• SANOK - 21.10.2006
  • 27.10.2006
Apud San-rivero serpentumanta inter arbarokreskitaj montoj en la sudorienta Pollando antaŭ jarcentoj kreiĝis setlejo, kies nomo deriviĝas de la rivero kaj sonas Sanok. Jam meze de la 12-a jarcento temis pri defenda burgo kaj grava administracia centro. Ĝi estis establita ĉirkaŭ la 10/11 jarcentoj. Verŝajne jam pli frue tiuj terenoj apartenis al la ŝtato de la piastdinastia princo Mieszko la 1-a. Dum jardekoj daŭris la konkerbataloj en la regiono, sed en la 1340-a jaro kiel sian heredaĵon tiujn terenojn ricevis reĝo Kazimiro la Granda enkorpigante ilin en la Respublikon. Li ankaŭ konfimis la urborajtojn de Sanok en la 1366, kiujn kelkajn jarojn pli frue atribuis Piast-devena princo Jerzy Trojdanowicz. Tiuperiode en Sanok kreiĝis gotika kastelo, nun komplete alikonstruita, kiu rolis ankaŭ poste, kiel la vidvina rezidejo de polaj reĝinoj. Pri la meritoj de reĝino Bona Sforza atestas la fakto, ke ŝia blazono, bildiganta serpenton, kiu formanĝas arabon aperas sur la urba. Cetere la periodo inter la 14-a kaj 16-a jarcentoj estas taksata kiel plej favora por Sanok. Frape damaĝis la urbon la atako de tataroj fine de la 17-a jarcento. En Sanok saviĝis tiam nur 6 domoj. Post la 1-a dispartigo en la 1772 la aneksinitaj aŭstroj trovis la urbon tiom ruiginita, ke ne eblis en ĝi instali la adminsitran centron, kiu devis trovi lokon en la najbara Lesko. Ĝi tamen revenis komence de la 19-a jarcento. Grandan signifon por la urboevolvuo havis la elkonstruo de la fervoja linio el Chorów al Hungario kaj poioma industriigo. Dum la 1-a mondmilito pro la militagadoj Sanok estis multe damaĝita, ĝi suferis ankaŭ pro la epidemio de kolero. Fine de la 1-a mondmilito, la 1-an de novembro 1918 jaro la povon en la urbo transprenis poloj. Komence de la 2-a mondmilito la urbo kaj la tuta distro limanta kun Slovakio kaj Hungario estis enkorporigita en la Ĝeneralan Gubernion, establitan de la germana invadinto. Tamen dum la tuta militdaŭro en Sanok sian regionan komandejon havis ankaŭ la konspira Landa Armeo.
La postmilitaj jaroj distingiĝis per rekonstruo post la militdetruoj kaj plukonstruo de industraj establoj.
La vidindaĵoj? Tutcerte apartenas al ili La Muzeo de la Popola Konstruarto, iu el la plej grandaj en Pollando sentegmentaj muzeoj. Apartan atrakciaĵon de la subĉiela muzeo konsistigas ekspozicio pri la ortodoksa pentroarto unu el la plej bonaj kaj plej grandaj en la lando.
Barbara PIETRZAK