• POZNAŃ
  • 04.11.2005
En niaj elsendoj ofte aŭdiĝas la nomo Poznano, de la urbo situanta en la okcidenta parto de Pollando. Nunjare, komence de oktobro ni dediĉis al ĝi multan lokon, unue pro la okazinta tie laŭvica sesio de la interlingvistikaj studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato kaj sekve pro la 21-a ARKONES. Do, finfine ni diru kelkvorte pri la urbo mem. Ĝi estas la tria laŭ la grandeco akademia centro en Pollando. Antaŭas ĝin sole Varsovio kaj Krakovo. Ne mirige, ĉar la funkcianta en Poznano Adam Mickiewicz-Universitato estis establita de la pola reĝo Sigismundo la 3-a, en la 1611-a jaro. Nun tamen ĝi estis nur unu el entute 20 altlernejoj de la urbo.
Tamen la historio de Poznano apartenas al unu el la plej malnovaj en Pollando. Nome, la unuaj migrantaj ĉasistoj komencis setliĝi tie jam pli ol 8 mil jarojn antaŭ nia erao. Dum jarcentoj la regionon jen kaj jen celis laŭvicaj hom-grupoj, alportante ĉiam pli novajn kutimojn kaj vivmanierojn. Sufiĉas diri, ke nun en la urbo arkeologoj laboras en pli ol 100 foscentroj. Bedaŭrinde tra la regiono ne kondukis la romia sukcena itinero aŭ aliaj gravaj trakoj, tial temas verdire pri loko iom provinca. Tio tamen ne signifis sole malavantaĝojn. Ĝuste la provinca situo de la regiono kaŭzis, ke ne damaĝis ĝin la migrantaj el la okcidento al la oriento keltoj nek la pilgrimantaj el la nordo al la sudo de la eŭropa kontinento gotoj. La loka komerco disvolviĝis malrapide, sed senĉese. Ĝian ekziston ĉesigis nur invadoj de hunoj, kiuj superlavangis la regionon en la 5-a jarcento. Veran renaskiĝon de la regiono kaj establon de setlejo, el kiu evoluis Poznano alportis nur la 9-a jarcento. Temas pri Ostrów Tumski – la rivera insulo de Warta. Neplenaj 100 jarojn pli poste ĝi fariĝis unu el la plej gravaj lokoj en la kreiĝanta ŝtato de princo Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando. Tre rapide la urbo disvoviĝis, grandparte pro la situo najbare kun la germana imperio. Ĝuste kun ĝi la unuaj regantoj de Pollando estis plej proksime ligitaj. Pri la tiama graveco de Poznano povas atesti la fakto, ke laŭ la arkeologiaj esploroj ĝuste ĝi estis la plej bone fortifikita urbo en la ŝtato de Mieszko la 1-a.
En la 966 jaro, kiam okazis la bapto de tiu ĉi pola princo komenciĝas la skriba historio de Pollando. Necesas aldoni, ke ĝuste Poznano estas opiniata de sciencistoj, kiel verŝajna loko de tiu ĉi bapto. Atestas pri tio ia. la fakto, ke en Poznano estis malkovritaj antaŭnelonge restaĵoj de kastelo, la plej granda masonita konstraĵo en la tiama Pollando. Oni supozas, ke apudis ĝin la tn. kapeleto de Dąbrówka – la edzino de Mieszko la 1-a. La arkeologiajn esplorojn malfaciligas la fakto, ke la restaĵoj troviĝas sub la preĝejo de Dipatrino, daŭre funkcianta kaj vizitata de religiuloj. Tamen, arkelogoj ĉiam pli kuraĝe supozas, ke Poznano ne nur rolis kiel loko en kiu komenciĝis la simbola kristanigo de nia lando - pro la bapto de la reganto, sed ke ĝuste ĝi estis la unua ĉefurbo de Pollando.
