• Pollando invitas: Lubaczów
  • 10.01.2009
Nia mencio pri la randregiona urbo Lubaczów en la sudorienta Pollando kaj daŭranta tie ekspozicio de la  krakovaj Kristnaskaj Kripetoj spronis nin ekscii iom pli pri ĉi tiu loko. Kaj valoris, ĉar temas pri pli ol 8-jarcenta loka centro de la administra povo. Ĉiu mapo nuntempa, 19-jarcenta aŭ pli frua notas la urbon Lubaczów kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn. La komenco de la firmloka setliĝado datiĝas tie je la 7-a/10-a jarcentoj, sed oni konstatis ankaŭ spurojn de la romia setliĝado. Iuj historiistoj asertas, ke Lubaczów estas menciita jam en la verko de la 12-jarcenta araba geografo Al-Idrisi, kiel loko tra kiu kondukis kromitinero el Lvovo al Sandomierz, Lublin kaj Toruń, utiligata por transporti felojn, peltojn, haringojn, pipron, spicojn kaj vakson.
La unua mencio pri Lubaczów devenas el la 1214-a jaro. Tiam sekve de la tn. Spisz-Traktato inter la krakova princo Leszek la Blanka, kaj la hungara reĝo Andreo la burgon ricevis vojevodo Pakosław Lasocic. La urbajn rajtojn Lubaczów akiris en la 1377-a jaro, sed  jam ekde mezo de la 14-a jarcento ĝi estis urbo apartenanta al la reĝo Kazimiro la Granda. Tiam Lubaczów ektroviĝis ĉe la itinero de la reĝaj fortresoj kune kun Lvovo, Przemyśl, Sanok, Krosno, Trembowla, Halicz kaj Tustań. En la 1360 estis elkonstrita laŭ la reĝa ordono ligna kastelo. Tiu decido konfirmis la signifon de Lubaczów por la ŝtataj interesoj de la Pola Reĝolando. La urbo estis ĉirkaŭita per la tera remparo kun ligna palisaro kaj lignaj bastionoj kaj en  la urbon eblis enveturi laŭ  tri pordegoj. Ĝis la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando la kastelo funkciis kiel la rezidejo de la adminsitrantoj de la reĝaj havaĵoj, la starosta sidejo. En la 1523 jaro reĝo Sigismundo la Maljuna konfirmis la urborajtojn de Lubaczów atribuante  al ĝi kromajn favorojn, kiel i.a. la rajton al ĉiusemajnaj bazaroj kaj tri dumjaraj festbazaroj,  por kiuj rapidis komercistoj el plej foraj lokoj.
Komence de la 17-a jarcento Lubaczów havis pli ol mil loĝantojn. 67 procentoj okupiĝis pri la terkultivado, 17 procentoj pri metiartoj kaj pri komerco 9 procentoj. La ceteraj estis nobeloj, pastroj kaj reprezentantoj de aliaj socitavoloj. La dokumentaj informoj pri la metiista aktivado mencias la agantajn tie forĝistojn, seruristojn, oraĵumistojn, barelfaristojn, teksistojn, tajlorojn, ĉarfarantojn, ŝuistojn, peltofaristojn, ne parolante pri aliaj kiel bakistoj, buĉistoj, vodkoproduktantoj, bierfarantoj,  muelistoj. En la 18-a jarcento Lubarczów estis forta ekonomia centro kun du malgrandaj fandejoj de fero kaj vitro. En la urbo devis funkcii paroĥa lernejo, ĉar ties diplomitoj daŭrigis la lernadon en la krakova universitato, en la gdanska gimnazio kaj en Akademio de Zamość. Iliaj nomoj kun la indiko de ilia devenloko troviĝas en la registroj de tiuj ĉi klerigejoj.
Grava trafika situo de Lubaczów kaŭzis, ke ĝi plurfoje  atestis eventojn de granda historio. Inter ili menciinda estas la bravago de hetmano Jan Sobieski – pli posta pola reĝo, kiu  en la 1672-a jaro apud Lubaczów disbatis alianciĝintajn kun rusoj tatarojn.
