• Pollando invitas: Przeworsk
  • 29.11.2008
Ĉi-semajne ni direktiĝu al la urbo en la sudorienta Pollando kun tre malnova tradicio, Przeworsk. Ĝia nomo deriviĝas de la malnovpola vorto “przewora”, signifanta barilon, limon, malhelpaĵon kaj elmontras, ke la urbo estis limfortreso. Kaj efektive ĝi plenumis gravan rolon lime kun Rusujo.
La urboorigino datiĝas je la limperiodo de la 10-a kaj 11-a jarcentoj, kvankam  la malplej novaj spuroj de la kontinua loĝado sur tiu ĉi teritorio devenas eĉ el 4 kaj duona mil jaroj antaŭ Kristo. La periodo inter la 1-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento de nia erao estas sur tiu ĉi tereno difinata,  kiel periodo de Przeworsk-kulturo, kiun karakterizis alta nivelo de metiartoj, ĉefe fandado, forĝado, potfarado kaj  fordistanca komerco. En la periodo de la romiaj influoj kondukis tie la komercvojoj de apud la Nigra Maro al la okcidentaj provincoj de la Romia Imperio.
La unua historia mencio pri Przeworsk devenas el la 1280 jaro kaj ligiĝas kun la venko de princo Leszek la Nigra super la trupoj de la rusa princo Lew. La pli posta konkero de la tn. Ruĝa Rusujo fare de reĝo Kazimiro la Granda firmigis la rolon de dinamike evoluanta setlejo, kaj kronis ĉion ĉi la atribuo de la urborajtoj fare de Vladislavo Jagello en la 1393-a jaro. Przeworsk prosperis kiel centro de metiaroj, ĉefe teksado  kaj komerca interŝanĝo. 6 jarojn antaŭ la atribuo de la urborajtoj la reĝo donacis la  setlejon al Jasiek el Tarnów, la krakova kastelestro, pro liaj meritoj por la Reĝolando. Ricevitaj tiuokaze reĝaj privilegioj kaj saĝa politiko de Jasiek kontribuis al la disfloro  de la urbo ne nur en la ekonomia senco. Menciindas do, ke komence de la 15-a jarcento ekzistis tie paroĥa lernejo kaj eĉ 77 junuloj el Przeworsk studis en la Jagellona Univeristato de Krakovo. Aparta momento en la evoluo de la urbo ligiĝas kun la figuro de Jan Tarnowski, elstara organizanto,  dank’ al kiu la urbo ricevis pliajn privilegiojn. I.a. altiĝis doganpago pro la pontouzo, la urbo akiris la privilegion organizi aldonan kermeson, la reĝo Sigismundo Aŭgusto liberigis burĝojn de Przeworsk de la devo pagi la reĝan doganon. Pli poste  Sigismunto la 3-a Waza atribuis novajn impostajn favorojn al metiistoj kaj tiel en la 16-a jaro al la jam ekzistantaj pluraj gildoj aldoniĝis tajlorista, barelfarista, drapista kaj bakista. Eĉ ĝis la 18-a jarcento Przeworsk estis urbo privata apartenanta laŭvice  al la familioj Tarnowski, Ostrogski kaj Lubomirski. Post la dispartigoj de Pollando Przeworsk fariĝis parto de la aŭstra monarkio, kaj sekve de la ŝiro de la malnovaj komercaj ligoj kaj industria revolucio ĝia ekonomia situacio grave malpliboniĝis. Tamen nur por kelka tempo. La elkonstruo de la fervojligo unue al Krakovo, sekve al Lvovo, elkonstruo de Sukerfabriko, instalo de la starostejo en Przeworsk spronis la urboevoluon. Ankaŭ por la klerigo kaj kulturo la jaroj ekde la mezo de la 19-a jarcento ĝis la eksplodo de la 1-a mondmilito estis favoraj. Estis establitaj tiam registara vira lernejo, sekve virina, kreiĝis gimnazio. La socia vivo viglis, aktivis Societo de Popolaj Lernejoj, Muzika Societo, Drama Societo, La Burĝa Societo “Stelo”, Sporta Societo “Falko”. Post la 1-a mondmilito la urbo pluevoluis vastigante sian terenon je najbaraj komunumoj, konstruinte novajn objektojn i.a. tribunalon, elektrejon. Kvankam la 2-a mondmilito komenciĝis per detruo de sukerfabriko kaj fervoja centro la jaroj postmilitaj ne bremis pozitivan evoluon de  Przeworsk. Denove la urbo vastiĝis, kreiĝis multaj novaj entreprenoj kaj Przeworsk akiris eĉ fierindan titolon de majstro de mastrumemo.
