- Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
- 09.12.2008
Ni komencu la nunsemajnan foliumadon de la E-gazetaro de la decembra revuo “Esperanto”. >Malferme< malfermas konciza raporto de Zsofia Korody – kun referenco al kelkaj gravaj retrorigardoj - pri la prezento de UEA, kiel aligita membro de Asocio de Lingvotestitoj en Eŭropo (ALTE) - el ĝia novembra jarkuveno dum la faka konferenco en Lisbono. Ne subtaksante la ĝisnunajn ekzamenojn de ILEI/UEA, pri kiuj oni sendube ne rezignos, gravas konscii – kiel atentigas la aŭtorino – ili ne sufiĉas fronte al la sentiĝanta “kreskanta bezono akceptigi, egalvalorigi Esperanton”. Tial UEA same kiel aliaj subjektoj adaptas siajn instrumaterialojn kaj lingvotestan sistemon al la 6-grada postularo difinta laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro, rekomendita de Konsilio de Eŭropo. Tiu sistemo liveras rimedojn kompari la lingvajn kapablojn kun tiuj en aliaj fremdaj lingvoj. Gravas nun, ke oni en la E-komunumo kuraĝe ekzameniĝu laŭ tiu nova sistemo, egalranga por ĉiuj lingvoj kompetente testataj en Eŭropo.
La decembra “Esperanto” prezentas la 1-an kongresan komunikon ligitan kun la venontjara Universala Kongreso en Pollando. La tieaj informoj, same kiel la apuda mesaĝo pri la grava venontjara jubileo, la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof – celas ne nur informi, sed ankaŭ instigi al la plenigo de la tuta jaro per agadoj kaj aktivadoj, kiujn eblus prezenti en la 2009-a, kiel riĉan frukton de la dumjaraj laborklopodoj de la “esperantoj”. Jam post kelkaj tagoj la Zamenhofa jaro estos solene inaŭgurita en la pariza Unesko-sidejo. Unu el la tre konkretaj paŝoj - espereble inaŭguranta multajn aliajn - estos solena transdono de la nomo de Ludoviko Zamenhof al unu el la bjalistokaj elementaj lernejoj. La bjalistoka UK-o, la unuan fojon okazonta en la naskiĝurbo de la kreinto de la lingvo diversaspekte debatos pri la temo “>Krei pacan ponton inter la popoloj<: Zamenhof hodiaŭ”. Ĝi certe povas gvidi al aliaj aktivadoj de la 2009-a.
Laŭvicaj kontribuoj en la decembra “Esperanto” ligiĝas kun grava kaj defia tereno de la faka agado, kiu en ĉiam pli signifa grado eniris elektronikajn forumojn. Progresoj sur la vikipedia tereno estas nekontesteblaj, sed jen venas la propono ne sole pluevoluigi la nombron de esperantlingvaj, enciklopediaj artikoloj en Vikipedio, sed krei esperantlingan Vikiversitaton – kie eblus krei kursojn por instrui certajn fakojn kaj kunigi esploragadon. Cetere oni ne sole cerbumas pri novaj defioj, sed ja ankaŭ ĉi-rilate lernas, kion emfazas la raporto pri la lasta KAEST dum kiu okazis i.a. Vikipedi-trejnseminario.
La decembra “Esperanto” daŭrigas la forumajn opiniinterŝanĝojn pri la membraro de UEA. Ĉi-numere parolon prenas post Renato Corsetti alia eksa prezidanto de nia universala asocio, Humphrey Tonkin. Reference al siaj propraj membriĝoj, alfrontante la aktualan membrostaton li tamen faras interesan konkludon, kiun mi ŝatus citi iom amplekse: “[..] unuavice necesas transformi la asocion el membroserva al celserva organizaĵo, en kiu ni lanĉas efikajn kampanjojn por disvastigi la lingvon, proponi ĝin kiel solvon de lingvaj problemoj kaj faciligi interhoman komunikadon – samtempe konstante memorigante niajn subtenantojn pri la efikeco de nia laboro kaj petante de ili financan apogon por tiu laboro. Por fari tion, ni devas komuniki niajn mesaĝojn al multe pli vasta reto de homoj ol nia tute malgranda formala membraro – eble kreante novajn membrokategoriojn, eble celante krei novajn klientojn por niaj varoj (varoj, kiuj inkluzivas la disvastigon de Esperanto aŭ la solvadon de lingvaj problemoj – ĉar tiuj estas spiritaj varoj same vendeblaj kiel libroj aŭ revuoj).
