PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Veterinformo
14.11.2006
Marde en Pollando estas nube kun heliĝoj. Periode pluvas, antaŭ ĉio paseme...
Rezultoj de komunumaj balotoj
13.11.2006
Dimanĉe okazis en Pollando komunumaj balotoj. Ĝiaj oficialaj rezultoj estos konataj verŝajne lunde en la malfruaj posttagmezaj horoj. Laŭ partaj rezultoj prezentitaj de la Ŝtata Balot-komisiono lunde je 10.30 en balotoj al vojevodiaj sejmetoj venkis Civitana Platformo, kiun sekvas Juro kaj Justeco kaj centromaldekstrula koalicio. ...
Unia batalgrupo
13.11.2006
Pollando subskribas lunde kun Germanio, Slovakio, Litovio kaj Latvio interkopreniĝon pri establo de la unia batal-grupo, kiu atingos la aktiveco-pretecon meze de la 2010-a jaro...
Naskiĝdatreveno de Stanisław Barańczak
13.11.2006
Lunde pasas la 60-a naskiĝdatreveno de Stanisław Barańczak - elstara tradukisto de la angla literaturo, poeto, eseisto kaj profesoro de la usona Harvard-Universitato....
Festivalo de Rusa Kanzono
13.11.2006
26 polaj artistoj: solistoj kaj trupoj kvalifikiĝis al la 1-a finalo de la Rusa Kanzono, kiu okazos inter la plej proksima ĵaŭdo kaj sabato en Varsovio...
Jubileo de ukraina trupo
13.11.2006
20 jarojn de sia ekzisto solenas lunde la plej populara ukraina trupo Vopli Vidopliasova. La epokfara por la trupo evidentiĝis ĝia koncerto en Pollando en la 1989-a jaro, kiu spronis ĝian internacian karieron....
Veterinformo
13.11.2006
Lunde en Pollando regas nubiĝo granda kun lokaj heliĝoj. En la orienta parto de la lando povas pluvi, en la suda neĝi.
Pola Nacia Festo
11.11.2006
La ĉefaj solenaĵoj lige kun la pola nacia festo memoriganta la reakiron de sendependeco okazis en Varsovio sur Piłsudski-placo ĉe Tombo de Nekonata Soldato...
Gravas instrui historion al junuloj
11.11.2006
En la ĉefurba baziliko de la Sankta Kruco estis sabate matene celebrita la sankta meso favore al la Patrujo. En ĝia daŭro la batalkampa episkopo de la pola militistaro Tadeusz Płoski alvokis instrui patristismon al junaj poloj...
Pola Nacia Festo solenata eksterlande
11.11.2006
La pola Nacia Festo estas solenata ankaŭ ekster la limoj de la lando. Ekzemple en Rumanio, kie loĝas kelkaj mil poloj – la posteŭloj de la iamaj elmigrintoj kaj laborantoj de la polaj firmaoj....
Pola soldato pereis en Irako
11.11.2006
En Irako proksime de la urbo Al Kut pereis vendrede nokte pola kaj slovaka soldatoj, du ceteraj soldatoj - pola kaj armena - estis vunditaj...
Nova distingo „Ordeno de la Militista Kruco”
10.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński prezentis novan distingon „Ordeno de la Militista Kruco”. Ĝi estos atribuata al polaj soldatoj partoprenantaj la pacmisiojn en la tuta mondo. La unuan fojon la Ordenoj estos enmanigitaj dum solenaĵoj de la Tago de la Sendependeco, la 11-an de novembro. Prezidento Kaczyński memorigis, ke polaj trupoj plenumas nun militistajn taskojn en Irako, Afganlando, Libano, Balkanio kaj en Kongo. Tamen fondante novan ordenon oni prenis en konsideron unuavice polajn soldatojn garnizonantajn en Irako, kie la polaj fortoj suferis plej grandajn perdojn.
Finiĝis la balotpreparoj
10.11.2006
La preparoj al la komunumaj balotoj estis finitaj. La prezidanto de la Ŝtata Balotkomisiono Ferdynand Rymarz informis, ke restis nur la lastaj laboroj ligitaj kun la voĉdonado. Vendrede noktomeze komenciĝas la balotsilento, kio signifas malpermeson de kia ajn agitado. La balotsilento koincidas kun la sabataj solenaĵoj de la Tago de la Sendependeco, Ferdynand Rymarz lige kun tio diris: „Mi alvokas, ke dum la centraj kaj regionaj solenaĵoj la elpaŝontaj personoj sindetenu de la agitado”.
Historia konferenco en Toruno
10.11.2006
Inter la 9-a kaj 10-a de novembro en la Universitato de Nikolao Kopernik en Toruno okazas historia konferenco titolita „Pollando sen la Marŝalo. Dilemoj de Piłsudski-tendaro post la 1935-a jaro”. Ĝi estis organizita interalie de la Instituto pri la Pola kaj Universala Historio. Unu el lekciantoj estis franca historiisto doktoro Frederic Dessberg el Parizo. Li dediĉis la atenton al la ”Polaj-francaj-sovetuniaj rilatoj post la morto de marŝalo Piłsudski ĝis la pakto Ribbentrop-Molotow”.
Tago de Pollando en la ukraina Radio
10.11.2006
Okaze de la Festo de la Sendependeco en la ukraina Radio Era okazas la Tago de Pollando. La solenadojn de la 11-a de novembro inaŭguris jam ĵaŭde koncerto en la kieva Nacia Filharmonio, dum kiu estis plenumitaj interalie verkoj de Karol Szymanowski kaj Wojciech Kilar. Vendrede al Radio Era estis invititaj polaj diplomatoj, kiuj respondas la demandojn koncerne diversajn vivsferojn en Pollando.
Tagoj de la Pola Kulturo en Varno
10.11.2006
En Varno, en Bulgario, daŭras la Tagoj de la Pola Kulturo, organizitaj okaze de la Festo de la Sendependeco. Oni omaĝas ankaŭ la pasantan 562-an datrevenon de la batalo apud Varno. La programo de la Tagoj daŭrontaj ĝis dimanĉo ĉirkaŭprenas kelkajn ekspoziciojn, poezian vesperon, teatro-spektaklon kaj filmpremieron „40 jarojn de Pollando en Varno”.
«
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij