Ĉi-foje en nia veturo tra Pollando mi propnas ekskurson al urbo relative proksima al Varsovio, al Pułtusk. Devenon de ĝia nomo klarigas jena legendo: „Antaŭ pluraj jarcentoj kaj jardekoj ĉe la rivero Narew troviĝis malgranda setlejo nomata Tusk. Ĝi havis pli komercan ol strategian karakteron kaj bonege evoluis. Ĝiaj loĝantoj vivis feliĉe kaj tranvkile ĝis iu tragika nokto, kiam super la urbo amasiĝis nuboj kaj ekfurizois enorma tempesto. Iu el fulmoj trafis lignan dometon kaj eksplodinta tiamaniere incendio rapide ĉirkaŭprenis aliajn konstruaĵojn. Malgraŭ lerta kaj rapida sav-kampanjo la setlejo Tusk duone brulis. Duono en la pola lingvo sonas „pół” kaj tiel kreiĝis la nomo Puł – tusk”. La legendo estas nur legendo, sed restas fakto, ke tragikaj incendioj, plurfoje damaĝis ĝin pli ol duone.
Sed ni reiru al informoj historie pli certaj. Pułtusk kreiĝis sur la spuroj de la 9- aŭ 10-jarcenta setlejo, centre de kiu sur altaĵo - nomata nun la altaĵo de la sankta Kruco - troviĝis la pagana templo. La urborajtojn Pułtusk akris relative frue, nome en la 1257-a jaro. Ne plenajn 100 jarojn poste Pułtusk fariĝis la tria urbo en la Mazovia regiono ĉirkaŭita per masonitaj fortikaĵoj. Ni aldonu, ke Pułtusk plurfoje suferis invadojn de litovoj, kiuj respondecas pro pluraj urboincendioj. Nur la subskribita en la 1385-a jaro interkonsento inter Pollando kaj Litovio ĉesigis atakojn kaj ebligis al la urbo trankvilan evoluon. En tiu ĉi periodo la urbo estis propraĵo de lokaj episkopoj, kies oficiala titolo estis „Pułtusk-princoj”. Kiel ilia sidejo rolis konserviĝinta parte ĝis hodiaŭ kastelo. La ora periodo en la urboevoluo ligiĝis kun la ekonomia prospero okazinta inter la jarcentoj 14-a kaj 16-a pro la rivera gren-transporto laŭ la rivero Narew, kio evidente tre favoris la urbevoluon.
Inter la fierindaĵoj de la urbo necesas mencii, la funkciigitan ĉi tie en la 1530-a jaro unuan en Mazovio presejon. Ĉe la episkopa kastelo funkciis ankaŭ la unua, sed ĉi-foje konsiderante la tutan Pollandon publika teatro. Ties spektantoj estis ne nur meritiĝintaj civitanoj, sed ankaŭ polaj reĝoj.
En la 1806-a jaro rekte apud la urbo okazis aparte sangoverŝa batalo inter la armeaj trupoj de Napoleono kaj rusoj. La informo pri ĝi estas eĉ eternigita sur la Triumfa Arko en Parizo. Napoleono Bonaparte gastis en Pułtusk dufoje: en la 1806-a kaj 1812-a jaroj. En la sama jarcento la 30-an de januaro de la 1868-a loĝantaro de la urbo estis atestanto de eksterordinara natura fenomeno. Nome, falo de meteorito dinifinita poste „Pułtusk-meteorito”. Ĝiaj plej grandaj pecoj pezantaj ĉirkaŭ 9 kilogramojn troviĝas kaj en la londona British Museum kaj en la Muzeo de Tero en Varsovio. Nur kelkajn jarojn pli poste la urbon denove damaĝis grandega incendio, dum kiu forbrulis ia. fama malnova libraro de la urbo. Tiun eventon por la varsovia gazetaro priskirbis la vizitinta la urbon kiel ĵurnalisto pli posta Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz. Laŭ onidiroj siajn impresojn pri la detruita urbo li utiligis poste en la romano "Quo vadis" prezentante incendion kaj detruon de la antikva Romo.
Iu el la plej interesaj konstruaĵoj de Pułtusk estas la menciita kastelo – la episkopa rezidejo, konstruita en la 15-a jarcento kiel masonita, modesta unuetaĝa malfrugotika konstruaĵo. Ĝia aspekto tute ŝanĝiĝis kiam la episkopo estis Andrzej Krzycki, kiu por ĝin ornami sukcesis logi italajn arkitektojn kaj skulptistojn, kiuj laboris antaŭe ĉe la Sigismunda Kapelo en Wawel-katedralo. Aldonendas, ke tiu ĉi kapelo estas opiniata la plej altvalora en la krakova katedralo. La kastelo en Pułtusk plurfoje spertis seriozajn damaĝojn ia. dum la 17-jarcenta pola-sveda milito, kiam ĝi plurfoje estis sieĝata jen de la polaj jen de la svedaj trupoj. Pri ĝia rekonstruo zorgis nobelfamilio Załuski, kiu atribuis al ĝi la barokan karakteron. Ĝia strategia situo estis utiligata ofte dum maltrankvilaj periodoj. Dum Kościuszko-insurekcio en la 1794-a, dum militoj de Napoleono Bonaparte. Post la januara insukrekcio en la 1864-a jaro la kastelon transprenis rusoj, kiuj instalis tie siajn oficejojn. Dum la 2-a mondmilito la kastelo troviĝinte en la limoj de la 3-a Regno fariĝis la ripozloko por germanaj oficiroj. Speciale por ili oni kromkonstruis la duan etaĝon en la orienta alo de la kastelo. Aktuale en la renovigita kastelo troviĝas la Domo de Poldevenularo, kiu estas specifa loko de renkontiĝoj de poldevenuloj kun la patrujo.
La alia plej granda allogaĵo de Pułtusk estas baziliko devenanta el la 1449-a jaro. De pli ol 500 jaroj ĝi estas la dua laŭ la graveco post katedralo en Plock preĝejo en la diocezo. Ĝi estas verko de Gianbattisa da Venezia, kies aventureca vivo alkondukis lin fine al la mazovia urbo. En la baziliko troviĝas 15 barokaj flankaj altaroj. Tamen la plej grandan admiron vekas la ĉefaltaro de Mesaĝanonco al plej sankta Virgulino. En la ĉefa navo de la preĝejo atenton logas epitafoj de Załuski-familio. Ilia orginala trajto estas plata maniero skulpti la vizaĝojn de la mortintoj. Interesa elemento de la bazilika ekipaĵaro estas ankaŭ ambono laŭaspekte prezentanta boaton. Sed aldone la signifon de la preĝejo reliefigis la okazigita tie en la 1994-a jaro malkovro de volbopolikromiaĵoj. Ekde tiam la difino „Volbo de Pułtusk” ektroviĝis ne nur en gvidlibroj kaj enciklopedioj, ĝia priskribo troviĝas ankaŭ en pluraj instrulibroj por la studentoj de Belartaj Akademioj.
Gabi Kosiarska