• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 14.07.2009
La duobla julia/aŭgusta numero de la revuo “Esperanto” lasas neniun dubon, ke komenciĝis la periodo de moviĝemo, someraj rendevuoj, konferencoj kaj kongresoj. Jam semajnfine en Krakovo komenciĝos ILEI-konferenco, en Muszyna – LIBE-kongreso. Nur kelkaj pliaj tagoj kaj ĉ. 2 mil esperantistoj renkontiĝos en Bjalistoko la unuan fojon tie por la Universala Kongreso. Eĉ kvar paĝojn okupas en “Esperanto” kalendaro de E-eventoj, sed sendube - laŭ nia vidpunkto - la plej grava estas la Jubilea Kongreso. Gravas ne sole tio, ke ĝi okazos lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la Internacia Lingvo, ke en Bjalistoko, ke en Pollando. Gravas, kiel ĝi eĥos en la mondo, kiel ni utiligos ĝin por informi pri la jam 94-a rendevuo de la monda esperantistaro en la kondiĉoj de komforta lingva komunikado. Ĉu kaj kiel eĥos ekstere ĝiaj apartaj kongresaj aranĝoj, la rezolucio, ne laste Bjalistoko, ne laste Pollando. Tiel estas nunjare, kiam estis relanĉita la informkampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso. Venontjare ni koncentriĝos pri Havano kaj Kubo. Estas bone, ke enkonduke la julia/aŭgusta numero de la oficiala organo de UEA memorigas pri tio per koncerna artikolo de la respondeculoj pri la kampanjo.

     En la julia/aŭgusta numero ne mankas la lasta antaŭkongrese kontribuo lige kun Zamenhof-jaro 2009. Andy Künzli proponas al la legantoj de “Esperanto” la 2-an parton de sia resumo “Esperanto historie en Bjalistoko”, baze de la libro de Zofia Banet-Fornal “Historio de E-movado en Bjalistoko”, kiu aperis antaŭ 6 jaroj. Per la dua parto la leganto konatiĝas ankaŭ kun la enhavo de la parolado de Humphrey Tonkin, prezentita en la aprila kunsido de la Novjorka E-Societo. La aŭtoro en la dua parto trakuras la periodon de la reciprokaj rilatoj post la starigo de la konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA iom koncentriĝinte pri la 80-aj jaroj kaj prave atentiganta pri la nuna reprezentiĝo de la Asocio ĉe UN-o en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno kaj ĉe la pariza Unesko.

     La lasta rilato ĝuste kun Unesko en Parizo eĥas en la julia-aŭgusta numero per mallonga raporto pri la akcepto de tripersona delegacio de UEA en la pariza sidejo de tiu organizo. Dum la vizito, kiel ni legas oni ne nur referencis al la faritaĵoj de UEA lige kun la Inernacia Jaro de Lingvoj 2008, sed ankaŭ al la ideoj daŭrigi la jaron je la jardeko.

     La elektronika realo, en kiu ĉiutage mergiĝas esperantistoj, kie svarmas blogoj kaj oni guglas ĉiutage centojn da fojoj spronis Amri Wandel dividi siajn ideojn pri la kreado de novaj terminoj, kun kelka deziro ke ili – se eblas, kaj multkaze  jam ne eblas, pro la vasta uziteco – iel respektu la Fundamenton.

     Kiel kutime ankaŭ en la duobla “Esperanto” speguliĝas kelkaj el la E-eventoj jam pasintaj. Kovrilpaĝe kaj ene de la numero eblas lakone informiĝi pri la komuna kongreso de EEU kaj GEA en la E-urbo, Herzberg. Krom tio la hispana gastlekcianto en Ĉinujo Augusto Casquero raporte informas pri laŭvica sukcesa E-kurso finiĝinta tie en junio. Kvankam nian redakcion ne atingas “Bulgara Esperantisto” ni ĝojas legi pri impona festo en la bulgara Velingrad omaĝinta en majo la 90-jariĝon de tiu ĉi revuo. Gratulon al “Bulgara Esperantisto”.

     Pasintsemajne diverstage ni prezentis sonmaterialojn pri la 68-a Hispana E-Kongreso kaj la 14-a Andaluzia Kongreso en Malago. La lasta atinginta nin numero de “Monate ĉe Vi” de la Andaluzia E-Unuiĝo venis ja en la antaŭkongresa periodo. Evidente do pri tiuj kongresoj ĝi informas kiel pri eventoj okazontaj. Kiel pri evento okazonto ĝi informas ankaŭ pri la bjalistoka UK kaj same kiel “Esperanto” atentigas pri la gazetara informkampanjo.

