PROGRAMY
SERWISY TEMATYCZNE
TEATR
WIADOMOŚCI
POSŁUCHAJ
PODCASTING
NA ANTENIE
CZĘSTOTLIWOŚCI
SKLEP
Polskie Radio
Esperanto
Arkivo
Tagoj de la Pola Kulturo en Varno
10.11.2006
En Varno, en Bulgario, daŭras la Tagoj de la Pola Kulturo, organizitaj okaze de la Festo de la Sendependeco. Oni omaĝas ankaŭ la pasantan 562-an datrevenon de la batalo apud Varno. La programo de la Tagoj daŭrontaj ĝis dimanĉo ĉirkaŭprenas kelkajn ekspoziciojn, poezian vesperon, teatro-spektaklon kaj filmpremieron „40 jarojn de Pollando en Varno”.
Polino en la sveda parlamento
10.11.2006
La unuan fojon en la historio de la sveda parlamento troviĝas en ĝi polino. Eliza Roszkowska-Oberg, membro de la plej granda nun politika forto en ĉi tiu lando Modera Koalicia Partio MSP, difinata kiel konservativula reprezentos ĝin en la sveda Riksdag. Ŝi havas 28 jarojn kaj konservas du civitanecojn – la polan kaj la svedan.
Vestaĵkolekto por Barbie
10.11.2006
Modprojektantino Ewa Minge aŭtoras kolekton de 6 vestaĵoj por la plej populara pupo en la mondo – Barbie. Tiamaniere al kreaĵoj de Dior, Chanel, Versace kaj Armani aldoniĝos ankaŭ tiuj de polino Ewa Minge. La proponataj de ŝi koloroj por la fama pupo estas la nigra, krome vintro-koloroj. La kolekto konsistanta el tri sportaj kaj tri vesperaj vestaĵoj laŭ la mezuro „25” kreiĝis en la firmao de Ewa Minge en Pszczew apud Poznano.
Veterinformo
10.11.2006
Vendrede en Pollando estas nubece, en la okcidentaj partoj kun heliĝoj. La temperaturoj varias inter 1 kaj 6 gradoj. Ventoj estas sufiĉe fortaj, nordokcidentaj.
Sumigo de la vizito de Lech Kaczyński en Britujo
09.11.2006
Merkrede malfruvespere prezidento Lech Kaczyński finis oficialan viziton en Britujo. Dum du tagoj la pola ŝtatestro estadis en Londono kaj Edenburgo. Iu el ĉefaj priparolataj temoj koncernis polojn, kiuj decidis forveturi kaj labori en Britujo post la malfermo de ĝia merkato la 1-an de majo 2004.....
Prioritatoj de la germana prezidado en EU
09.11.2006
Eŭropa Unio devintus paroli unuvoĉe pri aferoj rilatantaj al la energetika politiko por tiamaniere kontraŭi la provojn utiligi energetikajn liverojn, kiel politikan instrumenton. Tiun ĉi opinion prezentis Angela Merkel elpaŝante en la Eŭropa Centro de Oppenheim en Berlino...
Aviadiloj F-16 en Pollando
09.11.2006
„Mi donas al vi la nomon „Akcipitro" diris la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska, kiu fariĝis la baptopatrino de unuaj polaj aviadiloj F-16. En Krzesiny apud Poznano (la okcidenta Pollando) okazis solenaĵo de la transdono de la aviadiloj....
Kunlaboro de pola registaro kun Microsoft
09.11.2006
La pola ministro por la internaj aferoj kaj administrado Ludwik Dorn renkontiĝis merkrede kun la administranta direktoro de Microsoft Corporation, Kevin Turner....
Danlando volas allogi polajn laborantojn
09.11.2006
Funkciigo de la interreta paĝaro pri la kondiĉoj de vivo kaj laboro en Danlando, kaj la partopreno de la danaj merkatistoj en la polaj labor-foriroj estas la ĉefaj aktivadoj, kiuj transprenas la dana registaro por kreskigi la interesiĝon de poloj pri ilia labormerkato....
Aldonaĵo pri Pollando en la ukraina gazeto
09.11.2006
En la ĵurnalo "Ukraina Moloda" oni aperigis la unuan aldonaĵon dediĉitan al Pollando. Ukrainaj legantoj povas dank' al ĝi ekscii pri problemoj kaj sukcesoj de Pollando. Ĝi estos aperigata ĉiusemajne ĝis la mezo de decembro...
