• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 18.11.2008
La novembra revuo “Esperanto” kaj kovrilpaĝe kaj ene de la numero daŭre referencas al la someraj eventoj en la E-komuno. Ĉi-foje sub la signo de ĝia estonteco – infanoj kaj gejnuloj. Verdire Internacia Infana Kongreseto estas ĉefe fotoraportita, ĉar krom la kovrila  fotoj - akompantantaj etan prikongresan informon ene - plenigas preskaŭ la tutan paĝon. Iom por mi mirige, kvankam temkonforme la leganto ricevas retrorigardan tekston pri IIK-oj 1956-1996 de Gian Carlo Fighiera (verdire tiujare ĝuste la infanaj kongresetoj solenis sian 50-jariĝon) kun statistikaj donitaĵoj kompletigitaj de Bert Schuman por la periodo pli posta. Tamen  por mi mankas iu ruĝfadeno, aŭ almenaŭ klare formulita konkludo, kial tiuj ĉi tekstoj kaptu la atenton de la leganto en tiu ĉi numero. La raporto pri la somera IJK en la Hungara “sabatejo”  nu,  ni estu sinceraj,  ne estas aparte originala divido de la impresoj laŭ kronologia sekvo de la eventoj. Nek unu frazo rilatas al la labora parto de la kongreso, kiu ja estas aranĝo de TEJO, ĉi-jare notinta sian 70-jariĝon. La novembra “Esperanto” raportas krome i.a. pri tiaj eventoj, kiel septembraj interlingvistikaj aranĝoj en Poznano, E-varbaranĝo en E-muzeo en Vieno kaj nova E-muzeo en la ĉeĥa Svitavy. Ne mankas alrigardo al la eventoj ligitaj kun la venontjara UK en la kunteksto de la  ĉiujara,  plej grava kultura konkurso en E-komunumo.  Apud la komuniko rilata al la Belartaj Konkursoj kelkajn rimarkojn dividas Michela Lipari  pri laboro de la ĵurianoj kaj kelkaj parametroj, kiujn devas observi la konkursaĵoj.
Laŭ denove lakona “Malferme” – ni ekscias, ke “La rekonstruado pretiĝas”, kvankam el la mesaĝo de Osmo Buller prefere rezultas,  ke “post la trijara fortostreĉo la rekonstruado de la domo de UEA en Roterdamo estos praktike finita antaŭ la novembra Malferma Tago”. Tiu “pretiĝado” ŝajne ĉefe rilatas al la neceso ekipi la CO-n per mebloj kaj aparatoj, kaj ĉi-rilate UEA kalkulas je donacemo de siaj membroj, cetere ne anonima, sed danke konfirmota kaj afiŝota en la Centra Oficejo. Multaj kaptis la okazon viziti la roterdaman sidejon de UEA okaze de la UK, sed tiam ankoraŭ ne laboris tie nova dungito. Nun ni ricevas la informon, ke ekde la 1-a de decembro laboros tie nova asistanto de KKS,  Tobiasz Kaźmierski, jam bone ekzameniĝinta kiel talenta organizanto dum la polaj ARKONES-j.
Poiome revenis al la revuo “Esperanto” la tradicio dufoje jare iom pli amplekse informi pri la esperantlingva radiofonio, kion postulis ne sole aŭskultantoj de la radioelsendoj, sed ankaŭ legantoj de la revuo. Ĉiujn rimarkojn kaj atentigojn por la rubriko kolektas Gabi Kosiarska klopodante – ankaŭ en novembro – doni  superrigardon pri la situacio en tiu grava komunikilo de nia E-komunumo,   kiu estas la radio.
