• BORNE SULINOWO - 14.10.2006
  • Audio0 KB
  • 13.10.2006
Lastsemajne vizitante Pollandon ni vagis tra la arbaroriĉa regiono de Działdowo, nordoriente de Pollando. Arbaroj ne makas en la nord-okcidenta parto de nia lando, al kiu mi volus inviti vin hodiaŭ. Tie troviĝas Borne Sulinowe - la plej juna urbo en Pollando. Malgraŭ pluraj tieaj spuroj pri la homa setlado la mondo eksciis pri ĝi nur komence de la 90-aj jaroj. Pli precize, la 5-an de junio 1993 kiam la urbon forlasis la lastaj rusaj trupoj, garnizonantaj en Pollando ekde la fino de la 2-a mondmilito. Malgraŭ mallonga oficiala ekzisto de la urbo – antaŭe ne troviĝanta sur kiu ajn mapo - oni sukcesis ĝin modernigi kaj logi tien homojn setliĝi. Nun en Borne Sulinowo por konstante loĝas 4 mil personoj kaj vizitas ĝin amase turistoj. Kio logas ilin? 50–procente la terenon de la regiono kovras arbaroj, ĉefe pinglaj. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas 55 lagoj, inter kiuj la plej granda estas la lago Pile, ĉe kies bordo etendiĝas la urbo. La spacon de la samnoma komunmo Borne Sulinowo oni povas dividi laŭ la grundformiĝo en tri regionojn. La nordan parton konsistigas monteta tereno, kies la plej alta pinto - Łęcka Góra altas 214 metrojn super la marnivelo. La meza parto riĉas per lagoj kaj arbaroj. Tamen certe por multaj la plej alloga evidentiĝas la suda, ebena parto, kie etendiĝas iu el la plej grandaj en Eŭropo erikaroj. Eĉ la esprimo, ke ili aspektas spirrabe ne plene spegulas ilian belecon. Dank’ al tia naturvarieco Borne Sulinowo ŝajnas esti aperte konsilinda ripozregiono. Multajn certe allogos ankaŭ restaĵoj de la eksa militista ekzercokampo kaj fortikaĵoj. La konstruita inter la jaroj 1932-39 - laŭe de la malnova pola-germana limo - fortikaĵkomplekso konata kiel Pomeria Remparego pasas ĝuste tra la centro de la komunumo. La germanaj soldatoj kapituacis tie eĉ sen proverba unu pafo, kion decidis utiligi ruĝarmeanoj adaptante la bazon de Wermacht por la bezonoj de la propraj trupoj. Ĉirkaŭ 30 kilometrojn for de Borne Sulinowo en la pina arbaro troviĝas zorgeme kaŝita bazo de raket-obusoj kaj katapultejo de mez- kaj longdistancaj SS-1 raketoj. Nur parto de tiuj konstuaĵoj estas surgrunda, la cetero troviĝas sub la tero. Kondukas al ili kelkaj - malfacile troveblaj eĉ por spertuloj - enirejoj. Se iu la unuan fojon vizitus ĉi specan konstruaĵon en Borne Sulinowo tiu nepre spertus ŝokon. La subtera bazo konsistigas suverenan, memsufiĉan subgrundan mini-urbon kun garaĝoj, vendejoj kaj eĉ kinejo. Sed estadante en Borne Sulinowe ne nur tiun komplekson valoras viziti. La alia loko plena de fascinaj misteroj en la regiono estas la insulo sur la lago Pile. Komparante la malnovajn germanajn mapojn kun la nunaj klare videbliĝas, ke la insulo - troviĝanta 800 metrojn for de la lagobordo - estas nun signife malpli granda ol iam. Ĝia okcidenta parto kune kun la kreskanta sur ĝi arbaro troviĝas kelkdek metrojn sub la akvonivelo, estante iu el plej interesaj lokoj por plonĝistoj en Pollando. Malfacilas decidfirme konstati, kial insulo parte subakviĝis. Tamen konsiderante la fakton, ke garnizonis ĉi tie 2 la plej potencaj armeoj en la mondo en la 20-a jarcento ĉiuj supozoj ŝajnas esti eblaj. Iu el plej popularaj hipotezoj eksplikas, ke sur la insulo troviĝis esplorcentro, konstruanta prototipajn, dupersonajn malgrandajn, subakvajn ŝipojn. Antaŭ ol kapitulaci germanoj decidis ĝin dronigi, kio kaŭzis insulterenan damaĝon. Multajn pledantojn havas ankaŭ la supozo, ke sur la insulo la sovetunianoj testis novajn eksplodmaterialojn. Tamen la kontraŭantoj de la misteraj klarigoj ne ekskludas, ke la insulo ŝanĝis sian aspekton pro simplaj natur-procezoj. Sendube ne ĉiuj vizitantoj de Borne Sulinowo kredas pri misteroj kaŝiĝantaj en la proksimaj arbaroj kaj lagoj, sed ja iom mistera atmostero de la regiono allogas ĉiam pli multajn turistojn ne nur el Pollando.
Gabi Kosiarska