• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 25.11.2008
Apenaŭ ni foliumis en nia trarigardo la 99-an numeron de Kroata E-Ligo “Tempo”, plenan de someraj retrorigardoj, kaj jen jam numero novembra. Tute aparta, litere orkolora kovrilpaĝe, unuvorte festa. Ne eblas miri, ja temas pri la numero 100, do jubilea.  Jam kovrilpaĝe ni ekscias pri la fierinda evento,  kiu tutcerte estas  la vjetnama traduko de siatempe premiitita en la Belartaj Konkursoj infanlibro pri metilernanto Hlapić. Ĝia vjetnama kovrilo aperas frontpaĝe de la 100-a numero. Pli detalan ĉi-rilatan informon de Spomenka Stimec ni trovas en la numero, cetere ne nur pri la historio de tiu eldono, sed ankaŭ reago de la kroataj amaskomunikiloj al tiu nova lingvoversio de la libro. Aldonendas, ke Spomenka Stimec apartenas al tiuj redaktoroj, kiuj tre detale enkondukas en la revuenhavon, sed ŝiaj enkondukoj  kutime liveras kromajn  prilumojn, gravajn por amplekse vidi kelkajn fenomenojn, kiel ĉi-kaze por retrorigardi al tiuj, kiuj aparte meritiĝis por liveri dum preskaŭ 30 jaroj 100 numerojn,  spegulantajn la vivon de kroataj esperantistoj. Sed,  kiel ni jam siatempe informis,  ankaŭ la organizita E-movado en Kroatio ĉi-jare festis sian 100-jarigon. Do kelkaj el la kontribuoj retrorigarde referencas al la omaĝevento, kiu estis impona maja koncerto en  Zagrebo.   Retrorigardoj abundas: jen al LIBE-kongeso  en Premantura kun interesaj rimarkoj de junula raportintino,  laŭ kiu raporto klare videbliĝas la eduka signifo de la  helpo de junaj esperantistoj en ĉi tiu kongreso, kaj ŝajnas al mi aparte dividenda ŝia deklaro: “mi ŝatus helpi en la sekvanta Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj”. Ĉu Tena Kuzmanović efektive povos helpi dum LIBE-kongeso en Muszyna ne eblas respondi, sed ŝajne laŭ ŝia laŭvica raporto tutcerte eblos ŝin renkonti dum la Infana Kongreseto en Supraśl. Laŭvica pozitivatona raporto – ĉi-foje pri  la jubilea UK - aperas en la novembra “Tempo” el sub la plumo de ne nur junulo, sed ankaŭ novulo. Fone de amaso da plendemaj raportoj estas vere ĝojige legi, ke por Divo Pultika tiu ĉi roterdama kongreso “estis unu el la plej interesaj spertoj de mia vivo”. Ni deziru do, ke liaj esperoj plenumiĝu kaj ke “tiu ĉi estis nur la unua el multaj,  kiujn mi partoprenos”. Sed krome en la novembra “Tempo” eĥas tiaj eventoj, kiel Miro kaj Ĵurnalista Kongreso. Ioman lokon okupas temoj ligitaj kun la instruado,  kroataj esperantistoj en  AIS kaj en la Interlingvistikaj Studoj de Poznano. Ne mankas informoj pri organizaj aferoj, inter kiuj la plej grava estas trovi en la 2010-a novan sidejon en Zagrebo.
La 100-an numeron de “Tempo” akompanis tamen ne malgranda surprizo, nome la 1-a numero de “Osijeka Sonorilo”.  Kiel informas ĝia redaktoro Davor Klobučar “la gazeto prezentos al kroataj kaj eksterlandaj esperantistoj la urbon Osijek, urbon belan, kun riĉa kulturo kaj historio. Ankaŭ novaĵoj el la esperanta mondo aperos ĉi tie, sed prefere tiuj, en kiuj partoprenis esperatistoj el Osijek. Ĝenerale la kunlaborantoj estos lokaj esperantistoj, nuntempaj aŭ iamaj, sed ankaŭ bonvena estas kunlaboro de neosijekanoj kaj neesperantistoj, se iliaj tekstoj iel rilatas al osijeka esperanta movado kaj al kultura valoro de nia urbo”.
Konforme al tiu deklaro ne mirigas, ke unuloke la redaktoro sur tri paĝoj proksimigas la historion kaj nuntempon de Osijek, sed la 1-a numero unuavice ŝvelas pro historiaj,  dokumentaj materialoj ligitaj kun la loka E-movado, kies komencoj datiĝas jam en la 1889-a jaro. Nome eĉ 5 osiekanoj, prefere osiekaninoj estis notitaj tiujare en la adresaro de Zamenhof. Krom detala konatiĝo kun ili laŭvica ampleksa artikolo rilatas al la historio de la vortaro “4000 vortoj” [laste jam “10 000 vortoj] la unuan fojon aperigita en Osijek en la 1935-a jaro, kiu ĝisatendis 11 eldonojn kaj nun cedis la  lokon al la impona vortaro de Lucija Borčić. Alia detala, historia artikolo ligita kun Osijek riltas al ĝia vivanta monumento, persono,  kiu 58 jarojn de sia vivo dediĉis al la E-mondo,  Aleksander Kocian. Kvankam sendube temas pri dojeno de la osijekaj esperantistoj en la unua numero de “Osijeka Sonorilo” ne mankas kontribuoj de kvin aliaj: Marija Franz, Damir Malkoč, Nikola Vidić, Vlado Sipanović kaj Davor Klobučar rakontantaj pri sia esperantistiĝo kaj E-o en ilia vivo. Krom diversaĵoj rilataj al Osijek kaj enrigardo en ĝiajn dokumentojn la leganto havas la okazon konatiĝi krome kun raporto pri la hungara IJK kaj projekto de konata Višnja Branković,  loĝanta kaj aktivanta same en la itala Triesto, kiel ankaŭ  en Osijek, kiu en sia hejmvilaĝo apud la kroata urbo venontfebruare planas lanĉi internacian, multfunkcian asocion, en kiu estos loko kaj por Esperanto kaj por esperantistoj. Kanto pri Osijek ankaŭ en E-versio, lecjono pri Esperanto - jen la riĉenhava numero de la 1-a “Osiejka Sonorilo”. Ĝi aperas antaŭtage de la 100-jariĝo de la E-movado en Osijek kaj antaŭ la planita por oktobro 2009 jara renkontiĝo de kroataj esperantistoj.
