• Pollando invitas: Międzygórze
  • 06.12.2008

La nomon Międzygórze portas en Pollando eĉ kvar lokoj, sed mi invitas al tiu, kiu  estis aparte bone konata al esperantistoj, kiuj gastis tie en la 70-aj/80-aj jaroj okaze de la famaj en Esperantujo aranĝoj Ora Pola Aŭtuno aŭ partoprenis tie Renkontojn de E-Familioj.
Międzygórze estas vilaĝo en la malsuprasilezia vojevodio (la suda Pollando) en la profunda valo  de la montomasivo Śnieżnik en la orienta Sudety-montaro situante 570-750 metrojn super la marnivelo. Super la vilaĝo altiĝas la pintoj Igliczna kaj Jaworowa Kopa, Smrekowiec kaj Zagrodnik, Gołota kaj Jawor, Szeroka Kopa, Goworek kaj Malgranda Śnieżnik. La tuta tereno troviĝas en la limoj de la Panorama Parko de Śnieżnik, en kies konsiston eniras kelkaj naturrezervejoj.
La vilaĝo plej verŝajne estis establita ĉ. la 1560-a jaro kaj komence temis pri malgranda setlejo de arbohokistoj,  produktantoj de lignokarbo kaj ĉasistoj. Sekve aperis tie ministoj kaj fandistoj ekspluatantaj malriĉajn ercotavolojn. Meze de la 17-a jarcento estis tien venigitaj montaranoj el la aŭstra Mariazell.
Aparta disfloro de la loko kaj transformo de ĝi en turisman ripozejon ligiĝas kun la figuro de niderlanda princino Marianna Oranje-Nassau, virino bela kaj riĉa, sed ne tre bonŝanca en amo kaj privata vivo. Princino Marianna spronis la ekonomian disfloron kaj turisman evoluon en Międzygórze investante tie sian monon kaj saĝe administrante arbarojn, establante bredejojn de trutoj kaj bone kunvivante kun siaj subuloj, kiuj ĝuis ŝiajn senavarajn impostofavorojn. En la 1858-a jaro estis konstruita  ŝia vilao, kies arkitekturo referencis al la tirola popola konstruarto kaj tiu stilo populariĝis en Międzygórze. La vilaĝo fariĝis moda someruma celloko, kiun vizitadis  ankaŭ reĝoj kaj  mondpotenculoj. La somerumantoj estis ravitaj de la belo kaj klimataj valoroj de la vilaĝo. Kiam venis la modo praktiki norvegan skiarton ankaŭ Międzygórze al ĝi aliĝis. Plia evoluo de turismo kaŭzis riĉiĝon de la loĝantaro kaj por multaj signifis forlason de plurgeneracia mizero. 
La klimatajn valorojn de Międzygórze aprezis  kuracistoj. Doktoro Henryk Janisch el Jawor komencis gvidi tie sian kuracistan praktikon kunlaborante kun d-ro Sokołowski pri noveca laŭ la eŭropa skalo tiam metodo klimate kuraci ftizon. Li establis tie sanatorion, kies famo kaŭzis la kreiĝon de la sekvaj ĉefloke kun granda, luksa sanatorio funkciigita en la 1882-a jaro. Kompreneble aldoniĝis baldaŭ multaj pensionoj kaj gastejoj por kuracatoj kaj ripozantoj. Favoris tiun impetan evoluon la pli frua – je kelkaj jaroj - alkonduko de la fervojlinio al la regiono de Międzygórze.  Antaŭ la 1-a mondmiliro en Międzygórze funkciis 6 hoteloj kaj tranoktejoj. En la periodo intermilita la nombro de hoteloj, pensionoj famaj pro bonega kuirarto kaj multaj  atrakciaĵoj signife grandiĝis. Post la 1945 Międzygórze restis ripozejo. Nun multaj domoj kun karakteriza arkitekturo en la tirola kaj norvega stiloj estis restaŭritaj kaj ĝiaj internoj kaŝas lukse aranĝitajn pensionojn. Ĝuste la arkitekturo de Międzygórze distingas ĝin inter aliaj ripozlokoj en la tuta Sudety-montaro kaj eĉ Pollando, kiu kun la spirrabaj montaj panoramoj forte impresas kaj kaŭzas, ke oni nepre volas tien reveni. En la planoj estas pliaj investaĵoj por atrakciigi la ripozon de la venantaj tien gastoj ĉiusezone.
Ĉar efektive Międzygórze ravas per sia belo dum ĉiu jarsezono. Printempe eblas admiri tie plurajn plantospeciojn, malofte renkontatajn en aliaj regionoj. Somere ĝi servas al turistoj ŝatantaj aktivan ripozon liverante al ili multajn piedirajn kaj biciklajn itineroj kun varia malfacilo-grado. Aŭtuno estas aparte rava pro multaj arabaroj, kiuj ŝanĝas tiusezone la  folikoloron kaj logas per sia bunto. Vintre Międzygórze ofertas multajn atrakciaĵojn por skiŝatantoj, sledamantoj. La  rekta najbareco de arbaroj, pura aero, montaraj rojoj, foresto de amasa turismo ebligas veran ripozon, refresiĝon kaj refortiĝon. 
