prismo fokusiĝas iuj karakterotrajtoj de la rakontoherooj.
Kelkajn literaturajn referencojn enhavas la aŭgusta numero de “Tempo”,  la gazeto de Kroata Esperanto-Ligo. Konforme al la surtitola krominformo, temas pri speciala numero pri somera gastado de KEL en Hrvatsko Zagorje,  pri kiu evento skribas komence Spomenka Štimec. Temas pri evento,  kiu dum pli ol 10 jaroj venigas kroatajn verkistojn por prezenti al publiko iliajn verkojn. La renkontiĝoj estas ankaŭ la okazo prezenti Esperanton al kroataj verkistoj. La porokazaj tradukoj en Esperanton el la kroataj aŭtoroj estas plia okazo vastigi la publikan rondon de iliaj legantoj. Alia somera evento kun literatura karaktero estis en Kroatio  renkontiĝo de esperantlingvaj verkistoj en aŭgusto en Hrašćina-Trgovišće. Tiun aranĝon aŭspiciitan de Akademio Literatura de Esperanto partoprenis Lena Karpunina kaj Ljubomir  Trifonĉovski. Prelege kontribuis Paul Gubbins kaj tekston de lia prelegeto “Marjorie Boulton, alte respektata kaj amata” aperigas “Tempo”. Multa loko en la numero estas dediĉita al Lena Karpunina. Unue Zdravko Seleš interese analizas ŝian ĝisnunan verkadon, sekve ŝi mem pri si rakontas. Interesa estas la analizo farita de  Zdravko Seleš, kiu  konfesas konklude: …la rakontoj de Lena Karpunina donis al mi eblecon legi ilin ĉi-maniere, literatur-aventurisme: serĉante ligilojn, kialojn, nediritaĵojn, sekretojn, serĉante la vizaĝon de la aŭtorino malantaŭ la teksto”. Alispecan analizon pretigis la alia gasto de la aranĝo,  Ljubomir Trifonĉovski retrovinta kelkajn virinajn voĉojn en la esperantlingvaj antalogioj.
Pasintsemajne ni foliumis la lastan numeron de “Zagreba Esperantisto”. Kelkaj anoncoj kaj informoj samas, kelkaj estas senteme kompletigitaj, kiel tiu pri la verkado de Lucija Borčić, kiu ne sole 80-jaraĝa entreprenis la prilaboron de “Granda Esperanta-Kroata Vortaro< kaj krome pretigis la manuskripton de la  inversa versio. Kiel evidentiĝas ĝuste ŝi trovis tempon kaj energion en sia oraŭtuna aĝo traduki krome la 16-jarcentan komedion el la dubrovnika dialekto, kiu aperis en aparta eldono enhavanta 18 tradukojn de tiu verko.
Literaturo akompanas la leganton ankaŭ en la  novembra numero de “La Movado”. Ni havas la okazon jam la 7-an fojon sekvi la intrigon de la  plej brila atingaĵo de la japana literaturo de antaŭ mil jaroj en la interpreta traduko de Tacuo Huĝimoto, kiu estas >Rakontaro Genĝi<.  Alia literatura referenco samnumera estas la 18-a eldono de “Hajkista Rondo” sub la gvido de Hirotaka Masaaki.
La novembra >Kajero Libervola> proksimigas aliflanke la nuntempan realon de Japanio. La freŝa ebleco pagi municiimposton ne sole al la municipo,  kie oni loĝas, sed parte al alia,  laŭ sia bontrovo,  por Nakamiti Tamihiro estis okazo proksimigi siajn ligojn kun la hejmvilaĝo, kiu korproksimas,  sed fakte ne plu povas roli kiel revenloko. Kial do finance ĝin ne subvencii?
Reveni laŭ la spuroj de la pasinteco ĉiam estas defia tasko. Brile kaj junulstile faris tion en sia festparolado dum la lasta IJK en Hungario la prezidanto de TEJO, Gregor Hinker reference al la 70-jariĝo de la organizo. Lian mesaĝtekston en la lasta “Tejo Tutmonde” akompanas kelkaj plej gravaj datoj,  ligitaj kun la historio de TJO kaj ekde la 1956-a jaro TEJO.
