• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 16.12.2008
La lastaj aŭtunaj tagoj proksimiĝas al la fino,  ni do nepre kaptu la okazon por foliumi la aŭtunan numeron de “La Brita Esperantisto”. Tiun ŝancon ni ricevis dank’ al la senavara donaco de nia brita aŭskultanto,  Ian Mac Dowall. Denove temas pri numero interesa, intiligente kaj alloge redaktita kaj la redaktoro Paul Gubbins en sia “redaktore” ne malŝparas la vortojn por paroli pri la revuenhavo, sed  rilatigas sin al la problemoj de la ekstera informado. Fone troviĝas ne tre vigla amaskomunikila eĥo je la lanĉita de la brita asocio projekto “lingvolanĉilo” dum informan bruon ricevis iom bagatela informo de iu komerca kompanio cirkuligita ekster la oficialaj informkanaloj pri ĝia onidira uzo de Esperanto. Tiu anekdoto – pri kiu ni ja ankaŭ aludis en nia programo -  tute serioze aludas al la reviviĝitan en EAB publica forumo. Ĝia ĉefa celo estas propagandi Esperanton kaj ankaŭ esti preta reagi,  kaj tio signifas, ke estu tuj kontakteblaj homoj  kapablaj respondi al demandoj kaj klarigi racie kaj objektive, kio estas Esperanto”. Imitinda ekzemplo.
“La Brita Esperantisto” riĉas per retrorigardaj raportoj. Lige kun la ĉiam pli trafe identigata en la E-komunumo brita projekto orientiga al la fremdaj lingvoj jen ni ekscias, ke   la germanan Herzberg, la E-urbon,  vizitis reprezentantoj de la unu el la britaj Springbord-lernejoj el Bar Hill, kies lernantoj tenas amikan rilaton kun siaj germanaj kolegoj. Laŭ alia informo - iom pli frue Angela Tellier kaj David Kelso vizitis la insulon Manks, kie ankaŭ estas realigata la projekto Lingvolanĉilo. La prikongresaj – ampleksaj, sed ne tedaj raportoj rilatas al la maja kongreso en la brita Southport, kaj la Universala Kongreso en Roterdamo. Ambaŭkaze la raportoaŭtoroj dividas siajn impresojn kiel unuafojaj kongresanoj. Ambaŭkaze estas agrable legi freŝrigardajn raportojn, se eĉ loke kritikemajn,  tamen ne acidtonajn. Clare Hunter post dujara esperantistiĝo decidis la unuan fojon viziti la landan kongreson dum Miland Joshi venis al Roterdamo ne sole por kongresi, sed aldone subiĝi al la mezgrada ekzameno. En la aŭtuna numero de la brita revuo ni havas la okazon kontaiĝi kun tekstoj de interesaj prelegoj – el la asocia kongreso kun tiu de John Wells pri “La liverpola prononco”, el la somera festivalo de Barlestono, kun tiu  de Jan Swynnoe  “Ĉu Esperanto taŭgas por poezio”.  La ideo savi la memoron pri malnovaj esperantistoj britaj ŝaĵnas ideo eksterordinare interesa,  kiun la redaktoro elmetas ne sole por la konsidero de la legantoj, sed mem jam verkis varmtonan rememoron pri Frank Danson. Kromas interesaj kontribuoj de britaj esperantistoj. Jen rakonto, jen opinidivido, interesa programo por semajnfinoj en E-Domo en Barlastono ne laste interesaj recenzoj. Kio estas aparte plaĉa , ĉiu teksto estas provizita per eta noto proksimiganta la aŭtoron de prelego, recenzo, kontribuo. Kaj kvankam tio estas detalo, sed oni iel pli plaĉe ĝuas la liveritan tekston.