Tamen la novembra numero aparte distingiĝas  pro la lanĉita en ĝi diskutforumo dediĉita al la organiza faceto de UEA emfaziĝanta en ĝia membraro. Ĝia malkresko kaj fluktueco provokis ĉi-aŭtune multajn ardajn opiniinterŝanĝojn diversforume (ĉefe interrete), kvazaŭ ekskludante el la diskuto tiujn esperantistojn, kiuj diversmotive troviĝas eksterrete aŭ preferas koncerene gravajn aferojn ne sole parole skermi, sed ankaŭ iom analize  cerbumi pri la argumentoj. La unua partopreninto de la forumo estas Renato Corsetti, du-oficperioda prezidanto de UEA, konata landa kaj internacia membro de la E-komunumo.  En sia elpaŝo inciatanta la diskuton li kvazaŭ klasifikas  UEA-membraron per imagospronaj difinoj, kiel “paperaj leonoj”, “paperaj leopardoj”, “retaj tigroj”, “honorindaj papilioj”, “noblaj elefantoj”. Sed se eĉ tiuj difinoj elvokas la ridetreflekson la aŭtoro tute serioze elkalkulas kvin celgrupojn,  konforme al  kies bezonoj devus esti formulita la asocia varbkampanja celado. Ĉar kiel prave atentigas Corsetti “la problemo ne estas transformi la malmultajn membrojn de unu kategorio al la alia, sed pliigi la membronombron” ĝenerale. Lia konkludo estas,  ke UEA ne plu povas  havi la komforton okupiĝi pri unu kategorio de membroj (liaopinie eksterretumantoj), sed devas samatente zorgi pri tiuj, kiuj estas aligitaj membroj, kiuj estas virtualaj membroj alirantaj E-on per la interreto, pri tiuj, kiuj ne estas membropretaj, sed servoavidaj kaj fine pri financaj subtenantoj de disvastigoprojektoj (kvankam inter tiuj,  kiel atentigas Renato Corsetti,  plimulto jam membras en la asocio). Certe interesaj ideoj. Ĉu replikon eblos legi jam venontnumere, mi dubas, sed mi ŝatus esti certa, ke la decembra forumo spegulos pliajn ideojn pri la membraro aŭ perefere membrontaro de UEA. Espereble tiu opiniinterŝanĝo komencos ŝanĝi iom rutiniĝintan enhavon de la organo de UEA kvazaŭ forgesinta, ke ĝi estas ankaŭ forumo de  kaj por dialogo,  kaj ne sole informado kaj raportado.
“Esperanto” estas oficiala organo de UEA, kion mi klopodas reliefigi ĉiukaze traktante ĝiajn unuopajn numerojn. “La Ondo de Esperanto” uzas la subtitolon “internacia sendependa magazino en Esperanto”. Enkonduke Aleksander Korĵenkov ne senkaŭze referencas al la nunjara enketo de “La Ondo”,   en kiu oni jam la 10-an fojon elektos Esperantiston de la Jaro.  Kvankam jam en “Esperanto” Detlev Blanke aludis al la polaj interlingvistikaj tradicioj en la kunteksto de la unua interlingvistika simpozio,  lige kun la 10-jariĝo de la poznanaj studoj, tiu temo multe pli amplekse estas traktita en la novembra “La Ondo”. Raportis pri ĝi Ilona Kouthny mem, aliflanke Aleksandr Korĵenkov  donas la atenton al la nunjara eldono de ARKONES,  esprimante la opinion, ke ĝi “iom post iom fariĝis la plej grava inter la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj en la Orienta Eŭropo”. Ĝi estas nur unu el la raportoj kaj informoj pri diversaj eventoj esperantistaj tra la tuta mondo, inkluzive kongresojn, staĝojn, sesiojn, turneojn. La bunto de tiuj informoj ĉiam vekas ĉe mi asociaciojn kun la similstila informado pri la tutmondaj E-eventoj, kiun siatempe praktikis “Heroldo de Esperanto” redaktata de karmemora Ada Fighiera-Sikorska. Tutcerte eblas komplimenti al “La Ondo”, ĉar tiun informbunton ne eblas trovi en alia E-periodaĵo. Krom tiu konstanta segmento “La Ondo” en sia 11-a numero (kiu kobolde estas denove difinita kiel numero oktobra) liveras la laŭvican segmenton de la felietonoj de Halina Gorecka pri la historio de la tn. Sukcena Lando, tradicie al la numero kontribuas Flo Martorell per temoj ligitaj kun nia originala  muzika kulturo. Ĉi-foje en la rubrkribo “Nia trezoro” Andreas Kuenzli donas  la atenton, al unu el la ĉefaj libroj de la E-komunumo,   nome “Esperanto en Perspektivo”. Tutcerte temas pri nia trezoro, eĉ se ĝia freŝo ne plu aktualas kaj dezirante trakti kiun ajn el la temoj sole baze de ĝi oni ricevas la preman senton de nepra aktualigo, nu kaj kaj oni frontas la bezonon trovi aliajn fontmaterialojn. Tio ja ne mirigas, ja venontjare pasos 35 jaroj post ĝia aperigo, aliflanke estas interese konatiĝi aŭ rememori pri la akompanaj eventoj, kulisoj ligitaj kun aperigo de tiu libro, siatempe spronita de Ivo Lapenna, la tiama prezidanto de UEA kaj direktoro de CED. “La Ondon” kiel kutime kompletigas literaturaj paĝoj. Ĉi-numere ni dankŝuldas ilin al Trevor Steele, kaj al interesegaj literaturaj recenzoj – pri la libro de Edwin de Kock “Sub Fremdaj Ĉieloj”  fare de Baldur Ragnarsson, de Lidia Ligęza pri “Prefere ne tro rigardi retro” de Eli Urbanova kaj de Mao Zifu “Sonĝojn en laborintoj” –  pri prozo kaj poezio de Jorge Luis Borges.
Ankoraŭ unu periodaĵo troviĝas ĉe-table kaj temas pri la 567-a, oktobra numero de “le monde de l’ ESPERANTO”, kiun inaŭguras la frontartikolo de la nova prezidanto de UFE, Xavier Dewidehem jen aludanta al la sukcesa landa kongreso, jen invitanta al la revuo, kies ĉeftemo estas “2008-a - Internacia Jaro de Lingvoj” kaj “Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo”. Li mem tamen kontribuas al la numero i.a per interesaj ideoj pri la divido de roloj inter ĉiuj landnivelaj asocioj.  Kiel la samtempa respondeculo pri la regionaj federacioj li proponas agadplanon por ili,  konsiderante kvar gravajn agadkampojn, kiel regiona kunordigado, informado kaj komunikado, instruado kaj ekzamenoj kaj fine kulturo kaj aranĝoj. La ĉefa artikolo ligita kun la numera dosiero venis el sub la plumo de Renato Corsetti. Ni citu memorige el liaj vortoj  i.a., ke “La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj kaj homoj per permesado de pli facila kaj justa komunikado. Uzado de komunua lingvo [kiel Esperanto] malhelpas situaciojn, kie homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super tiuj, kiu ne faras tion”. Kaj krome: “la grava afero estas nun fari ion konkretan pri ĉi tiu kunligo inter Esperanto kaj lingvaj homaj rajtoj. Utiligi la lingvajn homajn rajtojn por informi pri Esperanto estas la unua tasko. Utiligi Esperanton por protekti la lingvajn rajtojn estas la dua, sed samtempa tasko”. Lige kun sia ĉeftemo “le monde de l’ ESPERANTO” en tiu numero aperigas kelkajn aliajn kontribuojn, inter kiuj apartan atenton sendube meritas  tiu,  pri la fono de la Internacia Tago de Gepatra Lingvo, kiu radikas en Bangladeŝo. Sed en la revuo eĥas ankoraŭ la printempa vizito de UEA-prezidanto en Francujo, tute aparte - laŭ recenzo de Francois Lo Jacomo - pri la prezentita de Probal Dasgupta prelego “Maldiskriminacia Esperanto”. Kvankam ni legas, ke la prelego estis por multaj iom malfacila,  ja  la ideo,  ke:  “ĉefe Esperanto promociu kulturon de dialogo, respekte atentema al ĉiuj diferencoj en la vivkonceptoj”,  lasas neniujn dubojn pri la graveco de tiu ĉi mesaĝo.