IJK pasis, tamen  la interesiĝanta leganto povas trovi en “Tejo Tutmonde” necesan kongresdokumentaron, nome la jaran raporton de la estraro kaj komisiitoj, financan jarraporton krome kelkajn informojn pri la trapaso de la kongresaj komitatlaboroj. Lige kun la lastaj diskutoj pri la membrofalo en UEA mi rimarkigu, ke ne temas pri izolita kazo. Tejo en la 2007-a jaro perdis 122 individuajn membrojn.   Povas esti do, ke komune oni povus analizi la problemon.
Kompreneble mi kun intereso notas rubrikon pri >Esperanto en Interreto< rilate radioprogramojn  kaj ĝojas legi pozitivajn opiniojn ankaŭ pri la laboro de Pola Radio.  
La nombro de membroj  malkreskas, kion fari por  trovi 4 mil homojn, dezirantajn  enkonduki Esperanton?
Jen la defia demando levita en la enkondukaj vortoj de  la redaktoro de “Esperanto aktuell”,  Alfred Schubert. Tiu konkreta demandosigno rilatas al tiom da germanaj,  balotrajtaj civitanoj, kiuj pretus en la 2009-a jaro deklari sian subtenon por la politika E-movado “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”  en la eŭropaj parlamentaj balotoj. Ĉu ekzistas tiom da homoj, kiuj volas atingi lingvan egalecon?
Tiu demando koncernas Germanion, sed samnumere  Eugen Macko, reprezentanto de EDE-Federacio raportas, ke  pri tio  kaj proksimiĝantaj balotoj oni informis dum la hungara IJK. Kiel li konstatas la preparlaboroj por la venontjaraj EU-balotoj en Francio kaj Germanio komenciĝis.
Enkonduke  de “Esperanto aktuell” Albert Schubert listigante multajn E-aranĝojn,  kiujn eblas viziti jarfine, kaj sekve venontjare – inkluzive multnombran espereble bjalistokan UK – unuflanke iom ŝercmoke diras pri la rutiĝinta vivo en Esperantio – en kiu de unu vizito oni iras al la alia. Aliflanke li prave rimarkigas, ke daŭre la partopreno en kongresoj gravas por la movado kaj por la homoj.  Krom do alirigardi la venontajn,  la 6-a nunjara “Esperanto aktuell” ankaŭ retrorigardas, i.a. al la jubilea UK. La raporto  pozitivatone alrigardas  la roterdaman kongreson kontestante aliforumajn plendojn pri fuŝaj ekskursoj, malbona informiteco interna kaj ekstera ne kaŝante suflorojn pri plibonigaj korektoj estonte. La redakcio tute  konkrete praktikas pozitivan ĵurnalismon,  ne hezitane tamen klare vortumi la opinion pri kondukto de iuj kongresanoj “vere katastrofa”, aparte lige kun la uzo de poŝtelefonoj kaj daŭra balbilado dum koncertoj. La kongresajn temojn daŭrigas Detlev Blanke  skribante pri kelkaj fakprelegoj de la 93-a UK kaj pri la antaŭkongresa konferenco en la amsterdama universitato. Interese estas ekscii informforme, ke  en la germanaj amaskomunikiloj la 100-jariĝo de UEA kaj la roterdama kongreso spronis multajn artikolojn en la germanaj amaskomunikiloj, kaj ke  la centra artikolo de Thomas Sandner kaŭzis dek du raportetojn en la lokaj ĵurnaloj. Inter la esperantlingvaj kontribuoj ni notu krome  la tekston de prelego de Andreas Künzli, kiun li  prezentis dum la  ĵurnalista kongreso en Vilno pri “Tradicia percepto de la planlingva demando far la svisa gazetaro”.
Finante la nunsemajnan trarigardon ni atentigu, ke jam antaŭ dek kelkaj tagoj aperis PDF-formata numero de la revuo “Esperanto”. Aparte atentinda estas la lanĉita en ĝi formumo dediĉita al la demando pri la membreco. Kiel mi jam atentigis enrigardante la jarraporon de TEJO ĝi, la fenomeno ne koncernas sole UEA. Unu el la novaj solvoj povus esti relanĉo de subtenantaj membroj, kiun kategorion – kiel informas la lasta “Esperanto Aktuell” la estraro de Germana Esperanto-Asocio reativigis. Al la temo ni revenos post la ricevo de la papera versio de la organo de UEA.