- Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
- 23.12.2008
Komence mi proponas enrigardi la decembran numeron de “Monato” - la unusolan E-periodaĵon - en kiu jam legeblas referencoj al la festa periodo, kiun ni sojlas kaj al la Nova Jaro, kiu venos nur post kelkaj tagoj. Ke ĝi grandpaŝe proksimiĝas al la fino sufloras la retrorigarda alrigardo al la monda politiko plume de Stefan Maul tradicie jam tiuperiode “El mia ridpunkto”. Volonte pli ol foje en la jaro mi legus la ironie trafajn kaj sobrigajn komentojn de la ĉefredaktoro al la ĝenerale konataj mondaj eventoj, inter kiuj kompreneble la germanaj ricevas apartan fokuson. Kompreneble el la ridpunkto de la ĉefredaktoro ne eskapas ne sole fantomanta, sed iujn plaginta monda ekonomia krizo. Tiun temon pli amplekse traktas Marc Vanden Bempt en la artikolo pri “La nuna monda financa krizo”. Multas aliaj kontribuoj i.a. pri politiko, moderna vivo, turismo, sporto, medio, la spirita vivo. La “monata” principo, ke pri diversaj aferoj skribas esperantistaj raportantoj venontjare tridekjariĝos samtempe kun “Monato” mem. Pri tiu rondcifera datreveno ni ekscias laŭ la porokazaj rabatproponoj, kiuj validas ĝis la jarfino por la abonantoj de la “Monato”. La jubileo okupas ankaŭ la atenton de la redaktoro en “Enkonduko”. Stefan Maul sobre rilatigas sin al riproĉoj pri la malaltiĝinta revunivelo kaj siatempaj profetaĵoj, ke la interreto rabos la legantojn. La ĝeneralan rimarkon pri la falanta nivelo li ligas kun la amase servataj banalaj programoj en la nunaj amaskomunikiloj, kio iel speguliĝas ankaŭ en pli ambiciaj, kiel la revuo mem (cetere ne tiu konkreta sole). Interreto jes gravas, sed prefere kiel kompletiga komunikilo.
Iel malrekte tiun ĉi daŭran veron konfirmas la prezidanto de la Norvega Esperantista Ligo, Jardar Eggesbø Abrahamsen en la lasta “Norvega Esprantisto” dividante siajn impresojn pri dum preskaŭ unu jaro planata partopreno en la koncerto de li ŝatata germana kantisto Reinhard Mey en la aŭstra Salzburg. Kiel li skribas valoris la peno de longa kaj laciga veturo, ne tentis la prempetoj (subtenitaj per loga monoferto) pri vendo de biletoj por rezigni pri ĝuo renkonti la ŝatatan artiston. NEL-prezidanto tiras alian ol mi nun konkludon, nome ke tiu germana artisto ne estas konata en Norvegujo, kie oni aŭdigas radie kaj televide prefere skandinavilingvajn kaj anglalingvajn kantojn, sed ne la germanajn. Sed kiel ŝajnas tiu kultura politiko diverslanda estas ĝuste tia – aŭ nacie aŭ angle – magras la oferto por kontaktoj kun popularnivela kulturo najbara. Evidente interkultura dialogo sloganas.
Krom tiu aparta kontribuo la 6-a nunjara numero de la norvega periodaĵo spegulas E-vivon en kelkaj lokoj, kiel Bergen, Oslo kaj Tromsø. Cetere el ĉi lasta venas loga raporteto de Marianne Lund, kiu dividas siajn ravajn impresojn pri la printempa PSI en Germanujo. Estas grave, ke la esperantistaj gepatroj kun siaj infanoj povas interese pasigi la feriojn en la komunuma etoso. Por la laŭvica PSI ŝi pretas kunporti kromajn interesiĝantojn. PSI okazos nur printempe, sed ja valoras memori, ke ankaŭ la Novjara Renkonto laŭvican fojon servas nunperiode al la E-familioj. La rolo de renkontoj en la E-komunumo havas eksterordinaran gravecon, sed ne ĉiam oni rendevuas dum organizitaj aranĝoj. Al tiuj pli intimaj servas Pasporta Servo kaj ĝuste por pli da norvegaj gastigantoj pledas la lasta numero de “Norvega Esperantisto”.
“Gazeto Esperanto” de la esperantista grupo el la franca Le Mans sen la tutfrancuja atingeco ja spegulas bele viglan esperantistan vivon en tiu ĉi urbo kaj la regiono. La lasta numero julia-aŭgusta-septembra venas sub la devizo “Aŭtomobilo, aviado, Esperanto: pli ol 100-jaraj, sed kun evoluo ne simila”. Ne hazarde, ĉar sekvante la historion de la regiono la leganto ekscias, ke tie dank’ al invito de la aŭtokonstruanto el Le Mans Leon Bolle eksperimentis Wilbur Wright. Interese ĉe-okaze estas konatiĝi kun Ernest Archdeacon, lia figuro kaj lia artikolo el la 1908-a jaro “Pri la nuna stato se la aviado”. Aldonendas, ke temas pri la fondinto de la Franca Aeroklubo. Kiel evidentiĝas en la 1908-a li organizis viziton por ĉ. 500 esperantistoj lige kun la Unua Salono pri Aeronaŭtiko en Parizo. Impresaj estas ankaŭ liaj konfesoj de aerfluginto. Krom tiuj temoj, kiel kutime dulingvaj aperas diversaj informoj rilate la vastan terenon de la komunikado, dialogo, kulturo kaj ekologio. Ĉi-numere abundas E-referencoj – al la figuro de la forpasinta Lee Chong Yoeng lige kun la libro “La historio por malfermi estontecon”, al pli frue forlasinta nin Claude Piron kaj liaj asertoj rilate la rajton komuniki, aŭ represo el “Monato” de la artikolo de Stefan Maul pri “Subpremo lingva”. Temoj varias tiom, ke ne eblas ĉiujn mencii, sed aliflanke ĉiu numero de “Gazeto Esperanto” atestas pri amo kaj ĝojo kun kiu ĉiu numero estas redaktata.
Unu post la alia venis post longa foresto du laŭvicaj numeroj de la kanada bulteno “Inter Ni”. La julia prezentas interesan priskribon de la rivero Reni, trafluanta la urbon St. John’s, en kiu loĝas nun la kompostisto de la bulteno Stevens Norvell. Sekve la leganto havas ne sole la ŝancon iom pli bone enkapigi la signifon de la termino “prokrasti” laŭ la nova PIV, sed ankaŭ konatiĝi kun la konfeso de prokrastemulo, alivorte la redaktoro Bob Williamson, konfesanta la kaŭzojn de la prokrasto en la aperigo de la gazeteto. La ĉefa demando ligita kun tio tesktas: daŭrigi la aperigadon de la bulteno aŭ ne? La redaktoro atendas respondojn, mi esperas, ke tamen ili estos subtenaj. La julian numeron finas pluraj enpensigaj ideoj, senditaj al la redaktoro kiel la elinterreta plukaĵo.
La aŭgusta numero de “Inter ni” kunportas laŭvice gratulreagojn el Usono kaj Finnlando kaj kelkajn ideojn pri la tradukarto, kiu rilatas al aparta ĝenro - nome poezio. Eblas ne sole kompari la tradukarton de Hein Wernik kaj Steĉjo Norwall rilate al la ampoemo de Robert Burns “Vi estas mia Am’, vi ruĝa, ruĝa roz’” aŭ “Similas Mia Am’ al Ruĝa, Ruĝa Roz’”, sed ankaŭ cerbumi pri la subteksto de tiu poemo. La kanada tradukinto aparte alvokas virinojn esprimi siajn opiniojn ĉu en la poemo la aŭtoro prezentiĝas kiel kortrompulo aŭ vere deklaras sinceran amon? La lasta kontribuo en la aŭgusta “Inter ni” aparte interesos la posedantojn de hundoj. Kial hundo manĝas aŭ maĉas herbon? Denove temas pri teksto el la reto.
Kvankam modesta ni ĝojas, ke tiu kanada gazeteto denove venis al la redakcio, cetere sur pli bona papero kaj multaj koloraj fotoj kvalite presitaj. Gratulon pro la progreso kaj daŭrigu!!
Sed nun ni referencu al la julia numero de “Inter ni” kun tiuj multaj pensigaj ideoj, kiujn akompanis fotoj de la papilienmondiĝo. Ne senkaŭze! Kaj ankaŭ mi citas kelkajn el la ideoj ne senkaŭze. Kun la espero, ke post prema antaŭfesta tempo venos minutoj sen hasto por cerbumi pri ili. Tamen mi memoriĝu – temas pri elinterreta teksto:
“Iun tagon malgranda papilio komencis elŝeliĝi el la kokono. Sidiĝinta viro atente rigardis kiel la papilio trapuŝas sian korpon tra tiu malvasta truo. Kaj tiam la papilio kvazaŭ haltis, atiginte la ekstreman punkton de sia ebleco kaj ne havante plu la forton. Tiam la viro decidis helpi al ĝi: li prenis tondilon kaj distranĉis la kokonon. La papilio eliĝis tiam senprobleme, sed ĝia korpo estis malforta kaj la flugiloj estis sulkaj. La viro daŭrigis la observadon esperante, ke la flugiloj de la malforta papilio iumomente komencos dikiĝi kaj grandiĝi, permesante al ĝi forflugi kaj sperti la vivon. La bonkora kaj helpema homo bedaŭrinde ne sciis, ke la luktado de la papilio kontraŭ la kokono estis stimulo por ĝiaj flugiloj, permesanta al ĝi forflugi ien nur tiam, kiam estos venkita la rezisto de la kokono.
Iafoje batalo estas tio, kio estas bezona por ni en la vivo. Se bona Dio permesas al ni iri dum la vivo sen iu ajn problemo, ni povas ankaŭ fariĝi feblaj (malfortaj). Ni petis pri forto….. Dio donis al ni spitaĵojn de la sorto, por fari nin fortaj. Ni petis pri saĝeco…. Dio donis al ni problemojn por solvadi ilin ĉiutage. Ni petis pri bonstato…. Dio donis al ni cerbon kaj forton. Ni petis pri kuraĝo…. Dio donis al ni obstaklojn por konkeri tiujn. Ni petis pri amo… Dio donis al ni homojn troviĝantajn en klopodoj, por ke ni helpu al ili. Ni petis pri favoro… Dio donis al ni okazon, por ke ni utiligu nian taŭgecon.
“Ni ricevis ne tion, kion ni deziris….. Sed ni ricevis ĉion, kio estis bezonata por ni”.