Por fari tion, ni ne hokiĝu al kompara membrostatatistiko, sed emfazu nian kapablon mobilizi la homojn ĉirkaŭ farindan laboron: ni celu rezultojn, ne simple por havi membrojn. Tiun transiron ni planu zorge por konservi nian financan bazon, sed nia ĉefa celo estu servi al la tuta esperantistaro per tio, ke ni servas al iliaj plej karaj celoj”.
Tiom Humphrey Tonkin en la konkludo de sia diskutkontribuo al la demando pri UEA-membraro. Espereble tiu formuma opiniinterŝango en la organo de la asocio pri – finfine - unu el la strategiaj demandoj instigos ankaŭ mezajn UEA-membrojn kaj revuo-legantojn al la opiniesprimo.
Multan lokon mi jam dediĉis al la decembra “Esperanto”, sed ja mi ne tuŝis ĉiujn legindaĵojn. Jen omaĝo al Ralph Harry-esperantisto flake de UEA-prezidanto Probal Dasgupta laŭ iom persona perspektivo memore al la kontribuo de Harry en la konsisto de la aŭstralia delegitaro por formi la strukturo de UN kaj vortumi la tekston de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj, kiu la 10-an solenos sian 60-jariĝon.
Jen alia memorigo, ke ne sole UEA jubileas nunjare, sed ankaŭ ĝia Hodler-Instituto establita antaŭ 40 jaroj. Recenzoj, retrorigardoj al kelkaj el la lastaj E-aranĝoj, jarfina indekso, tristaj adiaŭoj – kaj ĉi-numere eĉ krucenigmo – liveras al la leganto multan materialon ne sole legindan, sed anaŭ pensigan. Espereble tiu pozitiva tendenco, se temas pri ofte kritikata UEA-organo daŭros kaj plifirmiĝos.
Ne “Esperanto”, sed “L’ esperanto” estas la titolo de la itala E-revuo, verdire de Itala E-Federacio. Antaŭnelonge atinigis nin ĝia laŭvica numero, kiel kutime dulingva, kiel kutime ineresa. La paĝoj dediĉitaj al informadiko, aŭtoritaj de Daniele Binaghi ĉi-foje traktas la retejon “edukado.net”, memorigante ĝian estiĝon kaj funkciadon dank’ al la subvencio de ESF kaj de-la-komencan servadon al E-instruistoj kaj instruantoj. Tiujn informojn kompletigas interparolo kun ĝia mastrumantino Katalin Kovats, kiu malkaŝas sian revon pri nova retejo, kies celo estos disponigi eblon por kunlaboro, interŝanĝo de materialoj kaj studprogramoj, por ke la interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj estu ĉie altnivelaj kaj fareblaj kun malpli da peno. Interesa celo, kiu kvankam ne identas, ja idee proksimas al la lanĉita en la revuo “Esperanto” ideo pri Vikiversitato. Cetere kun atento mi notis la antaŭdeklaron de Katalin Kovats pri novaĵoj – ankoraŭ ne vortumitaj - lige kun la novtipaj ekzamenoj, pri kio ni ankaŭ parolis reference al UEA-organo.
Tutcerte por multaj landaj E-organizoj povas esti inspira la artikolo de Nicola Minnaja reference al la ripetita dum la lasta nacia itala kongreso en Grossetto serio de la kulturaj seminarioj. Evidentiĝas, ke eĉ se por kelkaj ili signifas kroman streĉon la iniciato estis ĝenerale akceptita pozitive. Diskonigenda ekzemplo.
