• Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro
  • 06.01.2009
La lasta numero de “Internacia Pedagogia Revuo” lasas ŝajne neniun dubon, kiu evento apartenos al unu el la plej gravaj en la novjara aktivado de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj. Temas pri la  42-a ILEI-konferenco en Krakovo. Ne mirige do, ke la foto  de la krakova foirplaco ornamas la kovrilon de la 4-a pasintjara numero de la periodaĵo kaj kelkaj paĝoj ene de la numero estas dediĉitaj al la evento, kiu disvolviĝos pri la temo “La pedagogio de E-o antaŭ la defioj de interkultura komunikado”. Kiel ni legas tiu temo “celas enfokusigi du komplementajn taskojn: edukadon al E-o kaj edukadon per E-o. Tio signifas pluvivigon de la E-komunumo per formado de novaj esperantistoj kaj edukadon al la kulturo de paco kaj senperforta solvado de konfliktoj. Tio signifas flegadon de la sentempaj Zamenhofaj idealoj kaj kreadon de fundamentaj ŝtonoj por la paca ponto inter la popoloj”. Tiu vortumo  rekte referencas al la nunjara kongrestemo de UEA: “Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ” kaj konformas al la deziro vortumita dum la krakova kunsido de ILEI-estraro pasint-aŭtune konsideri en la temo de la konferenco la  kongresan temon de la tegmenta organizo.
La priparolatan numeron de IPR malfermas la enkonduka artikolo de ILEI-prezidanto Radojica Petrović, kiu sojle de la elektojaro deklaras, ke ILEI, la plej aktiva faka asocio de UEA  ĝuas ekonomian bonfarton kaj organizan stabilecon.
Inter multaj pozitivaj pritaksoj de ILEI-prezidanto troviĝas ankaŭ tiu, ke kunlabore kun la poznana  Mickiewicz-Universitato ILEI denove eldonas diplomojn pri instrukapablo. Kvankam tia kurso ne okazas en la instrujaro 2008/2009 li deklaras neceson de antaŭpreparoj, por ke ĝi okazu en la sekva 2009/2010-jara instruperiodo.
La seniluziiĝo pri neokazigo de metodika kurso en la 2008/2009-a eĥas ankaŭ en aparta intervjuo kun Ilona Kouthny, kiel la lastjara kunpremiito per la premio Grabowski. Ĉi-okaze Ilona Kouthny ne limiĝas sole al la aktualaĵoj – do la interlingvistika kursaro en Poznano, porokaza seminario, sed ankaŭ retrorigarde parolas pri sia laboro kun Istvan Szerdahelyi kaj sekva 10-jara laboro en la budapeŝta ELTE. Kompreneble - kiel menciite - la plej grava zorgo nun estas la sekvajara instruista kurso.
Tiun instruistan trejnadon same,  kiel 3-jaran postdiploman studadon ĉe Mickiewicz-Universitato mencias ankaŭ ILEI-estrarano por instrukapabligo kaj edukcentroj, Zsofia Korody aldone menciante flugilo-seminariojn organizatajn kun TEJO kaj studsesiojn laŭ Herzberg-modelo. Ĉiuj tri, krom flugilaj seminarioj certigas ekzameniĝon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro. La lasta “IPR” krome alportas retrorigardajn raportojn pri la antaŭ UK-a konferenco en Amsterdamo, postkonferencaj E-kursoj en Afriko, ĝi aperigas aktualajn informojn pri “Juna Amiko”, plenmanon de informoj pri E-kursoj kaj  klerigado en unuopaj landoj. Apartan atenton koncerne spertointerŝanĝon inter diverslandaj instruantoj meritas la kontribuo de Raita Pyhälä, emerita lingvoinstruisto el Finnlando pri finnaj lernejoj kaj realigata en ili programo por internacia takso de lernantoj.
Ilona Kouthny estas la ĉefintervjato en “IPR”, ŝia foto aparas fronte de la januara numero de “La Ondo de Esperanto”, kiel la >Esperantistino de la Jaro<, kiu estis elektita en la sisteme komplika voĉdonado tamen per signifa 8-voĉa, plimulto inter ĉiuj kandidatigitaj esperantistoj. Kompreneble oni tiel agnoskis ŝian aktivadon por la Interlingvistikaj Kursoj ĉe la poznana Mickiewicz-Universitato.
