• DZIAŁDOWO - ne sole fungoj
  • Audio0 KB
  • 08.10.2006
Działdowo kaj ĝian regionon ( situantan en la nord-orienta parto de Pollando) turistoj vizitas volonte. Logas ilin bela naturo, riĉa historio kaj originalaj historiaj monumentoj. La plej belan vizaĝon la urbo prezentas al la gastoj venantaj el la sudo. Super la valo de la rivero Wkra videbliĝas panoramo de la malnova urboparto, kies supro ruĝas pro la tegmentoj de la malnovaj brikdomoj. Jam de malplroksime rimarkeblas ankaŭ la blanka preĝejturo kaj karakteriza tegmento de la urbodomo. Dekstra flanke altas svelta, brika akvo-turo. La plej interesa historia konstruaĵo de Działdowo - la teŭtona kastelo - videbliĝas nur post la urboenveturo. Tiun ĉi fortikaĵon konstruis teŭtonaj kavaliroj inter la jaroj 1344-1391. Ĝi ĉirkaŭis kvarangulan korton, kies unuopaj flankoj havis po 46 metrojn. De-ekstere la kastelon zonumis krome la murego kaj akvofosaĵo. De tri flankoj defendis ĝin marĉoj, de la kvara la rivereto Działdówka. La enveturan pordegon apudis du turoj – unu svelta kaj rondaspekta, la alia peza, konstruita sur la plano de ortangulo. Ĝis hodiaŭ konserviĝis nur la sud-okcidenta alo de la kastelo – difinata la Granda Domo kun keloj konservintaj la gotikstilan volbon. Iam troviĝis tie la klostra manĝejo kaj kapelo. La kastelo estis memstara, ĝi disponis pri la propra muelejo, bierfarejo kaj teksaĵ-produktejo. Samtempe ĝi rolis kiel aparta strukturo teritoria, administra kaj ekonomia. Tie sian sidejon havis la ordena prokuroro. Dum la historifluo multfoje okazis bataloj inter la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno aŭ prusaj soldatoj kaj soldatoj polaj, litovaj kaj svedaj konkere por la kastelo. En la 17-a jarcento oni alikonstruis ĝin renesancstile. Poste iom neatendite venis la decido malkonstrui ĝin. La savitan kastelan parton oni renovigis en la 19-a jarcento, sed poste bedaŭrinde damaĝis ĝin la eventoj de la 2-a mondmilito. Dum la lastaj jaroj oni rekonstruis la okcidentan alon de la kastelo kaj la korton. Valoras noti, ke tiu ĉi kastela alo leviĝis super la keloj - iam destinitaj por malliberigitoj - kun la muroj dikaj je 4 metroj. La arkeologiaj esploroj gviditaj en la kastelo inter la jaroj 1981-1989 pruvis la riĉan pasintecon de tiu ĉi loko. Rezulte de la esploroj oni elterigis ĉirkaŭ 300 mil diversajn objektojn, plej ofte tre malnovajn.
Sed, ni revenu al la urbo mem. La neripetebla atmosfero de Działdowo sentiĝas dum la promenvagado tra ĝia malnovurba kvartalo. Ĉiujn ravas ĝiaj malvastaj, ofte ankoraŭ pavimitaj stratetoj lumigitaj per stilizitaj lampoj. Aldonendas, ke tiu ĉi urboparto konservis sian 14-jarcentan aspekton, kvankam zorgeme renovigitaj brikdomoj plej parte estas la 18- kaj 19- jarcentaj. Multaj estas vere unikaj. En la koro de la malnova urbo troviĝas foriplaco, centre de kiu situas urbodomo devenanta en la 1796-a jaro. Oni rekonstruis ĝin tiam post la granda incendio eksplodinta du jarojn pli frue – rezulte de kiu preskaŭ la tuta Działdowo forbrulis. Nun ĉiutage je la 11.55 de sur urbodoma turo aŭdiĝas trumpetista urbosignalo. En la sud-okcidenta angulo de la foirplaco turistojn kaj religiulojn atendas la preĝejo omaĝanta la retrovon de la Sankta Kruco, kiun oni konstruis en la 14-a jarcento. Ekde reformacio ĝis la 1981-a jaro ĝi servis al protestantoj, en la 80-aj jaroj reaĉetis ĝin katolika paroĥo.
Alia interesa konstruaĵo de Działdowo estas la troviĝanta proksime de la menciita preĝejo hotelo „Wkra”, el la 20-a jaroj de la pasinta jarcento. Parto de ĝiaj ĉambroj troviĝas en la aksotegmenta koridoro troviĝanta super la strato Zamkowa, kreanta karakerizan pordon, kiun oni difinas la Mazuria.
Atestanto de pluraj tragedioj en la urbo estas kazerno el la fino de la 19-a jarcento. Komence utiligis ĝin prusa armeo, sekve la pola infanterio. Dum la 2-a mondmilito hitleranoj establis tie portempan ostaĝejon, kiu rolis ankaŭ kiel mortotendaro. Oni taksas, ke sume germanoj malliberigis tie 20 mil personojn, kiuj estis malsatturmentitaj, fizike lezitaj, torturitaj kaj murditaj. La nombron de pereintoj sciencistoj taksas je ĉirkaŭ 3 mil.
La konstruaĵo, kiun ne eblas ne rimarki estas la menciita jam akvoturo el la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estas la 7-etaĝa konstruaĵo apogita je tri gisferaj pilieroj. Rigardalloga estas ankaŭ la konstruaĵo de la hotelo „Varia”, el la 1902-a jaro, kiu origine servis dum 70 jaroj kiel gasfabriko . Kiam ĝi ne plu estis bezona en tiu ĉi rolo oni decidis alikonstrui ĝin kiel daŭran urboallogaĵon.
Parolante pri Działdowo necesas krome mencii iunkroman objekton. Nome, ĉe la strato de Martiroj troviĝas obelisko omaĝe al du pilotoj – rusa kaj germana, kiuj dum aerbatalo reciproke pafkraŝigis siajn aviadlojn kaj komune pereis en Dziełdowo en la 1915-a jaro. Sur la monumento videbliĝas la ortodoksa kaj germana krucoj kaj trilingva pola, rusa kaj germana surskribo: „Dum la vivo malamikoj - en la morto egalaj”.
Działdowo ĉiujare logas amason da turistoj. Por la ŝatantoj de la pura mazuria naturo Działdowo konsistigas krome bonegan bazon por entrepreni ekskursojn al proksimaj lagoj kaj du najbaraj panoramaj parkoj, kie eblas fiŝkapti, ripozi kajakante aŭ navigante per la velpiŝo. Ravitaj kaj plene satisfakciigitaj estos ankaŭ ŝatantoj de la arbaraj promenoj. Enkorpigo de Działdowo-regiono en la terenon de la Verdaj Pulmoj de Pollando estas la plej bona atesto pri ĝiaj ekologiaj kaj turismaj valoroj. Por logi al tiu ĉi parto de Pollando tiujn, kiuj ankoraŭ ne certas ĉu valoras ĝin viziti mi povas aldoni, ke vizito ĉi tie aparte indas aŭtune pro la fungoabundo enla tieaj arbaroj. Mi mem antaŭnelonge vizitinte la regionon nur dum la adiaŭa promeno, pasiginte 2 horojn en la arbaro mi plukis tiom da ili, ke sufiĉis plenigi la 10- litran korbon.
Gabi Kosiarska