Preskaŭ
dum unu monato atendis flankenmetitaj E-periodaĵoj, aldoniĝis pliaj
– kelkfoje iom kurioze, amasiĝinte kiel kelkaj sinsekvaj numeroj.
Apenaŭ
finiĝis nia Jubilea Jaro, sed la temo diversmaniere eĥas en la E-periodaĵoj.
La unua paĝo de la 6-a pasintjara numero de “Norvega Esperantisto”
aparte atentigas pri la 15-a de decembro, kiel la 150-a jubileo de Ludwik
Zamenhof reliefigante, ke temas pri junulo kiu enmondigis Esperanton!
Tre
bele kaj simple tostas la prezidanto de NEL, Jardar E. Abrahamsen en
sia enkonduka felietono. Citante la konatajn vortojn de la kanzono de
Georgo Handzlik “Mi volas danki vin sinjoro Ludoviko” li traktas
ilin kiel elirpunkton por sia komento, en kiu ni i.a. legas: “La 15an
de decembro 1859, antaŭ 150 jaroj, naskiĝis Ludwik Lejzer Zamenhof.
La strofoj de Handzlik bone peras la rolon, kiun ludis tiu kuracisto
por multaj el ni: La persono Zamenhof mem fakte malmulte rolis. Li ne
verkis tiujn librojn, kaj li ne estas la amiko, kiu venas el Francio,
Japanio aŭ la iama Leningrad. Sed ni havas multajn bonajn (kaj kompreneble
kelkajn malbonajn) spertojn ĝuste <dank’ al Esperanto>, danke
al la lingvo”. – fino de la citaĵo.
La
omaĝado de Zamenhof-Jaro en “Norvega Esperantisto” konsistis
i.a. en prezentado de la klasika citaĵo en la unuopaj revueldonoj.
En la 6-a numero venas citaĵo el letero de Zamenhof al Javal el aprilo
1906: >Mi scias tre bone, ke ni havas ankoraŭ antaŭ ni tre longan
kaj malfacilan bataladon ĝis la ideo de lingvo internacia venkos; sed
mi estas tute konvinkita, ke la afero nun estas jam sole demando de
tempo, ke ĝi jam neniam mortos kaj pli aŭ malpli frue nepre
venkos” – fino de la citaĵo.
Ĝi
venkas pere de esperantistoj aktivantaj kaj alportantaj – ne ĉiam
brue – sian kontribuon al la pluportado de tiuj ideoj. Al ili sendube
apartenis Per Johan Krogstie, kiun “Norvega Esperantisto” en sia
6-a numero adiaŭas funebre, memorigante ke krom vigla aktivado ene
de la movado kaj komunumo: “Ĝis la fino li aktivis provizante la
gazetojn de Hedmarken per novaĵoj pri Esperanto kaj ofte rapide intervenante
pri aktualaj aferoj, kiuj rilatis al lingva diskriminacio aŭ aliaj
lingvaj demandoj”, ke Per Johan Krogstie “ankaŭ aplikis E-on en
sia laborejo: Kiel estro de la fervoja muzeo li prozorgis, ke ĉiuj
ŝildoj portu klarigan tekston en Esperanto, aldone al kelkaj naciaj
lingvoj”.
La
ideo de lingvo internacia venkas dank’ al tiaj homoj, kiel Elna Matland
– al kies silueto estas dediĉita multa loko en la 5-a numero de “Norvega
Esperantisto”, lige kun la fakto, ke reĝo Harald la 5-a de Norvegio
honoris ŝin per la Reĝa Arĝenta Medalo pro Merito. La vicgurberniestro
de Hordaland menciante ŝiajn meritojn por la norvega socia vivo –
reliefe menciis ankaŭ ŝian agadon en la E-movado.
“Priokupiĝo
por junuloj en financa krizo” estis la temo de komuna Seminario de
la ĉina, korea kaj japana junuloj planita por la lastaj tagoj de decembro
en Nankino, Ĉinio. Aliĝalvoko al ĝi inaŭguras la lastan numeron
de “Esperanto en Azio”, kiu riĉe pridokumentas la ĉiam pli viglan
kaj ĉiam pli vastan E-movadon en Azio alportante informojn el Indonezio,
Irano, Israelo, Japanio, Ĉinio, Koreio, Nov-Kaledonio, Vjetnamio, Pakistano,
Barato. Plej multan atenton prenas la laboroj el Mongolujo lige
kun la planita por la mezo de junio 6-a Azia Kongreso, okazonta sub
la devizo “Azia Harmoniiĝo per Esperanto”. La kongreso aŭguriĝas
kiel impona aranĝo kaj iom bedaŭrinde estas (pro tempo kaj distanco),
ke ĝi iom tro proksimas al la ekstereŭropa Universala Kongreso en
Kubo.
