• Pollando invitas: Zbąszyń
  • 13.12.2008
Hodiaŭ ni  direktiĝu al la okcidenta Pollando, al la urbo en kiu kutime haltas la rapidtrajnoj veturantaj laŭ la trako Poznano-Berlino. Ni do ankaŭ haltu en Zbąszyń. Lokita sur sabloza insulo en malvasta marĉa valo inter la rivero Obra kaj la Lago Błędno sian nomon ĝi prenas de la malnovpola persona nomo Zbąsz. La burgo kreiĝis plej verŝajne en la 10-a jarcento por gardi gravan rivertrapasejon laŭ la itinero el Poznano tra Gubin al Sorabujo. La unua mencio dokumentanta la ekziston de Zbansin devenas el la 1231-a jaro reference al la nomo de la tiama kastelestro Ciecierad. Zbansin troviĝis tiam  en la influsfero de la sileziaj princoj kaj ĝia situo lime de tri grandaj historiaj regionoj kaŭzis, ke ĝi plurfoje fariĝis areno kaj celo de rankoraj bataloj inter diversaj piastdinastiaj princoj. Malfacilas detaligi ĉiujn. Ni do ni diru, ke ĝis la 14-a jarcento Zbąszyń estis la princa kaj reĝa posedaĵo. En la 15-a jarcento reĝo Vladislavo Jagelo donacis la urbon al la mazovia vojevodo Jan Głowacz. Post lia morto lia  familio alprenis la nomon Zbąski kaj verŝajne lia filo Abraham, juĝisto el Poznano en la loko de la ligna burgo konstruigis masonitan fortikaĵon. Unu el la laŭvicaj reprezentantoj de la gento, fama politikisto  Abraham la 3-a Zbąski komencis ĝian alikonstruon. Post lia morto la heredanto en Zbąszyń fariĝis laŭvica reprezentanto de la familio, Abraham Cieśnicki, kiu en la 1627-a jaro finis la konstruadon, kaj la kastelo ricevis la formon de bastiona rezidejo. En la historio de la kastelo fierindajn paĝojn perskribis ankaŭ la familio Garczyński, kiu dufoje relevis la rezidejon el la ruinoj kaŭzitaj de la svedaj invadoj en la 1655 kaj 1705-a jaroj. Aldonendas, ke la fortikaĵo de Zbąszyń estis la unusola ĉi-speca konstruaĵo en la tuta  provinco de Poznań, difinata ankaŭ Grandpolujo. Ĝi estis konstruita sur la plano de ortangulo kun la dimensio de 250 je 300 metroj kaj la suma surfaco de ĉirkaŭ 8 mil kvadrataj metroj. Centre troviĝis la kastelo, kiu per sia alteco malmulte superis la altecon de terremparoj, fortigitaj ĉeangule per kvar bastionoj de la malnovnederlanda speco. La tutan komplekson ĉirkaŭis la fosaĵo provizata per akvo el la proksima Obra. Ĝis nia tempo tamen restis malmulto. Forlasitan kaj nezorgitan kastelon malkonstruis la germanaj aŭtoritatoj komence de la 20-a jarcento, kiam tiuj ĉi teritorioj troviĝis aneksitaj de prusaj aŭtoritatoj, sekve de la 2-a dispartigo de Pollando en la 1793-a jaro.  Tamen ĝis nun  eblas rigardi la alikonstruitan en la 1627-a jaro je bastiona pordego 16-jarcentan kastelan turon, fragmentojn de bastionoj, restaĵojn de fosaĵo kaj terremparoj. En la restaŭrita turo troviĝas nun la filio de la Muzeo de Zbąszyń-Provinco kun arkeologia, historia kaj etnografia ekspozicioj pri la urbo kaj la regiono.
Kiel dirite en la 18-a jarcentoo Zbąszyń estis enkorpigita en Prusujon. Meze de la 19-a jarcento plagis ĝin incendioj kaj inundoj tamen en la 1870-a kreiĝis tie fervoja centro. En la 1919-a jaro okazis tie rankoraj bataloj kaj post la milito Zbąszyń revenis al Pollando fariĝante limurbo. Ĝi havis multajn oficejojn, ŝtatajn kaj komunumajn entreprenojn por la priservado de la limtrafiko. Do temis pri granda fervoja stacio, varstacio, dogancentro, oficejo de la fiska kontrolo, poŝtoficejo kaj centro de la limpolico.  
La pli ol 120-jara restado sub la prusa regado ne alkondukis al germanigo de la urbo. Atestas pri tio aparta paĝo en ĝia historio, ligita kun la tiel nomataj infanaj strikoj, en kiu kiel sennaciiga rimedo estis uzita la lingvo.  
