• Trarigardo de la E-Gazetaro - 13.04.04
  • 13.04.2004
Nur antaŭ dek kelkaj tagoj ni interparolis en nia programo pri la Eŭropa Bunto. Ĝis la Manifestacio por lingva demokratio en Eŭropo, alie ĝis la 9-a de majo restis neplena monato. La plej nova numero de „Etnismo”, kiu atingis la redakcion nur la 1-an de aprilo, kvankam ĝia oficiala dato estas la 31-a de de decembro - frontpaĝe, kolore atentigas, ke IKEL fariĝis la partnera asocio de la manifestacio por Eŭropa Bunto, pro la kongrueco kun IKEL-celoj. Kaj do nova „Etnismo” venis kaj cetere ne temas sole pri la nova numero, sed ankaŭ pri la unua prilaborita de nova redaktoro, Nicol Margot. Ĝia blanka kovrilpaĝo ne perfidas la tradicion de la jam konataj numeroj de la informilo pri etnaj problemoj, sed ja aŭguras iun ŝanĝon. Pri tiu ŝanĝo de la redaktoroj ni jam sciis antaŭe kaj ankaŭ parolis pri tio en nia programo kun Uwe Joachim Moritz mem. Rezigninte pri la redaktado de la revuo li ja restas en IKEL-estraro kiel ĝia vicprezidanto. Lia kolora foto frontpaĝe montras la eksan redaktoron de „Etnismo” ĉe la dokumentujoj kaj fpliumado de la unuopaj numeroj de la informilo. Sed ne nur tie aperas la dankovortoj pro lia enorme grava laboro, sed ankaŭ ene de la numero en la paĝoj dediĉita al la leteroj de legantoj. La nova redaktorino, Nicole Margot en la redaktoraj vortoj eksplikas kaj la motivojn de prokrasto kaj ankaŭ ŝpinas la ideojn pri la kunlaborado kun legantoj. Ŝi memorigas, ke „Etnismo” estas la sola internacia kaj etnista gazeto, kiu povas respekti veran lingvan demokration, kaj tiel ĝi donas plenan rolon al Esperanto”. Por mi mem ŝajnas esti tre grava ŝia certigo, ke .... „la revuo daŭras en la sama spirito kiel antaŭe, eĉ se kelkaj detaloj respegulas personecajn sentemojn, komputil-kaj presejŝanĝojn.”
La lasta „Etnismo” alportas vere interesan enhavon, eĉ se ĝi ne estas kutime abuna. Al la ĉefaj kontribuaĵoj apartenas la intervjuo kun Ornella de Paoli, kiu estas prezidantino de piemontaj francprovencanoj. Tiu intervjuo farita de la Nicole Margot ebligas sekvi la historion de la organiziĝo de la grupo de tiuj ĉi dialektoparolantoj en ĉiuj francprovencaj valoj de Piemonto – kaj konatiĝi kun la nuna ambicio prilabori komunan skribmanieron, fariĝi eŭroregiono, nu kaj firmigi sian identecon.
Alia interesa kontribuo al tiu ĉi numero de la informilo pri etnaj liberecoj estas la teksto de la prelego de Alain Favre prezentita dum la gotenburga UK „Ĉu la nuna eŭropa politiko favoras etnajn minoritatojn”, en kiu la aŭtoro parolas pri la formala politiko de Eŭropo. Baze de ĝi la aŭtoro formulas la konstaton, ke nun la kondiĉoj por la etna agado fariĝas pli bonaj. En sia prelego Alain Favre donas apartan atenton al la rolo de la Konsilio de Eŭropo, al la Kadra Konvencio pri la Protekto de Naciaj Minoritatoj, Eŭropa Ĉarto pri Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj, kaj kiel atentigis la aŭtoro ĝia apliko en iuj landoj jam alportas pozitivajn konsekvencojn por minoritatoj. Kiel en Svislando, kie la romanĉa fargas oficiala je federacia nivelo en ĝia skriba formo – en Italio akcelis la akcepton de leĝo celanta protekton de lingvaj minoriatoj. Laŭvice la aŭtoro atntigas pri projekto de eŭropa ĉarto pri regiona aŭtonomio por fine koncentriĝi pri Eŭropa Unio. Malgraŭ sia optimismo Alain Favre tamen atentigas: „Ke se mi vere pensas, ke la kondiĉoj fariĝas nun pli bonaj por etna agado, ni ne forgesu, ke la ĉefa punkto restas nia entreprenemo, nia „batalemo” mem. Nun pli da okazoj aperas, ni do kaptu ilin ne timante rekte aliri eŭropajn instancojn, kaze de nekomprenemp fare de la ŝtato, de kiu ni dependas” – fino de la citaĵo. Formetante la lastan numeron de „Etnismo” ni ankoraŭfoje referencu al la vortoj de la nova redaktorino, ke se eĉ iusence ĝian nunuan numeron karakterizas eŭrocentrismo la venontaj numeroj spegulos la tutmondan realon.