Interesaj inter la esperantlingvaj tekstoj estas ankaŭ novaĵoj sur la junularaj paĝoj, ekzemple pri la unutaga rendevuo de italaj junuloj dum la itala E-kongreso. Bedaŭrinde ĉi-foje tamen ne eblas plene rilati al la tuta enhavo de „L’ esperanto” pro iom banala konstato, ke la ekzemplero veninta malhavas kelkajn paĝojn, la 2-an kaj 18-an, dum eĉ dufoje aperis la 24-a. Sed eĉ tiu kobolda interveno ne malhelpis trovi interesajn kontribuojn.
„La Espero” estas la periodaĵo de la Sveda E-Federacio. Ĝian duoblan 5-an/6-an numeron ni ricevis dank’ al la afableco de nia sveda aŭskultanto Lars Westmann kaj mi kun vera plezuro ĝin legis kun aparta intereso sekvante multajn informojn pri la diversloka aktivado de la svedaj esperantistoj. Tre gravaj laŭ la informa vidpunkto estis la septembra partopreno de Sveda E-Federacio en la gottenburga Librofoiro kaj en la Eŭropa Socia Forumo en Malmae, sed okazis ankaŭ multaj aliaj eventoj, kiuj celis la eksteran publikon. „La Espero” kiel kutime sur sia dua paĝo prezentas laŭvican svedan esperantiston. Ĉi-foje temas pri Per Aarne Fritzon lia vivo, laboro kaj diversaj esperantistaj epizodoj el lia biografio, kiel ekzemple la instruista rolo por la nun akademiano Bertil Wennergren. Kvankam tiu numero de la sveda „La Espero” estas novembra ja ĝi jam enhavis la apartan mesaĝon de UEA-prezidanto Probal Dasgupta lige kun la tago de Unuiĝintaj Nacioj. La mesaĝon plenan de pripensindaj enhavoj. La fakto, ke ĝi aperis antaŭdate de la 10-a de decembro donis al la svedaj esperantistoj tempon por ĝisfunde analizi ĝiajn signifojn.
Sed ne laste mi atentigu, ke la novembra numero de la sveda „La Espero” enhavas interesajn literaturajn paĝojn, en kiuj aperas kaj teksto por komencantoj kaj represo el Grimm-fabeloj kaj fine amuza en sia konkludo novelo pri „Vera vira amiko”. La redaktoro rekomendas ilin aparte por la festa periodo, sed ĉiujn verkemulojn devas jam nun kapti la anonco pri planata eldono de „Novelaro” ĉe la Eldona Societo Esperanto, kiu entenos novelojn verkitajn en la periodo 2000-2009. Necesas tamen ilin peri ĝis la 1-a de aprilo venontjare.
„Esperanto”, „L’ esperanto”, „La Espero” kaj hodiaŭ fine „La Movado”. Ĝia decembra numero atingis nin fine de novembro kaj denove ni havas la ŝancon konatiĝi kun literaturo, ĉi-foje dank’ al la 8-a segmento de „Rakontaro Genĝi” en libera traduko de Tacuo Huĝimoto. La muziknotoj kaj vortoj de „Ho, mia kor’” rekte referecas al la zamenhofa datreveno solenota en la tuta Esperantujo jam post kelkaj tagoj. Sed ĉar por mi, same kiel por multaj aliaj Esperanto pontas, mi kun intereso sekvis la rezonadojn de Mijamoto Seiko pri la socia fenomeno, ne aparte karakteriza por Japanio. Pri tio, ke homoj havas antaŭjuĝon kaj miskomprenon ekzemple pri handikapuloj kaj maljunuloj, eĉ pri tiuj - kiuj ne konsiderante esceptojn - manifestas normalan intelektan viglon. Ŝiaopinie „Disvastiĝo de niaj vidpunktoj pri aliaj homoj faras ŝancojn por multigo de iliaj kapabloj”.