Sekve de la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro la urbo kaj la tuta Lubaczów-regiono ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. Tri jarojn pli poste sekve de distriktoreformo estis likvidita la distrikto de Lubaczów, kio por longe bremis la evoluon de la urbo kaj la regiono. Denovan disfloron oni notis en la mezo de la 19-a jarcento, kiam estis establita tie poŝtoficejo kaj hospitalo, kaj la rangon de la urbo altigis aldone la fervoja konekto kondukanta al Jaroslaw kaj Rawa Ruska. Malgraŭ signifa progreso ankoraŭ en la 1900-a jaro la plimulto de la urbokonstruaĵoj estis lignaj, nur kelkaj masonitaj domoj ĉirkaŭis la urboplacon de Lubaczów.
Post la 1-a mondmilito Lubaczów revenis al Pollando.  La poioma postmilita kaj postdispartiga rekonstruo estis ĉesigita pro la eksplodo de la 2-a mondmilito.  Ankoraŭ antaŭ ol la germanaj trupoj eniris la urbon – la 12-an de septembro 1939 la malamiko okazigis kvin flugatakojn. Du semajnojn pli poste germanoj forlasis Lubaczów lasante lokon al la soveta okupacianto. Laŭ speciala dekreto la loĝantoj de la urbo estis difinitaj la civitanoj de Sovetunio kaj spertis okupacian teroron. Arestojn kaj deportadon al Siberio suferis la loka pola intelegentularo dum junaj homoj estis rekrutigitaj kaj direktataj al malliberejoj. Multaj estis murditaj de NKWD. Somere de la 1944-a jaro venis tien la ruĝarmeaj trupoj. Ne eblas prisilenti, ke fine de la germana okupacio aktiviĝis trupoj de la ukrainaj naciistoj, kaj poloj devis serĉi savon ĉe la transa bordo de San-ricero. Nur post la militfino eblis direkti tien taĉmentojn de la polaj armeaj fortoj, kiuj  kune kun la loka milico povis entrepreni batalon kontraŭ naciistaj UPA-bandoj.
Hodiaŭ Lubaczów denove estas centro de la soci-ekonomia kaj kultura  vivo de la regiono. Ĝi estas memstara urba komunumo kaj samtempe la sidejo de aŭtoritatoj de granda kampara komunumo,  en kies konsiston eniras 21 loĝlokoj. Lubaczów estas ankaŭ la sidejo de distrikto kaj de diocezo. Post la 1990-a jaro disvolviĝis tie la privata entrprenemo, kreiĝis multaj  privataj firmaoj kaj establoj.
En Lubaczów ne multas vidindaĵoj.  Ne konserviĝis la reĝa kastelo, en la 17-a jarcento plurfoje detruata kaj bruligata de tataroj, kaj fine malkonstruita de aŭstroj. Hodiaŭ la unusola konserviĝinta konstruaĵo el la kastela komplekso estas masonita, unuetaĝa grenstaplejo,  en kiu nun funkcias interesa regiona muzeo. De du jaroj ĉe la kastela altaĵo daŭras interesaj arkeologiaj esploroj, pri kies rezultoj ankoraŭ ne eblas multon diri.  
La loka novgotika preĝejo de sankta Stanislao devenas nur el la 19-a jarcento. Sed kiel interesaĵon ni notu, ke ĝia interno kaŝas la miraklofaran bildon de Gracoplena Dipatrino el la 17-a jarcento, bildon kiu havas firmajn ligojn kun la pola historio.    Nome la 1-an de aprilo de la 1656 jaro reĝo Johano Kazimiro post la venko apud Beresteczko – en la batalo kontraŭ tataraj-kozakaj trupoj persone enportis ĝin en la lvovan katedralon, kaj metinte ĝin en la ĉefaltaro ĉe ĝi li  prezentis fidelecoĵuron kaj deklaris  la Dipatrinon Maryja - la Reĝino de Pollando. Post la 2-a mondmilito la bildo unue ektroviĝis en Krakovo, kaj ekde la 1974-a jaro ĝi troviĝas en  Lubaczów.
Forlasante Lubaczów ni nepre atentigu pri vizitindeco de la tuta apudkarpatia regiono, en kiu dum  jarcentoj kunfandiĝadis multaj diversaj kulturoj.