Laŭvica asocia organo en nia hodiaŭa trarigardo venas el Koreio kaj temas pri la novembra “La Lanterno Azia”. Unuapaĝe ornamas ĝin – certe iom koincide - la sama foto pri la 40-a Korea Kongreso, kiun por sia decembra numero utiligis la revuo “Esperanto”. Ene de la numero la kongreso estas raportita koree kaj esperante, kaj krome marĝene de ĝi la organo de Korea E-Asocio publikigas ampleksan interparolon kun la Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller kiu estis la ĝia gasto. Vizitante la landon de la Seula UK,  14 jarojn post tiu evento,  Osmo Buller havas la okazon komplimenti kaj la landan evoluon, kaj ankaŭ la koreajn esperantistojn - aparte pro ilia altiĝinta lingvonivelo, ankaŭ pro la nombra kresko. Multajn varmajn vortojn Buller havas la okazon diri pri sia kunlaboro kun Lee Chon-Yeong,  dum la tamperea UK elektita kiel UEA-prezidanto. Inter problemoj,  kiujn frontas la nuntempa E-movado la ĝenerala direktoro de UEA mencias la neceson krei efikajn kontaktoeblojn inter la tradicia movado kaj novaj lingvoadeptoj, kiuj aldoniĝas dank’ al la reto kaj ne klubaj malnostilaj kursoj.
Krome la novembra “La Lanterno Azia” – signifan parton dediĉas al adiaŭoj kaj nekrologoj de eĉ tri asociaj konsilantoj, kiuj forpasis en oktobro - Kang Bong-gil, Bak Gang kaj LEE Jong Hyun – memorigante iliajn siluetojn ne sole koree, ne nur nekrologe, sed ankaŭ ia. memorigante starpunton pri E-o en ilia vivo.
La 40-a korea kongreso eĥas ankaŭ en la lasta bulteno de KAEM “Esperanto en Azio”. Kompreneble inter kelkaj aliaj retrorigardaj raportoj el Japanio, Vjetnamio, Mongolio, Ĉinio. Du informoj koncernas aziajn E-aranĝojn jarfinajn: komunan seminarion inter la ĉina, japana kaj korea junularo en Jokohamo kaj transiran kurskunvenon de EPA en Kameoka. Ni trovas krome la informon pri la 8-a jam Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo okazonta lime de februaro kaj marto. KAEM-bulteno informas, ke en la 2008-a jaro 187 esperantistoj el diversaj aziaj landoj membriĝis en UEA pere de la subvencia “Fondaĵo Azio”, venontjare tian ŝancon ne plu vivi izolite, sed en la rondo de la monda esperantistaro havos aparte esperantistoj el Irano, Barato kaj sendependiĝintaj eksaj sovetuniaj respublikoj. En la lasta de “KAEM-Bulteno” ne mankas historio. Ni trovas en ĝi  la duan parton de la historia kontribuo de Heidi Goes pri “Esperanto en Indonezio”. Interesa historia informo rilatas al la vjetnama prezidento Ho Chi Minh, kiu laŭ la aŭtoro de la informo lernis Esperanton dum sia estado en Anglujo kaj poste jam kiel vjatnama politikisto plufoje sugestis la uzon de E-o, ekzemple en radiofonio aŭ aprobis establon de la Vjetnama E-Asocio. Ni citu fragmenton rilate al lia estado en Anglio en la jaroj 1914-1917. “Krom la angla lingvo li  lernis ankaŭ Esperanton, partoprenante sindikatan movadon kaj la skoltisman organizon en Anglujo. Tiutempe anglaj skoltoj ŝatis paroli Esperanton en siaj kunsidoj kaj renkontiĝoj”.
