• Pollando invitas: Ujazd
  • 15.11.2008
Hodiaŭ ni invitas vin al la vilaĝo Ujazd en la sudorienta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el la 70-aj jaroj de la 12-a jarcento, kiam ĝi apartenis al la posedaĵoj de la cisterciana klostro en Jędrzejów. Meze de  la 15-a jarcento ĝi estis la posedaĵo de Jan Głowacz Oleśnicki. En la laŭvica jarcento  ĝia posedanto fariĝis la familio Zborowski, kaj sekve Ossoliński.  En la jaroj 1631-1644 Krzysztof Ossoliński konstruigis en Ujazd,  sur altaĵo ĉirkaŭita de tri flankoj per ravinoj, italstilan kastelon.  Nomita Krzyżtopór ĝi havis 4 bastionojn, kiuj reprezentis kvar jarsezonojn,  12 grandaj salonoj reprezentis la monatojn, 52 ĉambroj – egalis al la nombro de semajnoj en la jaro kaj 365 fenestroj simbolis tagojn  de la jaro. Super unu la ĉambroj troviĝis vitra tegmento,  super kiu estis lokita la akvoreceptaklo kun oraj fiŝetoj.
De pli ol 300 jaroj la kastelo en Ujazd ravas laŭvicajn generaciojn apartenante al unu el la plej grandaj kaj misteraj atrakciaĵoj de la sanktakruca montaro (la suda Pollando). Iam ĝi ravis per riĉo kaj pompo. Hodiaŭ ĝi rabas la spiron per sia grandeco kaj misteroj, lige kun kiuj cirkulas multaj legendoj kaj mornaj rakontoj. La kastelruinon vizitas ĉiujare ĉ. 100 mil turistoj, multaj revenas plurfoje ĉiam denove remalkovrante tiun lokon novmaniere. La plej bele panoramo al la kastelrestaĵoj etendiĝas flanke de la vilaĝo Iwaniska, ĝian pompon eblas admiri veturante direkte al Klimontowo.
Krzysztof Ossoliński longe serĉis lokon por sia rezidejo. Liaopinie Ujazd estis situanta perfekte. Proksimis grandaj  urbocentroj Sandomierz kaj Opatów. Ekzistis bonegaj kondiĉoj por elkonstrui rezidejon en la moda tiam stilo de la itala ‘palzzo in forteza’.  La preparojn al konstruo de  sia rezidejo Krzysztof komencis jam en la 1619-a jaro. Tamen la verko de lia vivo estis preta nur en la 1644,  mallonge antaŭ lia morto.
Ankoraŭ hodiaŭ promenante tra la ruinoj bonege sentiĝas kiom da labora peno postulis la kastelelkonstruo.  Preskaŭ ĉiu ŝtono havis difinitan signifon, realan kaj astrologian. Ni ankoraŭ ne diris, ke  Krzysztof Ossoliński famis pro siaj astrologiaj interesiĝoj. Sendube temis pri homo klera kaj  sendube pri homo amanta belon. Li vivis ombre de sia vicfrato, granda reĝa kanceliero Jerzy. Krzysztof Ossolinski estis vojevodo de Sandomierz, sed tiu posteno neniel konformis al liaj aspiroj. Povas esti, ke la fama konstruaĵo estis la provo pruvi sian signifon. Pri tio, ke la kastelo Krzyżtopór  ligiĝas kun la magio povas konvinkiĝi ĉiu, kiu transpaŝis la faman pordegon kun basreliefoj de la blazonaj signoj Kruco kaj Hakilo. Onidire kiel la imitmodelo por tiu konstruaĵo servis la palaco de kardinalo Alessandro Farnese en la itala Caprarola. Ne estas sciete, kiu arkitekto planis la kastelon en Ujazd, kvankam ne eblas konstesti,  ke Krzysztof Ossolinski  mem grave kontribuis al la verko. En la daŭro de pli ol 20 jaroj kreiĝis unu el la plej belaj kaj misteraj kasteloj en Eŭropo. La tuto ravis per eksterordinara simetrio, kiu estas konstatebla ĝis hodiaŭ.
La rakontoj pri la kastelaj misteroj estis heredataj de generacio al generacio. Grandan trezoron gardas tri pordoj - la fera, la kverka, la fraksena. Onidire gardas ilin diablo mem. Nur plej grandaj kuraĝuloj kapablas malkovri la misteran trairejon al la trezorejo, sed  tiam diablo frapfermas la pordon por eterne.
Onidire ankaŭ la  kastelo Krzyżtopór havas sian Blankan Damon. La opinioj pri ŝia origino malsamas. Okazas, ke nokte en la fenestoj aperas mistera figuro. Povas esti, ke tute ne temas pri damo, sed pri la spirito de Baldwin Ossoliński la filo de Krzysztof. Baldwin pereis junaĝe en la batalo kontraŭ tataroj. Antaŭ ol la informo pri lia morto atingis la kastelon li surrajdis la kastelan kortegon, evidente kiel spirito. Ekde tiam li regule vizitas la kastelon.
Malgraŭ hororigaj rakontoj la kastelo – konsiderante la epokon – estis konstruaĵo eksterordinare moderna. Solvoj, kiuj celis komforton iĝis temo de legendecaj rakontoj. Kiel tiu pri marmoraj trogoj super kiuj estis muntitaj kristalaj speguloj. Ne por doni la ŝancon al servistinoj admiri sian belecon, sed verŝajne por heligi la internon de la stalo sen la bezono uzi torĉojn. La rezidejo ne nur celis defendi la loĝantojn,  sed ankaŭ certigi al ili komforton. Sendube teknika novaĵo estis liftoj por transporti manĝaĵojn el la maĝoprovizejo kaj kuirejo al pli supraj etaĝoj, unu el la liftoj troviĝis apud la manĝoĉambro. Krzyżtopór disponis pri toaletoj eĉ en la konstruaĵoj por la servantaro. En la kastelo ekzistis ankaŭ banejo. Noveca solvo estis fluanta akvo. La ventola kaj hejtaaranĝaĵoj estis tiel instalitaj, ke kamenoj troviĝantaj nur en iuj ĉambroj kapablis varmigi la plimulton de tiu ĉi grandega konstruaĵo.  Laŭ legendo la plafono en la bala salonego aspektis kiel granda, vitra akvario kun ekzotikaj fiŝoj.   La konstruata dum pli ol 20 jaroj palaco, ĉe kies norda alo estis aranĝita italstila ĝardeno  neniam estis finkonstruita. Nun ĝi havas la statuson de protektita ruinaĵo kaj amase logas vizitantojn kaj turistojn. Aperis planoj transformi la kastelon-fortreson Krzyżtopór en la plej grandan turisman atrakciaĵon de la vojevodio. La komunumaj aŭtoritatoj revas pri rekonstruo, almenaŭ parta,  de la kastelo. La konservistajn laborojn antaŭas laboroj arkeologiaj, kiuj jam komenciĝis sur la kastela korto. Kvankam  tiu magnata rezidejo funkciis mallonge, prirabita de svedoj, detruita sekve de rusaj trupoj tamen arkeologoj esperas noti multajn interesajn malkovrojn des pli,  ke ne konserviĝis la konstruplanoj de la kastelo.
Ni adiaŭante ĉi tiun lokon fine aldonu, ke antaŭ ol kreiĝis Versajlo Krzyżtopór estis la plej granda palaca konstruaĵo en Eŭropo.