La ĉeftemo de la januara “La Ondo” estas “Niaj atingoj kaj fiaskoj”, enketo direktita al diversaj  - prefere konataj membroj de la vaste konceptata E-komunumo. Estas malfacile tiri iun komunan konkludon el ili, ĉar la pritaksoj prefere estas faritaj laŭ la perspektivo de la propra agadprofilo, kvankam multaj akcentas la apartan signifon de TEĴA-Kongreso en Vilnjus. Tamen tutcerte distingiĝas la reliefigoj de la nuna kaj eksa UEA-prezidantoj, kiuj kapablis rimarki la apartan emfazon de tute eksteresperantistaj eventoj,  kiel la unuanima gratula,  subtena rezolucio por UEA de la pola parlamento, kunveno pri lingvaj rajtoj en UNO-sidejo en Ĝenevo lige kun la 100-jariĝo de UEA kaj la inaŭguro de la Zamenhof-Jaro la 15-an de decembro en la pariza Unesko-sidejo.  Kvankam kiel tuta E-komunumo mi kaj ni estis afliktitaj de la pasintjaraj forpasoj de kelkaj elstaraj membroj de nia komunumo malfacile mi nomus tion kiel negativajn eventojn. Jes, temis pri frapaj kaj sortobataj okazaĵoj, neniel tamen  ligiĝantaj kun nia bona aŭ malbona laboro.
Kiel kutime “La Ondo de Esperanto” liveras buntan alrigardon al la diverslandaj eventoj kaj manifestiĝoj ligitaj kun la IL. Korespondaĵo el Bruselo koncentriĝas pri la admono de la Konsilio de Eŭopo al Hispanio alvokanta ĝin plibonigi la uzadon de la regionaj kaj minoritataj lingvoj ĉe justicaj kaj ŝtatadministraj instancoj.  Profesoro Haazen el la Petersburga Univesitato alvokas al subteno de la Esperantlingva Radiofonio – kiel  rimedo por pli bone ellerni la lingvon, emfazo por oficialigo de E-o por radiofoniaj celoj, atesto, ke nia  lingvo vivas. En la januara numero de “La Ondo” Ionet Onet, la respondeculo de la Libroservo de UEA prezentas siajn opiniojn pri la jam diskutita en la revuo demando “Ĉu legokrizo en Esperantujo”. Li i.a. konkludas, ke “interalie por plibonigi la situacion de nia libromerkato necesas havi pli da finance bonfartaj anoj, pli da (persona) mono buĝetita por E-libroj, pli da altkvalitaj, diverstemaj libroj en E-o, kiuj kostu malpli”. Espereble tiuj atentigoj trafos eldonantojn.
Aparte bonvenigindaj estas en la Zamenhof-jaro planitaj tekstoj pri kaj de Zamenhof. Oni en la januara “La Ondo” komencas per letero de Zamenhof – ĝis nun konata nur laŭ citaĵo de Privat. Por mi -  kiun enpensigas tute variaj identigaj argumentoj de Zamenhof en diversaj dokumentoj -   gravas en ĉi tiu invita letero por partopreni fondon de Hebrea Ligo, en kiu Zamenhof cetere deklaras sin “homarano” -  la frazo: “Popoloj kaj religioj penis uzi Esperanton por siaj celoj; sole nur hebreoj, kiuj plej multe bezonas neŭtralan lingvoj kaj pri kiuj mi plej multe pensis ĉe la kreado de Esperanto – tenis sin flanke…..” – fino de la citaĵo.
La januara “La ondo’  literaturpaĝe prezentas tradukspecimeojn el la kreado de Petro Vjazemskij, kaj el la verko de Grass “Mia jarcento”. La redaktoro, Aleksander Korĵenkov en la rubriko “Nia trezoro” alrigardas la unuan gazeton  “La Esperantisto”.  Interesajn recenzojn pri “La roma triptiko”, “Utila estas la aliĝo’, “Lidia” akompanas muzika “miaspacejo” laŭ Flo Martorell.