Azio,
prefere Japanio kaj la japana kulturo en Esperanto riĉe speguliĝas
en la 70-a numero de “Gazeto Esperanto”. Ĉio ĉi dank’ al la
pasintjara aprila prelegvizito de UEA-estrarano Hori Yasuo kaj lia amiko
Bin i.a. en la franca Le Mans. La raporton pri ilia vizito en ĉi tiu
urbo, sed ankaŭ en la apuda ĉe la tombo de Gaston Waringhien kompletigas
la kontribuoj de André Cherpillod pri la Japana Lingvo kaj pri ĝia
skribo. “Gazeto Esperanto” jam per la 4-a segmento proksimigas
la historion de la Esperanista Grupo de Sarthe, ĉi-foje aludante al
la eventoj en la 1908-a jaro. Inter multaj interesaj informoj tradicie
aperigataj spegule en la franca kaj Esperanto – kun aparta konsidero
de lingvaj kaj kulturaj demandoj - ni elplukis jen raporton pri
franca fervojista kongreso en Bretonio, jen omaĝon al la 100-jariĝinta
Bérangère Cheverry, longdaŭra aktivulino de la franca E-movado,
kiun mi mem tre bone memoras pro ŝiaj regulaj informuj rilataj al Grezijono,
sendataj siatempe al nia redakcio.
Iom
surprize per unu salto sur mia skribotablo aperis eĉ tri sinsekvaj
numeroj de “La Revuo Orienta”. Unue ni donu la atenton al la oktobra.
La sama aŭtoro, kiu en “Gazeto Esperanto” raportis pri la bretona
fervojista kongreso, en la klerigaj paĝoj de la japana revuo skribas
pri Bretonio kaj ĝiaj legendoj. Temas pri Jean-Pierre Ducloyer, kiu
allogas al ĉi tiu eksterordinara regiono de Francio, konata jam
al multaj esperantistoj ankaŭ pro la tradiciaj renkontoj en Plouzek.
Sed pasintjare multe pli amase la mondan esperantistaron logis Pollando
pro la 94-a Universala Kongreso. Ĝi riĉe speguliĝas en la oktobra
numero de “La Revuo Orienta” jen traktata kiel UK ligita al Zamenhof,
jen alrigardita tra la prismo de la komitataj kunsidoj, sekve kunsidoj
de KAEM. Bjalistoko – estis loko, kie krome oni diskuis pri la komuna
japana/korea kongreso en 2011-a jaro kaj al stato de tiuj preparoj donas
la atenton JEI-prezidanto. Mian apartan atenton kaptis la raportoj pri
la ĉeeokazaj vizitoj en Varsovio. Atentokaptaj estas la rememoroj de
kongresano, kiun ravis cikonioj kaj bizonoj, kaj de alia karavanano,
kies valizo ambaŭflanke pezis same. Komence pro liaj, revene pro la
reciprokitaj donacoj. Krom la bjalistoka kongreso aperas ampleksa raporto
pri ILEI-konferenco en Krakovo.
Al
la kongreso, sed tiu de TEJO estas dediĉita preskaŭ ekskluzive la
tuta lasta numero de “TEJO Tutmonde”, enhavante la Jaran Raporton
de TEJO 2009 kaj rezolucion de la lasta IJK.
Jam
fine de mia trarigarda foliumado mi danke konfirmas la ricevon de la
lasta numero de “Puraj Pulmoj”, kiu i.a. enhavas la raporton pri
la asocia kunsido dum la bjalistoka UK. Mi dankas pro la 3-a kaj 4-a
numeroj de “La Kontakto”, la organo de Nederlanda Societo de Blindaj
kaj Malfortevidantaj Esperantistoj”. Ĉiam interesaj. Ni danke konfirmas
la lastan pasintjaran numeron de la trimonata revuo el Belgio “Esperanto
en Marche” kun riĉaj informoj pri la kluba vivo. Kun plezuro mi legis
simile riĉan je raportoj, fotoj kaj informoj decembran informilon de
la Esperantista Bruselo Grupo. Eĉ du programoj de la januaraj merkredaj
kunvenoj rilatas al la nunjara UK-lando, Kubo