Historio, kvankam  alimaniere gastas sur la paĝoj de la lasta de “Sennaciulo”,  kies septembra/oktobra numero kunvenis kun la “Adresaro de SAT-2008”.  Nome ni trovas tie la tekston de “Finstudo de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo 1911-1941”. Iom strage ni ne ekkonas la nomon de la aŭtoro de tiu teksto – kreiĝinta ankaŭ baze de esperantaj tekstoj, kiun el la nederlanda tradukis Bert de Wit. La teksto – kiel ŝajnas prezentita publike en Roterdamo - traktas plurfacete tra jardekoj la movadon, kiun karakterizis diversaj tendencoj kaj opcioj, samtempe reliefigante la avantaĝojn, kiujn por laboristoj ne povantaj akiri vastan kleron havis E-o kaj internaciaj kontaktoj.  La ĉeftemo de la septembra/oktobra numero estas “Paco estos ebla nur kiam ĉiuj armiloj estos detruitaj.  Ni agu”. Krom tiutemaj kontribuoj notindaj estas informoj el Japanio – jen pri la Japana Komunista Partio, jen pri kuraca sistemo de maljuna parto de la socio – en kiu apartan statuson ricevis personoj 75 kaj pli aĝaj. Ambaŭ kontribuoj interesaj, kvankam firmitaj sole per la atentigo, ke verkanto estas konata al la redaktanta skipo.
Malgraŭ tio, ke konsistigas ĝin – do la redakcian skipon - dek kelkaj personoj, kaj nun la ĉefredaktoro estas  la prezidanto de la Plenumkomitato Jakvo Schram la alvoko en la numero atentigas, ke SAT serĉas kunlaborantojn por plifortigi redaktaskipon por “Sennaciulo” kaj “Sennacieca Revuo”. Kiel ni legas en la redakcia enkonduko “Pere de Sennaciulo ni klopodas doni alian informon, pli rekte, el la lando kie okazas faktoj. Pro tio ni serĉas korespondantojn, homojn, kiuj regule akceptas skribi pri tio, kio okazas en ilia propra lando. Ne nepre per akra plumo, sed per kritika opinio”.
Kreŝimir Barković ĉesis esti la ĉefredaktoro de “Sennaciulo”, sed fragmentojn el lia  blogo “Kiel mi esperantistiĝis” ni trovas en la plej nova numero de “Magdeburga Folio”. Certe temas pri tre interesa  fragmento,  rilatanta al lia unua eksterlanda vojaĝo kaj renkontiĝo kun alilandaj esperantistoj. Krome en la sama numero Michael Lennartz komencas priparoli la represitan kolekton de “La Esperantisto 1889-1895”. Kiam ni legas tiu represo el la 1986-a jaro ankoraŭ troviĝas en restaj numeroj aĉtebla ĉe GEA. Ankoraŭ unu teksto en la lasta “Magdeburga Folio” devenas el blogo, ĉifoje de Zlatko Tiśljar kaj temas pri rezonadoj de Helene Menissier rimarkanta la rolon de Esperanto en la Alternativa Mondo.
En nia nunsemajna Trarigardo ankoraŭ kelkajn periodaĵon mi ŝatus konfirmi. Jen  temas pri la 3-a numero de “Puraj Pulmoj”. Ĝi denslinie kaj denslitere raportas pri diversaj kampanjoj, metodoj helpaj en la ĉesigo de la fumado, kontraŭfumaj kamanjoj diverslande, kaj apartaj esploroj. Ĉio por eviti la danĝerajn, ofte mortdanĝerajn kromefikojn de la fumado.   
Jen la lasta numero de “La Merkato” de IKEF kun kongresaj raportoj el Roterdamo (inkluzive raportan informon pri faka vizito en la roterdama haveno) kaj pri la jarkunveno en la ĉina Xiamen. La numero enhavas ankaŭ kelkajn konkretajn komercajn petojn kaj proponojn.
Kaj fine la novembra numero de “Informilo” de E-Societo en la finna Turku. Multas informoj pri planataj renkontoj, el inter kiuj kelkaj okazis, partopreno en la jubilea festo en Salo. Kompreneble oni notas la viziton de franca kantistino Francoise Rochette en Turku kaj la viziton de la lernogrupo de Aurala en Varsovio, inkluzive tiun en  la Pola Radio.