 La lasta “Kontakto” la jubilean numeron de sia periodaĵo anoncas kiel sekvan, lige kun la nunjara 70-jariĝo de TEJO. La atinginta nin tria nunjara numero kiel la ĉeftemon havas “Edukado tra la mondo”. Verdire ne multas ĉi-koncernaj kontribuoj  kaj entute ne eblas diri, ke ili koncernas la mondon.  Instruado de matematiko en eksa Sovetunio kaj nuna Rusujo, eduksistemoj en Germanujo kaj Anglujo, patologiaj fenomenoj en akirado de diplomoj en Ukrainujo perefere rilatas al la personaj spertoj de la aŭtoroj ol al ĝeneralaj fenomenoj. Kiel reliefigas la redaktoro, Paŭlo Moĵajev  – tio tamen ebligis disponigi al la legantoj aliajn artikolojn. Jen do kontribuoj el kaj pri Irano: situo kaj naturo, klimato, historio, kulturo kaj popolo. Sekvas ĝin la teksto de irana aŭtoro “Libertino”.  Alia irana aŭtoro eksklplikas kiamaniere la biblia serpento tentis Eva-n manĝi la pomon. Relative nova frukto en iuj landoj estas kivio. Pri ĝi  kaj pri kivispronaj ideoj rilate la propran memon skribas aŭtoro korea. Pri finna ZEO en la regiono de Taivalkoski, alivorte  Centra Oficejo de Esperanta Fabellando rakontas Saliko.  Krom kelkaj malpli longaj tekstoj, fragmento de bildstrio pri Rat-man,  la numero enhavas krome la recenzon pri la plej nova disko de “La perdita generacio” kaj facilan rakonton de la eksa redaktorino pri parlamentaj katoj en la kanada Otavo.
Ni restu malantaŭ la Oceano, sed kun la celo enrigardi la 5-an numeron de “Usona Esperantisto”, kiun iaŭguras informoj pri la novfasonita Retbutiko kaj novaj diskutgrupoj usonaj, ĉefe lige  kun la nova nomo de la organizo Esperanto-USA.  La reveuo memorgas la personan feston de la estrarano Filipo  Dorcas, nome lian edziĝon al Elizabeto Magallón, sed ja ankaŭ antaŭenrigardas informante pri la temo de la venonjara kongreso, kiu tekstas “Kiel varbi novan generacion”. La raportoj en “Usona Esperantisto” rilatas al la pasinta somero. Lusi Harmon retrorigardas kaj al la Tutamerika Kongreso de Esperanto kaj al la roterdama UK. Joel Brozovsky dividas varmsente siajn impresojn pri la estado  en Rekapabliga Kursaro de Esperanto  (kaj angla) por blinduloj en Ĉeĥio. Ne mirige, ke lia raporto ricevis la titolon  “Koro vidas pli bone ol okuloj” kaj same kiel kaze de kroata junulino raportanta pri LIBE-kongreso oni ricevas sciojn pri  eksterordinare riĉigaj kontaktoj kun esperantlingvaj blinduloj. Mi ĝoje konstatis, ke la tradukrubriko, kiu kaptis mian atenton, kiam la unuan fojon mi foliumis la usonan E-periodaĵon daŭre funkcias. Lee Miller kaj Tim Westover komentas la tradukprovojn, prezentas siajn starpunktojn por la preferinda tradukformo,  konforme al la premiso, ke “la tasko de tradukisto estas redoni, kiel eble plej fidele, la originalon, uzante por tiu tasko alian lingvon, alian jarcenton, alian kulturan fonon, preskaŭ alian mondon”. Kelkajn paĝojn pli poste la leganto trovas eksperimentan tradukon el “La mirinda rakonto de bitum-pupo”. Nu, se eĉ  kelkajn tradukprovojn mi trovis amuzajn estas iom bedaŭrinde konstati, ke tiom baza eraro kiel duobla neo, kaj do ekz. “ne diras nenion”, dume devigas flankenmeti la legaĵon.
Laste ni enrigardu la novembran numeron de “Nova Vojo”. Ankaŭ ĝi laste ĉiunumere klopodas prezenti tradukaĵon. Ĉi-foje temas pri ĉarma fabelo “Knabino Luno”,  sed iom bedaŭrinde nejapana leganto malfacile povas konjekti ĉu temas pri japana aŭ brazila, aŭ alinacia fabelo. En la esperantlingva parto de la periodaĵo la leganto povas konatiĝi kun la kontribuo de NAKAMURA Nobuko al la Faka Kunsido de Oomoto, nova israela esperantisto Hagar Lidor  dividas siajn spertojn ligitajn kun konatiĝo kun Oomoto,  dum Mathias Dalmos el Danio dividas siajn spertojn pri la Kosmologio de Martinus. “Nova Vojo” kiel kutime provizas la leganton  per kovrilaj fotoraportoj, kiuj ĉi-foje rilatas al la 95-a Japana Kongreso de Esperanto en Ŭakajama kaj al la okazinta kadre de ĝi kunsido de Oomoto.