Se la maja manifestacio en Strasbugo - pri kiu ni referencas ankaŭ parolante pri „Etnismo” celas reliefigi „Eŭropan Bunton trans ponto Esperanto” - virtuale voran efikon de Esperanto en la kazo de ĝia oficialigo konsideras Dalmaŭ Valles en la lasta numero de „Kataluna Esperantisto”. En sia opinio „Kontraŭ desuprismo” la aŭtoro iom fantazie premisas, ke „Esperanto, se ĝi venkos ja havos ĉiajn eblecojn por anstataŭi ĉiujn aliajn lingvojn” kaj sekve de tio ŝpinas du ideojn pri „sintenoj poresperantaj”: fajfi pri la likvido de lingvoj, kiel plia ŝtupo fata al tutmondiĝo kaj maldiversiĝo, aŭ postuli kune kun la instruado de esperanto la enkondukon de antidoto kontraŭ ĝiaj negativaj postsekvoj okaze de eventuala fina venko, nome la aldona kaj samtempa enplantado de ekolingvismaj valoroj: esperanto ne estu nur genia pintverko de lingva inĝeniero por transponti la lingvajn barojn, sed ĝi esence komprenigu la riĉon de la kultura bunteco kaj la tristegon de mondo unuarba, unuvesta, unumora, unupensa kaj unulingva” – fino de la citaĵo. Nu la aŭtoro de la „Kataluna Esperantisto” ne solas pri la rezonadoj, ke kaze de pli aŭ malpli hasta disvastiĝo Esperanto efikus, kiel ĉiu alia nacia lingvo (kies forton fundamentas la ekonomia povo de la ŝtato aŭ regiono en kiu ĝi estas uzata) kaj prenus la trudan funkcion rilate al la ceteraj lingvoj. La saman temon laŭ iuj aliaj konsideroj traktis en la 5-a pasintjara numero de „Norvega Esperantisto” Jardar Egessbo Abrahamsen. Tiun artikolon represas la aprila numero de „Magdeburga Folio”. Ni memorigu, ke tiu ĉi-kaze aŭtoro lige kun la esperantistaj diskutoj pri tio ĉu EU devus enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon atentigas, ke en tiuj diskutoj mankas du demandoj - kiujn li proponas levi. Temas pri tio, kio estas lingva libereco kaj ĉu ni volas ke Esperanto ĉesu esti neŭtrala? Koncerne la unuan li atentigas, ke Esperanto enkondukita desupre fariĝus lingvo altrudita, rilate la alian li ne havas dubojn, ke fariĝante oficiala lingvo de EU Esperanto ne restus neŭtrala.
Ambaŭkaze prefere temas pri intelekta ludo – kiun ni kalkulu al la rezonadoj, en kiu la mondo estas pentrata sole per du koloroj nigra kaj blanka. Sed eble mi malpravas, kaj efektive valoras konsideri tiun „danĝeran minacon”, ke Esperanto povus esti aplikata multe pli vastskale ol ĝis nun.
Barbara PIETRZAK