• Pollando invitas: Niepołomice
  • 08.11.2008
Sudoriente for de Krakovo,  en la distanco de sole 30 kilometroj for de la pramalnova piastdinastia ĉefurbo de Pollando,  troviĝas Niepołomice. La urbon ĉirkaŭas la blua rubando de la rivero Wisła, verda zono de la Niepołomice-arbarego kaj montetoj de la Karpatia Altebenaĵo, de kie  - kondiĉe de bona aŭro - eblas admiri Tatry-montaron. Ofte la regionon ĉirkaŭvolvas la matenaj nebuloj, kreante la  misterosenton.
Niepołomice estas urbo kun riĉa historia pasinteco, pri kiu atestas polaj kronikistoj, arkivaj dokumentoj, fakturoj de la reĝa kortego, dokumentoj pri la kontrolvizitoj de la krakovaj episkopoj kaj historiaj vidindaĵoj – la reĝa kastelo kaj preĝejo, kaj ankaŭ la pramalnova arbarego, atestanto de la pulsanta tie vivo.
La origino de Niepołomice radikas en la epoko,  kiam organiziĝis la pola ŝtato, kiam Krakovo estis la rezidejo de la regantaj Piast-dinastiaj reĝoj kaj la arabarego tiam proksime najbaranta kun Krakovo estis ŝatata loko de iliaj ĉasadoj. En la 14-a jarcento la lasta Piastdinastia reĝo Kazimiro la Granda elkonstruis en Niepołomice ĉaskastelon kaj gotikstilan preĝejon.
Dum la regado de la sekva  Jagelona dinastio la kastelo estis pompe alikonstruita fariĝinte la dua post Wawel reĝa rezidejo. Estis okazantaj en Niepołomice  reĝaj kunvenoj, tie estas eldonataj reĝaj dekretoj kaj alprenataj gravaj por la pola regno decidoj. Kronikoj notas la vizitojn de la reĝoj Kazimiro la Granda, Ludoviko la Hungara, reĝino Jadwiga, Vladislavo Jagelo, Vladislavo la 4-a, Stefan Batory, Johano la 3-a Sobieski, Sigismundo Aŭgusto, Saksa-dinastiaj Aŭgusto la 2-a kaj Aŭgusto la 3-a. Niepołomice-arbarego estis ankaŭ la atestanto de  tragika evento, sekve de kiu reĝino Bona Sforza, perdis sian nenaskitan filon. La  loko, en kiu tio okazis  ĝis hodiaŭ en sia nomo spegulas ĉi tiun tragedion. La lasta brila periodo de Niepołomice ligiĝas kun la regado de Sigismundo Aŭgusto. La reĝa kortego trovis tie rifuĝejon,  kiam Krakovon plagis epidemio. Post necesa kvaranteno Sigismuno la 3-a Waza translokis la kortegon al Varsovio por konstante forlasante Krakovon. La foreco de la reĝa kortego kaŭzis la poioman sengradiĝon de Niepołomice. Fine de la 18-a jarcento post la dispartigo de Pollando la aŭstraj aŭtoritatoj lokis tie la distriktan kortumon, fiskooficejon kaj doganejon. Samtempe tamen aŭstroj ŝanĝis la karakteron de la reĝa kastelo destinante ĝin por kazerno kaj malkonstruante la 2-an  etaĝon. En la intermilita kaj postmilita periodo,  jam denove en Pollando,  la kastelo en Niepołomice  plenumis rolon de la publikuza objekto. Nur en la 1991-a jaro oni komencis kompleksajn renovigajn laborojn. Post kelkaj jaroj de renovigoj kaj adaptolaboroj la reĝa rezidejo  reakiris sian iaman brilon. Nun ĝi estas vaste malfermita por gastoj kaj turistoj. En la kastelaj salonoj kreiĝas Naturscienca Muzeo, en kiu troviĝas ĉasistaj eksponaĵoj kaj kolektoj de konata pola natursciencisto Włodzimierz Puchalski. En la historiaj internoj funkcianta restoracio servas tradician kaj delican menuon.  La restaŭrita kastelo gastigas kongresojn, rendevuojn, simpoziojn, kunsidojn, bankedojn, malnovpolajn regalojn, ĉasistajn vesperojn. En la kastelo estas organizataj koncertoj, ekspozicioj,  spektakloj, kavaliraj turniroj, prezentoj de la popolaj kutimoj kaj ritoj.