Jam longan tempon eskapis el niaj trarigardoj unu el la plej regulaj E-periodaĵoj en nia komunumo, la organo de JEI “La Revuo Orienta”. La decembra numero kovrilpaĝe prezentas la pentraĵon de KOMAMURA Kiuja pri “Lupola kampo sur neĝo”,   kiu tute  koincidas kun apero de la neĝabunda kaj frostoriĉa periodo nur nun veninta al Pollando. La klerigaj paĝoj de la revuo gastigas  Razen-on  MANANDHAR el Nepalo,  kiu memorigas la historion de Internaciaj Himalajaj Renkontiĝoj kaj invitas por tiu, kiu disvolviĝos nunjare inter la 26-a de februaro kaj la 10-a de marto en Anapurna. La monata podieto proksimigas problemon de lignoproduktado kaj lignoimportado kombine al la klopodoj en pli signifa grado utiligi propran, japanan lignon, kio evitigas transporton kun la uzo de petrolo kaj emisiado de biooksido.
La temaj pagoj tre riĉe kaj bunte spegulas internacilingve la trapason kaj laborojn de la 95-a Japana E-Kongreso, kiu en oktobro disvolviĝis sub la tegmenta titolo “Regiono kaj la mondo – diverseco, renkonto, disvolviĝo”.
Tre kortuŝaj paĝoj en la lasta “La Revuo Orienta” estas dediĉitaj al la omaĝa adiaŭo de LEE Chong Yeong. Ili  ne sole spegulas oficialajn komunikojn, sed ankaŭ personajn rememorojn  de  YAMASAKI Seikô   kaj Tacuo HUĜIMOTO, ne laste alportante la propran kontribuon de prof. LEE pri sia esperantistiĝo, en kiu iu aparta epizodo estis soldatiĝo dum la korea milito en la 50-aj jaroj, kiam de siaj kolegoj li ricevis la kromnomon “Leŭtenanto Esperanto”.
Profesoro LEE estis konata al la vasta esperantistaro, ankaŭ kiel la prezidanto de UEA. Aŭstra esperantisto Martin Stuppnig estas konata  ĉefe kiel la aganto Internacia Fervojista E-Federacio, la regiona aganto en la iama limregiono inter Aŭstrio, Italio kaj Slovenio en Arnoldstein, UEA-membro. Dank’ al la 3-a pasintjara numero de “Aŭstria Fervojisto” kaj la biografia artikolo de Martin Stuppnig mem  ni konatiĝas kun la eksterorindara vivovojo de tiu unu el la plej bravaj, modestaj sed diverskampe viglaj E-aktivuloj, en kies biografio ne mankis ankaŭ militperioda epizodo. Martin Stuppnig  dum la pasintjara IFEF-kongreso en Poznano ricevis sian laŭvican – distinga Honora Membreco. Plej plaĉas legi en la biografia retrorigardo de Martin Stuppnig la frazcertigon “Do, kalkulu iom ankaŭ estonte kun mi”. Martin Stuppnig - jen vigla, jen malvigla radioamiko,  pro kaŭzoj ne plene pravigitaj,  ni, la E-Redakcio de Pola Radio daŭre kalkuas je vi.
Radioamikoj!? El la lasta “La Ondo” ni menciis la alvokon de Jo Haazen pli konsideri la gravecon de E-elsendoj. Nu, iom modests “Aŭstria Fervojisto” tion neniel subtakas, denove la tutan paĝon dediĉante al la informoj pri E-o en Radio kaj Televido konsiderante la tn. vintran tempon.  
Vintro plenplenas, do ne laste ni informu, ke la bulteno sciigas pri la nunjara VIFES, alivorte Vintra Internacia Ferovijsta E-Semajno okazonta  dum la lasta februara semajno en la rumana Braŝovo. Espereble  neĝabunda.
Kompreneble mi devas forigi eraron de la pasinta semajno kaj informi, ke mi intencis konfirmi la elektronikan version ne de “Itala Esperantisto”, sed de la lasta atinginta nin numero de “Itala Fervojisto”. Aldoniĝas la tasko danke konfirmi la ricevon de la elektronika  “Verda Informilo” el Neubrandenburg kun kontaktoadresoj al niaj ĉiutagaj E-elsendoj el Varsovio. Koran dankon, geamikoj!