La interesa historio de la urbo speguliĝas evidente en ĝiaj vidindaĵoj. Apartenas al ili la klostra komplekso de la Ordeno de la Gardantoj de la Dia Tombo en Jerusalemo. Konsistigas ĝin malfrugotika preĝejo de Sankta Spirito el la 15-a jarcento kun la kapelo de la Tombo de Kristo,  alkonstruita en la 18-a jarcento. La interno de la preĝejo kun la steloplena volbo konservis gotikan karakteron, kiu per sia severeco kontrastas kun la baroka kaj novbaroka ekipo de la sanktejo kun riĉa ĉefaltaro el la 17-a jarcento.
Vizitinda estas la malfrugotika klostra komplekso kun preĝejo de Bernanrdenoj  fama pro siaj freskoj, kiun siatempe vizitis reĝoj Stafan Batory kaj Johano la 3-a Sobieski.  Krome menciinda estas  la 18-jarcenta preĝejo kaj klostro de Fratulinoj de Mizerikordo kun la ĉirkaŭita per fidelula adoro bildo de Dipatrino la Neĝa.
Nepre vizitinda estas la palaca-parka komplekso de Lubomirski-familio,  ĝis la 1944-a jaro la familia rezidejo de la princoj Lubomirski.  Ĝi enhavis nepritakseble valorajn artverkojn, pentraĵojn, meblojn, riĉan bibliotekon kaj kolekton de numismataĵoj, de bustoj kaj antikvaj vazoj, de naciaj memoraĵoj. La jaroj de la 2-a mondmilito kaŭzis  perdojn kaj damaĝoj, ŝtelojn kaj prirabadojn. Al Germanujo estis forveturigitaj 19 tolaĵoj de nederlandaj kaj italaj majstroj el la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Rusoj rabis aliajn artverkojn inkluzive 5-milekzempleran kolekton de numismataĵoj. Restintaj objektoj plej  multnombre trafis al Muzeo-Kastelo en Łańcut.
La nuna palaca-parka komplekso kun nur malmultaj objektoj el la iama palaco enhavas Muzeon kun ekspozicioj pri la palacaj internoj, historio de la urbo kaj regiono, kortegaj ĉaroj,  salonego de periodaj ekspozicioj. La muzeo konsistas el kelkaj konstruaĵoj: palaco, oficistaj domoj, gardista domo kaj parada pordego, oranĝerio, ĝardenista domo, staloj kaj ĉarejo kun domo de ĉevalzorganto – troviĝantaj en la 12-hektara parko.
Ĝia plano devenas el la 19-a jarcento kaj estis transformita el la parko italstila. Troviĝas en ĝi kaj ekzotikaj arboj kiel platanoj, kaj multaj tn. arbaraj naturmonumentoj. Apartan valoron havas la karpena aleo.
La ĉirkaŭaĵoj de Przeworsk apartenas  al la plej interesaj kaj atrakciaj anguloj de la sud-orienta Pollando. Pluraj turismaj itineroj logas al piediraj kiel ankaŭ biciklaj ekskursoj. Senduba atrakciaĵo estas la fama malvastŝpura trajno, kiu ligas Przeworsk kun Dunowo. Ĝia trako kondukas i.a. tra la plej longa en Eŭropo tunelo 602 metrojn longa sub pli ol 30-metra terŝutaĵo.