Nome fine de la 19-a jarcento la prusaj aŭtoritatoj intensigis en la tuta poznana provinco kontraŭbataladon de poleco. Aparte gravan rolon en la germaniga  kampanjo  ludis la instrusistemo. Unu el la objektoj instruataj en la pola lingvo en parto de popolaj lernejoj estis religio. Aldonendas, ke en lernejoj,  en kiuj ĝi estis instruata pole eblis lerni ankaŭ eksterlecjone la polan lingvon. Komence de la 20-a jarcento la prusaj aŭtoritatoj entreprenis klopodojn forigi la instruadon de religio en la pola lingvo en superaj popolaj lernejoj en multaj lokoj de la aneksita teritorio. Laŭ la germana ordo la lernado de religio povis okazi nur germane. Kiel didakto-ekduka rimedo por atingi la celon estis utiligata bastonpuno. Sur tiu fono en la jaroj 1901-1907 en plimulto de urboj, inkluzive de lernejo en Zbąszyń okazis lernejanaj strikoj. En Zbąszyń la strikkampanjon partoprenis ĉ. 50 infanoj. La infanoj enmanigadis al instruistoj informmesaĝojn de siaj gepatroj,  en kiuj ili protestis kontraŭ la truda instruado de religio germane.
Por strangoli la reziston rilate al la gepatroj oni aplikadis ekonomiajn sankciojn dum la infanoj estis ĉikanataj en lernejo.  Ekzemple ili estis direktataj al malpli superaj klasoj, ili suferis areston pretekste de kromaj lernohoroj, ili devis partopreni kromlecionojn,  pagante por ĉiu unu markon, kio aldone estis ekonomia ŝarĝo por la polaj familioj. Strikantaj 14-jaruloj ne ricevis permeson hejmreveni por Paskofestoj. Kvankam poiome la strikoj finiĝis la poleco de la regiono kaj de Zbąszyń transdaŭris.  
Nun  Zbąszyń ne plu plenumas la rolon de la limurbo, entute ja limoj ne ekzistas por la uniaj civitanoj sur la tereno de la tn. Schengensfero. Zbąszyń tamen, malgraŭ tio ke estas malgranda komunuma urbo logas turistojn per siaj historispuroj, historia spaca konstruplano, sed unuavice pro sia rava naturo kaj naturriĉaĵoj. 50 procentojn de la komunuma surfaco konsistigas arbaroj riĉaj je ĉasbestoj kaj fungoj. Atrakcia situo apud la lago Błędno,  kies surfaco egalas al 750 hektaroj kaj la plej granda profundo al 10 metroj ebligas praktiki akvajn  sportojn. La lago cetere riĉas ankaŭ je diversspecaj fiŝoj, neniun fiŝhokanton lasante seniluziigita. Ne mirige do, ke la pura aero kaj riĉaj faŭno kaj flaŭro logas somere al Zbąszyń turistojn amase.  
Kiel malmultaj aliaj lokoj Zbąszyń havas multajn legendojn. Ni ankaŭ konatiĝu kun iu pri la kastelestro de Zbąszyń, kiu estis bona kaj kompatema por siaj subuloj, komprenis mizeron kaj laŭ siaj ebloj helpadis al la plej grandaj povruloj, direktante al ili sian maljunan servanton kun helpo en la formo de nutraĵoj aŭ vestoj. Ne mirige, ke oni amis lin arde, sed venis tago kiam li mortis.
La regadon transprenis lia filo, tute malsimila al la patro. Li estis avara, avida je povo kaj mono kaj nekompatema por la popolo. Rapide li fortimigis ĉiujn. Restis sole  la maljuna servisto. La nova kastelestro ofte pridemandadis lin pri la patraj trezoroj, pri kies ekzisto li certis. Finfine, kiam la pridemandadoj iĝis ne plu tolereblaj la oldulo decidis konduki lin al imagitaj trezoroj. Ili alcelis la kastelan kapelon, en kiu malantaŭ la altaro staris kesto. La junulo avide  levis la kestoklapon…. sed eblas  imagi lian seniluziiĝon kaj koleron kiam li ekvidis sole pentoveston, rosarion kaj la bilbion. Li certis, ke tio estas  simpla truko kaj la trezoroj estas kaŝitaj aliloke. Li ordonis fermi la oldulon en plej profunda kelo  kaj nutri lin sole per pano kaj akvo,
Kiam kelkajn tagojn pli poste li senbridis en la kastelo akompanite de kompanoj, subite je la noktomezo malvarmiĝis terure kaj fenestroj komencis frapklaki. Aŭdiĝis fulmotrondro kaj horirigita kompanio ekvidis la maljunan kastelestron akomane de la  fidela servanto.
La legendo havas pesimisman kaj optimisman finon. Ĉi-lastan mi elektis por fini nian renkonton kun Zbąszyń.
La patro surprizis ĉiujn per la vortoj rilataj al la oldulo “mi nutris lin dum tri tagoj”. Ili koncernis la ĵus eldiritajn vortojn de la filo, ke “la patro nutru sian servanton”. La filo falis genuen, akceptis la patran admonon pri rektigo de sia vivvojo kaj  fariĝis ekde tiu momento imitinde bona sinjoro dum maljuna servanto iĝis lia konfidenculo.
Malgraŭ tiu optimisma fino la vero estas,  ke la gento Zbaski formortis kaj sur la loko de la kastelo kreskas hodiaŭ herbo.