• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 30.12.2008
Daŭras la jarfina festa periodo, la periodo - en kiu almenaŭ teorie - ni havas pli da tempo por enpensiĝo, sumigoj, ŝpinado de projektoj. Povas ilin favori ankaŭ la enhavo de la E-gazetoj. Nian lastan trarigardon de la jaro ni komencu per la lasta nunjare “Katolika Sento”, la periodaĵo de la itala UECI, kiu frontpaĝe per moderna grafikaĵo deziras al ĉiuj Bonan Kristnaskon. La kristnaskoperiodo daŭras, ĉiu do tenanta la revuon enmane sentas sin alparolata. Krom tiu porokaza akcento unuapaĝe ni povas legi pri la nunjara IKUE-kongreso en Rimini, kiu samtempe omaĝis du gravajn jubileojn. Tiun de la 100-jariĝo de Esperanto en Rimini kaj 80-jariĝon de pastro Duilio Magniani, honora prezidanto de IKUE. Pri la kongrestrapaso relative detale raportas la redaktoro de la periodaĵo kaj samtempe la prezidanto de UECI, Giovanni Daminelli. Ankoraŭ al unu kongreso estis donita la atento, nome la 75-a Kongreso de la Itala E-Federacio en Grosetto. Sed krome aperas la unuaj informoj pri la maja kongreso de UECI en Chiusi-Chianciano kaj  la 19-a Ekumena E-Kongreso en la pola Vroclavo kiu debatos en julio pri la temo “..fido, espero kaj amo, tiuj tri (1Kor. 13,13), espero kristana aŭ monda senespero”. “Katolika Sento” enhavas krome la trian parton de la konsideroj historiaj de monsinjoro Iginio Roger pri la Trenta Koncilio. Pere de letero de leganto eĥas la mantua ekspozicio pri Sankta Matilda de Canossa lige kun la speciala  memoromaĝo al ŝia figuro en la historio de la Katolika Eklezio. Eventoj el Afriko speguliĝas per publikigitaj revue leteroj; ne mankas registro de monataj datreveoj (novembro kaj decembro), kiuj tamen ne rilatas sole al la religia vivo. La lasta paĝo de la revuo, kiel kutime liveras plenmanon de humoraĵoj en E-vesto.

     Sen humoraĵoj sur siaj paĝoj, sed kun kovrilo pensiga venis la 6-a numero de “Dia Regno”, dumonata kristana revuo en Esperanto. Tiu enpensiga, dubilda kovrilo sur kiu troviĝas sole du vortoj “kaj ……..kaj” prezentas ridetantan virinon, ĉe kiu troviĝas itallingva informo “mi estas mizera”, kaj lumbrilantan kristnaskan arbeton. Ene de la numero ni trovas bondezirajn vortojn de la redaktoro Bengt Olof Aradsson pri bona kristnaska festo kaj bona varma kaj familia etoso”. Al laŭvica enpensigo devigas nin liaj lastaj vortoj: “Samtempe mi esperas, ke vi ne forgesos niajn pli malbonŝanĉajn gefratojn”.

     Sametosaj, do enpenigaj estas du unuaj felietonoj. En la unua Éva Farkas-Tatár reference al la evangelia teksto de S-ta Luko pri la perdita filo suprize levas la demandon, kiu vere el ambaŭ filoj estis perdita. Tiu, kiu revenis pentante aŭ la alia, kiu kunhavante ĉion kun la patro malproksimiĝis for de li spirite. Jaccque Tuinder lige al siaj spertoj kun sentegmentuloj, senhejmuloj alrigardas tiun socian grupon, kiun oni volonte epitetas “marĝena”, kun ĝia tuta ĥierarhio, sed ja ankaŭ kun atentigo, ke ankaŭ nia civilizaciita socio kelkfoje “kunkulpas, “elpuŝante siajn membrojn, precipe kiam temas pri akumuliĝo de ŝuldoj”. Kiel ni legis laste en la pola gazetaro, tio minacos ankaŭ al poloj.