     “Monate ĉe Vi”  rilatanta al la periodo aprilo-junio referencas ankoraŭ al la paskaj tradicioj en la publika enscenigado de la Pasiono en Riogordo en la provinco de Malago kaj eĉ proponas kuriozan por mi paskan recepton pri supo el terpomoj. “Monate ĉe vi” kiel kutime varias laŭenhave. La leganto trovas jen anekdotojn, popolrakontojn, jen  proverbojn, jen amuzoproponon, jen kalendaron de E-eventoj kun la jama alrigardo al venontjaraj IJK kaj UK en Kubo. Al la venontjaraj eventoj kontribuas aparte la priskribo de la dua urbo establita en Kubo San Salvadoro de Bayamo fare de la konkerinto de la hispana reĝo Diego Valázques. Sendube unu el la plej interesaj kontribuoj ĉi-numere estas la 1-a parto de la artikolo pri problemoj kaj teorioj de la pervorta esprimado, en kiu la aŭtoro Andrés Martí prezentas la rilatajn opiniojn de tiaj lingvistoj, kiel Greenberg, von Humboldt, De Saussure, Jakobson, Tubiana, Cassibrer, Hjelmslev.

     Inter la nunjaraj aranĝoj aparte logaj – pri kiuj skribas la gazeto - estas la tradicia 17-a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en oktobro en la regiono de Barcelono. Turisme renkontiĝi eblas ne nur en Hispanio. Dank’ al “Monate ĉe vi” ni ekscias pri la planata por decembro Turisma E-Semajno en… Kamerunio.

     La lasta menciinda informo rilatas al E-gazetaro. Kun plezuro ni ekscias, ke la nova redaktoro de “TEJO Tutmonde” fariĝis Nicola Ruggiero.

     Denove dank’ al nia radioamiko el Skövde, Lars Westman ni povis konatiĝi, ĉi-foje kun la junia numero de “La Espero” de la Sveda E-Federacio. Ĝia kovrilpaĝo mozaike prezentas fotojn pri la Sveda E-Kongreso kaj ankaŭ raprtas pri tiuj intensaj tagoj de la sveda E-komunumo ene de la numero. Ŝajne evidenta sensacio estis la prelego de Konstatin Andreev el Rusujo/Svedujo kiu nur post dumonata  lernado de la IL-o prezentis brilan prelegon, kiu rilatis al la lingvolernado (ne sole de esperanto) en la reto. La nunjara kongreso de la svedaj esperantistoj estis grava ankaŭ laŭ la organiza vidpunkto. Nome okazis la elektoj ne sole de SEF-estraro, sed ankaŭ de aliaj instancoj de la svedaj esperantistoj. Alrigardante la svedan E-komunumon el la paĝo dediĉita al la landa agado mi elplukis la informon pri la membrostatistiko. Titole de la informo ni legas pri 449 membroj, sed mi certe preferas tiun en la informteksto mem, indikanta 10 esperantistojn pli. La informoj el la mondo ĉefe venas pere de Libera Folio, krom tiu pri la novaj retaj servoj de UEA: la videoĵurnalo UEA-viva kaj reta kinejo.

     La paĝo de E-historio memorigas la silueton de unu el la famaj esperantistoj de antaŭ la 2-a mondmilito Ferenc Szilagyi, hungaro forte ligita kun Svedujo – verkisto, redaktoro, E-instruisto. Se Szilagyi estas klasikulo,  tuj apude eblas legi ĉarman noveleton de Kirasulo pri la kolektantoj de revendeblaj boteloj kaj ladskatoloj. Tiujn ni verŝajne konas el nia ĉikraŭaĵo, talento estas literature transponi la faktojn.

     La dua paĝo de la sveda periodaĵo enhavas kutiman rubrikon “Ni prezentas”. Ĉi foje temas pri Martin Kjellin, 30-jaraĝulo, kiu kun la lingvo konatiĝis jam en la gimazia tempo, sed nur post kelka paŭzo revenis al ĝia pli serioza studo. Nun li aktivas en la E-societo de Upsalo. Lia ekzemple rolu korleve: ĉiam estas junuloj, kiujn la lingvo kaj la komunumo logas kaj logos.