Nome, la unua episkopo de Pollando, Jordan sian sidejon havis en Poznano en la Katedalo de la sankta Petro troviĝanta sur la menciita jam insulo Ostrów Tumski. En la sama preĝejo estis entombigitaj princo Mieszko la 1-a kaj poste lia filo Boleslao la Brava – la unua reĝo de Pollando. La katedralo fariĝis loko de la eterna ripozo ankaŭ por laŭvicaj reĝoj de Pollando. Kiel la lasta estis tie entombigita en la 1296-a jaro Przemysław la 2-a. Valoras mencii, ke ĝuste li enkondukis la blankan aglon kiel la blazonon de Pollando.
Kiel skribas la unua pola kronikisto Gall Anonim, la jaroj post la morto de Przemysław la 2-a alportis kaoson al la juna pola ŝtato. Rezulte de ĝi homoj revenis al la paganaj ritoj kaj en la katedralo de la sankta Petro ekloĝis sovaĝaj bestoj. Sed, ne por longe. La katedralon post neplena jarcento oni rekonstruis kaj ĝi denove fariĝis la episkopa sidejo. Sed, Poznano ne plu multe gravis. En la 1320-a jaro la oficiala ĉefurbo de Pollando fariĝis Krakovo.
Poznano do devis lasi la sonĝojn esti la koro de la lando kaj ĝi devis okupiĝi pri komerco, ankaŭ kun tiom foraj regionoj kiel Arabio. Ene de la ĉirkaŭita per la defendoremparego urbo la vivo brile evoluis. Poznano estis rekonita la urbo jam meze de la 13-a jarcento. El la sama periodo devenas la difino de la ĉefa urba foirplaco. Ĝia spaco okupis eĉ 2 hektarojn, kio signifis dekonon de la urba spaco entute. La grandeco gravis, ĉar ĝuste sur tiu teritorio okazis ĉiu-merkredaj bazaroj. Pri pli grandaj fieris sole Gdansko kaj Krakovo. Malgraŭ tio, ke en Poznano ne plu loĝis reĝoj ĝi daŭre apartenis al la ĉefaj urboj de Pollando. Atestas pri tio ia. la fakto, ke ĝuste ĝi kune kun Krakovo devis aprobi ĉiujn subskribitajn pactraktatojn inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno. En la 15-a jarcento oni ĉirkaŭis la Poznanon per aldona defendoremparego kun 35 turetoj, inkluzive de la plej granda, nomata la horloĝa. Kaj kun la horloĝo kaj Poznano entute nedisigeble ligiĝas la tn. poznanaj kapretoj, vaste rekonataj kiel la simbolo de la urbo.
Laŭ onidiroj kiam majstro Bartolomeo finis la laborojn pri la turhorloĝo, kiun oni volis instali ĉe la urbodomo li invitis la urbokonsilantaranojn por ĝin prezenti. Tion neatendite partoprenis ankaŭ vojevodo. Majstro Bartolomeo ordonis do al kuiristo prepari apartan regalon. Tamen tiu ĉi ne estis aparte zorgema persono kaj la ĉefa plado estis rostbruligita. Li do decidis ŝteli du kapretojn kaj rapidis ilin prepari anstataŭ la bruligitan viandon. La karpetoj tamen sukcesis eskapi el la kuirejo kaj ili subite ektroviĝis sur la tegmento de la urbodomo. Tie ili komencis interfrapi sin per la kornoj, kio kaŭzis multe amuzis la urbokonsilantojn kaj urboloĝantojn. La batalemaj kapretoj vekis ankaŭ bonan humoron de la vojevodo, kiu senkulpigis la kuiriston pri la ŝtelo kaj ordonis al majstro Bartolomeo aldoni al la prilaborita horloĝo kapretfigurojn, kiuj frapetu sin per la kornoj. La ordono de la vojevodio evidente devis esti plenumita kaj kapretoj ĝis hodiaŭ tagmeze elkuras el la horloĝo, situanta sur la turo de la urbodomo por reciproke interŝanĝi kornofrapetojn. Tio same hodiaŭ kiel antaŭ jarcentoj kaŭzas ĝojon de la poznananoj, kaj ankaŭ de turistoj, kiuj gape admiras la simbolon de la urbo.
Gabi KOSIARSKA