     Krom la ŝanco enpensiĝi “Dia Regno” donas la okazon informiĝi lige kun la nunjara 100-jariĝo de la revuo, publikigante la dumkongresan prelegon de Philippe Cousson pri la demando “Kial oni eldonas revuon, kaj pli specife kristanan revuon, esperantan kristanan revuon”. Alia historia referenco estas la represo de teksto de la iama KELI-prezidanto Adolf Burkhardt, kion oni komencis jam lastnumere. Tre interesa estas la kontribuo de Vinko Ošlak pri la patro de la slovena unua libro kaj literaturo, de la slovena normlingvo kaj tiel ankaŭ de la slovena nacio kaj ĝia nuntempa ŝtata suverenco – Primuso Trubero lige kun la pasinta en la 2008-a 500-a datreveno de lia naskiĝo. Ankaŭ la lasta numero de “Dia Regno” donas la atenton al esperantistaj renkontiĝoj. Temas pri Bibilaj Tagoj en la norda Germanujo kaj raporto pri la prepara vizito al la Ekumena Kongreso  en la pola Vroclavo.

     Enpensigajn tekstojn enhavas la 2-a nunjare numero de “Kosmos”, la periodaĵo dediĉita al la kosmologio de Martinus. Kiel ni legas lastpaĝe temas pri “spirita scienco, kiu priskibas la eternajn principajn leĝojn kaj bazajn energiojn, kiuj fundamentas la spiritan kaj fizikan mondojn. […] Studado de la kosmologio donas al vi helan kaj optimisman vivkomprenon”. Kiel ni ekscias Martinus-Centro en la dana Klint liveras siajn instruojn ankaŭ en Esperanto. Kun la lasta numero de la revuo antingis nin informilo pri la esperantlingva kurso rilata al la kosmologio de Martinus en aŭgusto venontjare. La priparolata numero enhavas la tekston de Martinus mem pri “La galaksioj de la universo”, sed eblus diri, ke en la tuta numero ĉefrolas la forpasinta nunjare Claude Piron. Komence Hokan Lundberg recenzas la lastan libron, kiu aperis esperantlingve ankoraŭ dum la vivo de la konata esperantisto “Dio, psiĉjo kaj mi”. Ĝi konsistas el dialogoj inter psikologo kaj ekspaciento pri spertoj lime de mistikaj travivaĵoj de ĉi lasta. Kiel antaŭsupozas la recenzanto la libro spegulas almenaŭ parte la proprajn travivaĵojn de Piron. “Tiun supozon mi bazas je tio, ke pluraj aferoj en la libro retroviĝas en intervjuartikolo “Interesaj respondoj”.  Hokan Lundberg samnumere dividas sian fasciniĝon pri ankoraŭ alia libro de la sama aŭtoro, kiu sub la pseŭdonomo Johano Volano aperigis “Tien”. Sed la plej ampleksa, kelkpaĝa estas la teksto de “Interesaj respondoj”, troviĝanta cetere ankaŭ en la TTT-ejo de Claude Piron, kiu estas frukto de la retpoŝta interŝanĝo de demandoj kaj respondoj inter Hokan Lundberg kun la forpasinta verkisto. Iom bedaŭrinde ni ne trovas la informon, kiam ĝi estis farita krom la sciigo, ke tio okazis  sekve de la menciista pli frue fasciniĝo de Hokan Lundberg pri “Tien”. La ĉefa parto de tiu intervjuo rilatas al demandoj ligitaj kun kredo, Dio, eksternormalaj travivaĵoj, karmo kaj reenkarniĝo. Ne mankas tiuj rilataj al Zamenhof kaj la hodiaŭa E-movado, rolo por Esperanto, iuj farendaĵoj, sed ĉio estas saturita per forte sentiĝanta spirita faktoro. Eble aparte citinda ĝenerale estas la respondo de Claude Piron pri “la fina venko” en kiu ni legas i.a.: “Al mi ne tre plaĉas la vorto “venko”, kiu elvokas, ke iuj gajnas kaj aliaj perdas, kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj. Mi kredas, ke ĉiuj gajnos per akcepto de Esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke iam Esperanto efektive estos ĝenerala komunikilo inter malsamlingvanoj. Oni povas antaŭvidi tion, kiel oni povis antaŭvidi la finan alprenon de arabaj/hindaj ciferoj kaj praktikan forlason de la romiaj, kiel oni povis antaŭvidi la forlason de malnovaj mezurunuj favore al la pli oportuna decimala kaj metria sistemo. Sed eble mi eraras”.

     Sed ĵus citinte tiujn vortojn mi vere ekhavas dubon pri aŭtenteco de tiuj vortumoj. Piron estis tre logike pensanta persono. Apenaŭ mi volas do kredi liaj la vortojn “oni povas antaŭvidi tion, kiel oni povis antaŭvidi la finan alpenon de arabaj /hindaj ciferoj”…. Ĝuste tio estas tute nelogika kaj malvera. Neniu tion povis antaŭvidi, same kiel neniu antaŭvidis alprenon de decimala kaj metria sistemoj. Ili forpuŝis la malnovajn, bone. Sed neniu tion antaŭvidis.