Międzygórze kaj ĝiaj ĉikraŭaĵoj havas multajn allogaĵojn. Apartenas al ili la akvofalo de la rivero Wilczka, la dua laŭ la grandeco en la polaj Sudetoj. Jam kiam Miedzygórze apartenis al princino Marianna oni ĉirkaŭis la akvofalon per balustradoj, establinte la panoramajn punktojn,   aranĝante ŝtonajn ŝtupojn. De sur  lanĉita ponteto eblis kaj eblas admiri ne nur la ravinon malantaŭ la akvofalo, sed ankaŭ ĝui la rigardon de la akvo kun bruo falanta teren de la 24-metra alteco. Kvankam la akvofalo estis konata delonge kiel turisma atrakciaĵo ĝi komencis roli aparte kiam Międzygórze turisme evoluis. Fine de la 18-a jarcento ĝi estis jam tiom populara, ke eksursis al ĝi kuracatoj el aliaj, najbaraj ripozlokoj. En la 1800-a adminiris ĝin ankaŭ la pli posta usona prezidento Adams.  Antaŭ 50 jaroj  la ĉirkaŭaĵo de la akvofalo fariĝis naturrezervejo.
Alia karakteriza  vidindaĵo estas la preĝejo de Dipatrino la Neĝa sur la monto Igliczna. Ĝia historio ligiĝas kun la figuro de la vilaĝestro Christoph Veit, kiu en la 1750-a jaro pilgrimis al  Maria-sanktejo en la aŭstra Mariazell. De tie li kunportis kopian figureton de la mirkalofara Dipatrino. Komence li lokis ĝin sur la impona fago ĉe la pinto de Igliczna, kiu  tuj  elvokis la pian interesiĝon inter la loĝantoj. Kiam 15 jarojn pli poste tempesto renversis la arbon kaj la figuro restis nedamaĝita oni rekonis tion kiel miraklon. En la loko de la fago estis konstruita ligna kapeleto, sekve kreiĝis pli granda. La figuro de la Dipatrino de Igniczna logis ĉiam pli da pilgrimantoj, multiĝis miraklaj resaniĝoj kaj la sanktejo fariĝis konkurenca por aliaj Dipatrinaj Sanktejoj en la proksimaj Wambierzyce kaj Bardo. Fine oni elkonstruis veran preĝejon, kiu estis konsekrita en la 1782-a jaro.
Vizitinda estas la turisma rifuĝejo “Ĉe Śnieżnik”, kiu rolas kiel ripozejo por turistoj celantaj la monopinton. De ĉi tie etendiĝas belegaj panoramoj al Kłodzko-valo, sed temas sole pri antaŭgusto de tio,  kion atendas turiston sur la pinto de Śnieżnik,  atliĝanta 1425 metrojn super la marnivelo.  La rifuĝejo origine estis konstruita en la 1871-a jaro kiel turisma gastejo en la svisa stilo. Ĝi havis 11 ĉambrojn kaj 50 tranoktolokojn kaj grandan manĝejon. Iam staris tiuloke paŝtistaj ĥatoj kaj provizora rifuĝejo por ĉiuj kiuj celis la montopinton. Jam komence de la 20-aj jaroj de la 19-a jartcento eblis dungi ĉiĉeronon celante la pinton. Iam eblis  atingi la pinton ankaŭ en portilo. Kaj  ĝuste tiamaniere atingis la lokon princino Marianna por inaŭguri sian  svisstilan rifuĝejon. 
La plej nova vidindaĵo estas la “Fabel-ĝardeno” el la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento,   en kiu renkonteblas multaj fabelaj figuroj. Establita de la loka forstisto kaj botanikisto Izydor Kriesten ĝi estas specifa manifesto de novromantika kaj tipe germana rilato al la naturo.  En la Fabelĝardeno kreskas  multaj tre interesaj plantospecioj. Sian karakterizan aspekton la ĝardeno dankŝuldas al pluraj arboradikoj kaj arbotrunkoj kun originala aspekto, iom fajnigitaj por refiguri  bestojn, koboldojn, fabelheroojn. Ĉio ĉi estas ornamitaj per rokoj, muskoj kaj filikoj,  inter kiuj troviĝas miniaturaj dometoj plaĉaj por la infanoj, samtempe reenkondukante  plenkreskulojn en ilian infanan mondon.
Ĉu iam denove rendevuos tie esperantistoj? Malfacilas diri, sed certe valorus pri tio pensi kaj eble reveni al Międzygórze?