• Trarigardo de la E-gazetaro - 20.04.2004
  • 20.04.2004
Du temoj dominas en la hodiaǔa trarigardo. Unu ligiĝas kun la ĉiam pli vasta uzo de la reto, kiu speguliĝas ankaǔ en la temaro de internacilingvaj periodaĵoj, la alia estas loka agado.
La itala L’ESPERANTO traktas interesan temon de interreta lingvolernado. „Ĉiam pli Esperanto-instruado disvastiĝas tutmonde per Interreto – skribas Giovanna Licciardello – ĉar ĝi estas senkopirajta, senpaga kaj permesas al la kursano lerni laǔ siaj propraj ritmoj. La afero ne nur funkcias, sed eĉ ekfuroras”. Itala Esperantista-Junularo prizorgas nun la retkurson sub la nomo Kirek, kiun partoprenas ĉiam pli multaj interesiĝantoj. En la jaro 2002-a, kiun oni analizis, el 426 aliĝintoj la finan diplomon atingis 48 personoj, kio estas 11 elcentoj de la partoprenintaro. Kiel oni povas facile supozi, gravan parton de la diplomitiĝintoj, ĉar 41 elcentojn, konsistigis gejnuloj de 16- ĝis 29-jaraj. Tamen - kio ne estas jam tiom facile divenebla - eĉ pli multnobraj estis homoj el la grupo kun lim-aĝoj de 30 kaj 49 jaroj. Ili konsistigis eĉ 48 elcentojn de ĉiuj diplomitiĝintoj. Tio montras, ke per la reto lernas ankaǔ grupo, kiu estas malplej reprezentata en lokaj kursoj. El miaj spertoj de kursano kaj poste instruanto mi ja memoras, ke mezaĝuloj, okupitaj pri profesiaj kaj familiaj aferoj, estis en la kursoj relative malmultaj. La reto ebligas al ili tiaspecan utiligadon de sia tempo, ke ili povas engaĝiĝi en ion, por kio mankis tempo dum necesis esti en konkreta loko je difinita horo.
Interrete ekzistas ankaǔ revuoj kaj ĝuste unu el ili, LIBERA FOLIO, ja multfoje priparolita en niaj programoj, estas ĉi-foje menciita en la organo de ĉeĥaj esperantistoj STARTO, okaze de la dudekmila vizito en ĝia TTT-ejo. Tiun ĉi nombron de la ret-gastoj LIBERA FOLIO akiris dum dek monatoj. Jen do ankoraǔ unu okulfrapa ekzemplo pri vasteco de la interreta publiko. STARTO atentigas ankaǔ pri la 35-jariĝo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la jubileo, pri kiu ni kore gratulas. En la pasinteco de la asocio estas bone konataj elementoj de la internacilingva kulturo, kiel la tendaroj en Lanĉov aǔ seminarioj pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, sed la jubilea artikolo enhavas ankaǔ interesajn pensojn por la futuro. Kaj jen denove aperas la interreta temvefto. „La nuntempa movado spertas fenomenon, ke multaj homoj lernantaj Esperanton, ne volas esti membroj de niaj asocioj, eĉ ne movadanoj – konstatas la aǔtoro. – Estas normale lerni fremdan lingvon por ĝin utiligi, nenormale por ĝin propagandi”. Tiu ĉi observo gvidas al eĉ pli interesa hipotezo: „Eble nia propagando estas malsukcesa tial, ĉar ĝia celo estas akiri novajn membrojn por niaj organizoj, produkti novajn movadanojn, dum la publikon interesas akirado kaj interŝanĝo de informoj. Ni alkutimiĝis taksi niajn sukcesojn laǔ varbitaj novuloj, ne laǔ eblo utiligi la lingvon praktike”. Efektive tiu ĉi vidpunkto povas helpi en ellaboro de novaj popularigaj strategioj en la epoko de ĉiam pli facila aliro al diversfontaj informoj.
NORVEGA ESPERANTISTO estas ĉi-foje preskaǔ ekskluzive dediĉita al la jarraporto de la asocio. Reliefiĝas en ĝi similaj problemoj, kiajn renkontas ĉiuj esperantistaj organizaĵoj. En Norvegio pasintjare oni sukcesis regule eldonadi la asocian revuon kaj altigi ĝian kvaliton, apliki modernan teknikon en la interna komunikado kaj progresigi laborojn pri nova vortaro norvega-esperanta, estis tamen malfacile varbi novajn lernantojn por kursoj, krome la membraro fariĝas ĉiam malpli multnombra. Ankaǔ la reeĥo de la movado en la norvega gazetaro estis laǔ la aǔtoro de la raporto tro malgranda.