     Ankoraŭ unu tradukita teksto povas esti por kelkiuj leginda en la lasta “Kosmos”, nome tiu pri “Fabeloj kaj kosmologio”,  en kiu la aŭtoro Harry Rasmussen skribas pri la temo alude al la fabeloj de Christian Andersen.

     Ni konfirmu  ĉi-semajne nepre  la oktobran numeron de la kultura revuo en Esperanto, kiu estas “Literatura Foiro”.  Ĝia kovrilo prezentas la faman bulgaran E-teatron dum la ena teatro-tema kontribuo omaĝas al la reĝisorino de la teatro Gertruda Lukanova, lige kun ŝia 80-jariĝo. Al jubileo, verdire jubileoj: de Latino Sine Flexione kaj ĝia inventinto Giuseppe Peano marĝene de la jubilea simpozio aŭtuna en la torina universitato la atenton donas Giorgio Silfer. E-rilatajn referencojn en la esearo de hungara verkisto Laszlo Nemeth “La eksperimentanta homo” spronas Marton Fajes  starigi la demandon ĉu la mencitaj tie tradukoj servas kiel laŭdaj ekzemploj aŭ tute kontraŭe”. La lingvo pli akademiece speguliĝas en du laŭvicaj kontribuoj en la atinginta nin laste “Literatura Foiro”. Lingva Komitato (en kies konsisto ne mankas akademianoj) deklaras sin por la landnoma formo Burundio kaj ne Burundo, kion por la decido de la koncernatoj lasis UEA dum la roterdama UK akceptante tiam kiel sian laŭvican Landan Asocion: Asocion Nacian por Esperanto en Burundo. Ĉu la Fundamento estas observata? Tio ne estas retorika demando, nome la eksa prezidanto de la Akademio, Geraldo Mattos sian prelegon en la brazila Loreno titolis, ĝuste ”La ignorata Fundamento ”. Tamen la konkludo trankviligas : ”Faktoro de stabiligo de la lingvo ĝi estis tiam kaj plu estas nun”.

     Ĉu estas necesa antologio de esperantistaj verkistinoj? Laŭ la redaktoro Ljubomir Trifonĉovski la tempo jam venis, kion kvazaŭ konkludis la literaturista somera rendevuo en Kraotio. Virinoj, kvankam ne esperantistinoj riĉigas krome la oktobran numeron de ”Literatura Foiro”. Jen ekskluziva traduko el la bangladeŝa aŭtorino Akimun Rahman, jen la eseo de Manuel de Seabra pri ”La virino en la homeraj poemoj”. Fine du tekstoj movade rilataj. Anatalo Gonĉarov analizas la specifecojn de la sovetunia modelo de la E-movado, en kiu identeco de E-parolanto fone de malidenteco de  grupoj de studantoj de naciaj lingvoj estis liaopinie trajto distinga. Abdurahman Junusov parolas pri strategio kaj rimedoj de kunlaboro kun amaskomunikiloj. Ĉi lasta kontribuo kiel unu el kelkdek prelegoj aŭdiĝis dum la maja Ĵurnalista Konferenco en Vilnjus.

     Jam delonge mi ne konfirmis la ricevon de la elektronikaj versioj de kelkaj periodaĵoj. Do elkoran dankon pro la decembre venintaj kelkaj numeroj de ”Dana Fervojisto”, pro la decembra ”Bulteno de la albana esperanto-instituto”, pro la decembra numero de "Novaĵoj Tamtamas"! el la japana Jokohamo, pro la ”Nordhungaria Informo”, ”Verda Informilo” el la germana Neubrandenburg,   ”Komunikoj” de la eldonejo Lorenz, ”Informletero” de Vinilkosmo, la decembra numero de ”Itala Fervojisto”, kaj la aktuala numero de ”Argentina E-Vento”, pro la lasta ”Informilo pri Ĝemelaj Urboj”, persona gazeto el  Ĉinujo ”Varma Espero”. Apartan dankon pro ege interesa nova elektronika periodaĵo el Brazilo de ĝia ILEI sekcio, kun la titolo ”Brazilei”. Mi vere bedaŭras, ke tiujn periodaĵojn mi povas en nia trarigardo sole danke konfirmi.