Krom la kastelo la historian valoron havas la pavimita per la tn. kapŝtonoj foirplaco de Niepołomice kun  arkardohavaj domoj el la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Nepre vizitinda estas la paroĥa preĝejo dediĉita al 10 mil martiroj,  fondita de Kazimiro  la Granda en la 1349 jaro. Temas pri gotika konstruaĵo kun du sakristioj kaj du kapeloj, renesanca kaj baroka. En ĉi- lasta la murojn ornamas bildoj prezentantaj la vivon de sankta Karlo Boromeo kaj miraklofara bildo el Bolonjo - antaŭ kiu antaŭ 400 jaroj la sanon reakiris Anna Branicka. La preĝejaj arkivoj riĉas je multaj dokumentoj same ekleziaj,  kiel ankaŭ ligitaj kun la vivo de la reĝa kortego.
Sendube la plej grandan atrakciaĵon – krom la arkitekturaj vidindaĵoj -  konsistigas la Praarbarego de Niepołomice. Ĝiaj originaj partoj konserviĝis nur en kelkaj lokoj kaj tie kreiĝis rezervejoj.  En la fora pasinteco multloke krekis la malofta en la mondo filiko osmundo, kiu nun aperas nur sporade. La arbarego logas sciencistojn, naturamantojn kaj ornitologiojn per siaj naturaj vivkondiĉoj de plantoj kaj bestoj, ĝi estas oazo de silento kaj verdo. Niepołomice-arbarego posedas valorojn, kiuj en turismo havas apartan signifon. Temas pri allogaj naturmedio kaj panoramaj valoroj. Dank’ al la komforta situo ĉe la trafikvojoj ĝi ebligas semajnfinajn estadojn, sed ankaŭ praktikadon de  ĉiaj formoj de kvalifikita turismo.
Niepołomice  fieras ankoraŭ pri alia objekto, multe pli nova, sed nemalpli interesa. Temas pri Junulara Astronomia Observatorio, unika centro ĉi-speca en Pollando kaj unusola en ĝia sud-orienta regiono. La populariga  fako de la observejo gvidas ĉieldemonstrojn, organizas prelegojn kun diapozitivoj, videoprezentojn de la plej interesaj astronomiaj fenomenoj. Ĝia biblioteko kaj legejo liveras specializan literaturon kaj surloke ebligas konatiĝi kun la komputilaj katalogoj kaj atlasoj de la ĉielo.
Unu fojon monate dum la vendredaj vesperoj okazas tie popularsciencaj prelegoj. En la ekzistantaj rondoj la gejunuloj havas la eblecon konatiĝi kun la fundamentaj konoj pri la Universo kaj metodologio de la nuntempa scienco.  La lernantoj ne nur pere de la teleskopo povas observi la plej gravajn objektojn en nia sunsistemo, sed ankaŭ observi eksterordinarajn fenomenojn sur la steloplena ĉielo.
Antaŭnelonge la observatorio ricevis  la nomon de elstara pola astronomo Kazimierz Kordylewski,  la malkovrinto de la polvaj lunoj de la tero. Nu, menciante lian nomon ne eblas ne aldoni, ke tiu mondfama scienisto Kazimierz Kordylewski estis fervora  esperantisto, kiu sian amon al la Internacia Lingvo heredigis al sia filo  Leszek, kun kiu ni kelkfoje jam havis la okazon renkontiĝi antaŭmikrofone kun niaj geaŭskultantoj.