LA plej granda en la mondo hundo-ekspozicio
09.11.2006
En Poznano komenciĝis rekorda Monda Hundo-Ekspozicio. Dum 4 ekspoziciaj tagoj estos prezentitaj 21 mil hundoj de 350 specioj. Tioman nombron de hundoj oni ankoraŭ neniam prezentis...
Veterinformo
09.11.2006
Ĵaŭde en Pollando estas nubece kun lokaj heliĝoj, ĉefe en la okcidenta parto de la lando. La maksimumaj temperaturoj tangas inter 6 kaj 10 gradoj. Ventoj estas moderaj kaj relative fortaj nord-okcidentaj kaj okcidentaj...
Pola prezidento en Britio
08.11.2006
Prezidento Lech Kaczyński estadas vizite en Britio. Marde li estis akceptita kune kun la edzino dum privata aŭdienco fare de la reĝino Elizabeta la Dua. Lech Kaczyński interparolis ankaŭ kun la brita ĉefministro Tony Blair. Merkrede matene prezidento Kaczyński interparolis kun reprezentantoj de la brita industrio kaj en Northolt li metis florkronon apud la monumento al la polaj aviadistoj pereintaj dum la dua mondmilito. Poste li forflugis al Edinburgo, kie li renkontiĝas interalie kun la skota ĉefministro kaj la prezidanto de la skota parlamento.
Interparoloj de ministro Fotyga kun la usona ambasadoro
08.11.2006
La ministro por la eksterlandaj aferoj Anna Fotyga interparolis en Varsovio kun la usona ambasadoro Victor Ash pri la situacio elvokita de la eldiro de vicambasadoro Kenneth Hillas pri la pola vicĉefministro Roman Giertych. El la notaĵo farita post la interparolo de Kenneth Hillas kun Leszek Jesień el la ĉefministra kancelario rezultis, ke la usona vicambasadoro sugestis demision de Roman Giertych. La aferprezentanto de la ministerio por la eksterlandaj aferoj Andrzej Sados informis, ke dum la renkonto estis interŝanĝitaj opinioj. Li aldonis, ke kongrue kun la pli fruaj antaŭanoncoj, ministro Fotyga respondos post la renkontiĝo al la letero de Roman Giertych.
Intervjuo por "Der Tagespiegel"
08.11.2006
La eksa pola prezidento Aleksander Kwaśniewski en intervjuo por la germana „Der Tagespiegel” diris, ke Pollando decidis partopreni la irakan militon, surbaze de – kiel evidentiĝis - malveraj informoj de la usona administracio. Li malkaŝis, ke la informojn pri la amaspereiga armilaro en Irako li ricevis persone de la tiama usona ŝtatsekretario Colin Powel. En la intervjuo Aleksander Kwasniewski alvokis la germanan registaron pligrandigi aktivecon sur la eŭropa forumo kaj ne alpreni gravajn decidojn sen la partopreno de poloj.
Pola kabinetestro pri mastrumado
08.11.2006
Ĉefministro Jarosław Kaczynski deklaris, ke laŭ la ekonomia vidpunkto Pollando bone utiligas la membriĝon en la Eŭropa Unio. La estro de la pola registaro renkontiĝis kun reprezentantoj de la Pola Agentejo por Informoj kaj Eksterlandaj Investaĵoj kaj de la industriaj-komercaj ĉambroj.Li reliefigis, ke: „...Hodiaŭ ni notas pli ol 5-procentan kreskon de la industria produktado. Pligrandiĝas la eksporto, kiu konsiderante la pasintan kaj la nunan jaron – kreskos pli ol 50-procente. Ni notas malaltan inflacion, ĝi konsistigas unu el la plej malaltaj en Eŭropo.”
«
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
»
Podcasting
Nauka
Temat tygodnia
Strumień danych
Życie
Człowiek
Idee
Książka
Zaginione światy
Technologia przyszłości
Wszechświat praw
Archiwum
Podcasty
Kultura
Temat tygodnia
Wiadomości Kulturalne
Kalendarz Kulturalny
Literatura
Płyta / Muzyka
Teatr
Film
Sztuka / Galeria
Klasyka
Archiwum
Teatr
Repertuar
Słuchowiska
Aktualności
Matysiakowie
W Jezioranach
Muzyka
Motoryzacja
Godpodarka
Kraj i swiat
Wiadomości - Kraj
Wiadomości - Świat
Polityka
Cywilizacja
Rozmowy o ekonomii
Media
Opinie
Pryzmat
Archiwum - Społeczeństwo
Archiwum - Media
Płyty Polskiego Radia
Polecane
Zapowiedzi
Nowości
Recenzje
Wywiady
Wydarzenia/Koncerty
Artyści
Serwis Mobilny
zamknij