La fazon de ŝanĝoj eniris BERLINA INFORMILO. Ĝia ĝisnuna redaktoro, Holger Tautorat, ĉesis ĝin redakti kaj provizore la bulteno estas aperonta rete, en la paĝo de Esperanto-Ligo Berlin. Tamen la lasta numero, titolita „provizora eldono” ankoraǔ havas paperan veston. Kaj ĝuste tie mi trovis belajn gratulojn por nia redakcio lige kun ĝia 45-jariĝo. La aǔtoro, Tobias, akcentas, ke nia laboro estas precipe bezona „nun, kiam aliĝos Pollando al Eǔropa Komunumo”. En la nomo de la tuta redakcio mi do kore dankas pro la gratuloj kaj esperas, ke ni povos plu servi al niaj aǔskultantoj kaj liveri al ili bezonajn informojn pri Pollando.
Mi havas ĉemane ankaǔ faskon da aliaj bultenoj. Se vi estos ankoraǔ nunmonate en la finna urbo Turku, vi povas viziti kune kun esperantistoj la tre interesan tiean mar-muzeon Forum Marinum, al kio invitas INFORMILO DE ESPERANTO SOCIETO en Turku. Turisma alternativo povas esti la maja kongreso de Internacia Kongreso de IFEF, kiu daǔros en la hungara urbo Sopron, sed partete ankaǔ en Aǔstrio, ĉar dume okazos ekskurso al la loko Eisenstadt, pri kio informas AǓSTRA FERVOJISTO. La sepdekkvinjariĝon festas Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj, kiu laǔ ĝia organo, KONTAKTO, havas nun 37 membrojn. Ĉeokaze bonvolu akcepti jubileajn gratulojn. La kanada INTER NI estas kiel kutime unutema. Ĉi-foje ĝi klarigas al la legantoj, kio estas la scienca metodo kaj nomas la elementojn de la scienca metodo, do starigon de demando, observaĵon, formadon de teorio kaj fine liberan, malferman komunikadon pri la temo.
Kaj BAZARO, esperantlingva bulteno el la rumana Kluĵo, prezentas plurajn rememorojn pri la plej feliĉaj momentoj en vivoj de diverslandaj esperantistoj. Kredeble la redakcio volas kolekti laǔeble multajn laǔtemaĵojn, kies bunteco estas tre granda – kelkaj priskribas tipajn, sed samtempe unikajn por ĉiu individuo travivaĵojn, kiel naskiĝo de infano aǔ vizito en aparte interesa loko, sed estas ankaǔ ĝojesprimo pro la eblo reveni al verkado post jaroj dediĉitaj al aliaj okupoj. La ĉeftemo de la numero estas toleremo, kiun koncernas la enkonduka artikoleto de Zlatko Tiŝljar kaj mallonga rakonto, kiun mi ĉi-loke eĉ pli koncizigas. Jen en memserva restoracio maljuna virino aĉetas bovlon da supo. Ŝi sidiĝas ĉe tableto, sub kiu ŝi pendigas sian mansaketon. Post momento ŝi reiras al la bufedo, ĉar ŝi forgesis preni kuleron. Kiam ŝi revenas al ŝia tablo, ŝi trovas tie junan afrikanon, kiu manĝas ŝian supon. Post mallonga pripenso ŝi antaǔenigas sian kuleron kaj ĉerpas supon el la sama bovlo kaj ili kune manĝas. Fine de la manĝado la junulo iras aĉeti du tasojn da kafo kaj prezentas unu al ŝi. Kiam ili fintrinkas sian kafon, li afable salutas ŝin kaj foriras. Ankaǔ la sinjorino stariĝas por foriri, montriĝas tamen, ke ŝi ne povas trovi sub la tablo sian mansaketon. „Kia fiaĉulo! – ŝi flustras al si. – Li ŝtelis! Kia honto!” Ŝi rigardas ĉirkaǔe, sed la afrika junulo jam malaperis. Kaj subite sur apuda tableto ŝi rimarkas bovlon da malvarmiĝinta supo kaj sub la tableto – sian mansaketon.
Ĉarmigite de tiu ĉi instrua historieto kun surpriza fino adiaǔas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz