• Pollando invitas: Koniaków
  • 25.04.2008

Laŭvican fojon ni volas proponi al vi viziton en la sud-okcidenta Pollando, en Silezio – ĉi foje en la tn. Tri-vilaĝo, kiun formas la vilaĝoj Koniaków, Jaworzynka kaj Istebna situantaj sur la altaĵo 700 metrojn super la marniovelo. Aparte ravas ĉi tie vidindaĵoj – la panoramo de  Beskidy–montaro.  Se la vetero favoras oni povas admiri eĉ  malproksiman Tatry-montaron. De sur la pinto en Jaworzyska eblas samtempe admiri la  panoramon de tri landoj: Pollando, Ĉehio kaj Slovakio. Ĉi tie ankaŭ troviĝas la familia domo de Jerzy Kukuczka - unu el la plej famaj polaj himalaistoj, kiu tragike pereis konkerante iun el la pintoj en Himalajo. En lia domo estis organizita  Ĉambro de la Memoro, kiu  omaĝas lian figuron kaj prodikumentas liajn grimpistajn sukcesojn.
Sed, la Trivilaĝo vizitindas ne nur pro belaj panoramoj, sed  anka
ŭ pro piceoj kreskantaj ĉi tie – laŭ la loka loĝantaro la plej belaj en la mondo. Tiu ĉi opinio ne estas nur la amesprimo al la malgranda patrolando. La opinion de la loĝantoj konfirmas arbaristoj klarigante, ke la tieajn piceojn favoras loka klimato, aparte oftaj pluvoj. Arboj estas altaj, rektaj, ĉieloskrapaj. Ilian eksterordinarecon pruvis svedoj. Antaŭ la 2-a mondmilito ili serĉis la plej belan, la plej sanan kaj plej rapide kreskantan piceon. Post esploro de arboj el multaj lokoj de la mondo ili  unuanime verdiktis, ke tiuj „la plej” altkvalitaj  devenas el  la Trivilaĝo. La eksplodo de la mondmilito ĉesigis esplorojn. En la 1953-a jaro la lokon vizitis sciencisto Enar Anderson, kiu decidis retrovi la plej belan piceon de la mondo. Hodiaŭ, piceo portanta lian nomon altas 54 metrojn. La plej ravaj arboj havantaj pli ol 170 jarojn surkreskas la areon de 8 hektaroj. Oni ne rajtas forhaki ilin. Sed oni utiligas iliajn grajnojn, kiuj trafas al la Loka Picea Geno-banko kaj  poste al la tuta Eŭropo.
Tamen la vilaĝo Koniaków famas en Pollando kaj anka
ŭ eksterlande ne nur pro siaj piceoj, sed ankaŭ pro la mane elfarataj puntaĵoj, kiuj  estas kreataj en tre interesa maniero. Nome, ĉiuj unuopaj malgrandaj elementoj de la fina puntaĵo  - kiuj kutime  estas plantoformaj  - kreiĝas aparte. Nur poste virinoj kunigas ilin en grandan puntaĵon – ekzemple taboltukon. Tradicio de puntaĵoj havas en Koniaków longan, ĉar pli ol 200 jarcentan tradicion,  kio kompare kun 300 jarcenta historio de la vilaĝo mem vere estas admirinda. Ĉiu domo havas proprajn puntotrezorojn, sed ili ornamas ankaŭ la  lokan preĝejon de sankta Bartolomeo, kreitan en la 1901-a jaro. Eblas ilin admiri ne nur ĉi tie, ankaŭ en la Regiona Ĉambro kie eblas ilin ankaŭ aĉeti. Virinoj el Koniaków elfaras el puntaĵoj la plej diversajn objektojn  - de tablotukoj komencante,  tra subvestaĵoj eĉ ĝis nupto-roboj finante. La vilaĝo multe fieras pro taboltuko farita laŭ mendo de la brita reĝino Elizabeta la 2-a. Ĝi devis esti delikata kiel la aranea fadeno,  tial oni faris ĝin utiligante kirurgiajn fadenojn.
Koniaków fieras krome pri propraj legendoj. Forveturante el la vilaĝo videbliĝas altaĵo kun la surpinta kruco. Oni nomas ĝin  Koczy Zamek. Laŭ onidiroj en tiu ĉi loko staris kastelo de la hungara grafo Kosk. Onidire, li kontraŭ la volo de sia patro edziĝis al juna, bela montaranino el Koniaków. Servistoj de la patro forkondukis junan edzinon kaj kun granda fervoro ili ŝin mortigis. Senesperanta juna grafo revenĝe mortigis la patron kaj rezulte de ĉiuj  ĉi kruelaj eventoj li mem frezeniĝis. Oni diras, ke  li bruligis sian kastelon kaj mem perdiĝis ie en la montoj.