Ĉi-foje ĉiĉeronante tra Pollando mi proponas viziti la silezian urbon Legnica kaj la najbarantan kun ĝi Legnickie Pole [Legnica Kampon], kiu fieras pri fascina historio. Tiuj ĉi terenoj estis enloĝataj jam ekde la 2-a jarcento de nia erao. Sian ĉefan setlejon - Lugidunum havis tiam la gento nomata latinlingve Lugii. Konfirmas tion antikvaj mapoj. Tamen, la unuaj dokumentitaj spuroj de la slava setlado en la regiono atingas la 8-an jarcenton de nia erao. Estas sciate, ke jam tiam ekzisitis ĉi tie defenda burgo, kvankam mankas pri ĝi pli precizaj detaloj. La nomo de la urbo Legnica la unuan fojon aperas en la dokumento de princo Bolesław la Buklohara el la 1149-a jaro. La urbo kuŝanta piede de la piastdinastia kastelo komencis tiam brile evolui pro avantaĝa mekdeburgia leĝaro, baze de kiu ĝi estis establita. Ĉi tie kruciĝis komercaj itineroj de la mezepoka Eŭropo: el Germanio tra Vroclavo ĝis Kijevo aŭ tra Krakovo al la suda Eŭropo. Tio favoris same la setladon, kiel ankaŭ evoluon de komerco kaj metio. En la 14-a jarcento Legnica estis la dua laŭ la grandeco urbo de Silezio enloĝata de 10 mil personoj. Ĉi-koncere superis ĝin sole Vroclavo. Sed ne nur al ĉi tiu faktoro Legnica kaj Legnickie Pole dankŝulas sian famon. Pli frue, la 9-an de aprilo de la 1241-a jaro okazis apud Legnica granda batalo kontraŭ mongoloj, kiuj lavangis konkere Pollandon kun la espero konkeri la tutan Eŭropon. Laŭ historiistoj la batalo malgraŭ malsukceso de la kristana armeo komandita de princo Henriko la Pia savis la Malnovan Kontinenton kaj la okcidentan kulturon kontraŭ la islama ekspansio. Princo Henriko la Pia komandante polajn soldatojn helpatajn de la volontuloj el Okcidento ĝismorte brave lukis kontraŭ laŭnombre signife pli grandaj malamikaj trupoj. Mongoloj demonstrante sian superecon fortranĉis la kapon de la pereinta princo, metinte ĝin sur pikilon. La kadavron de la princo retrovis lia patrino la sankta Hedwiga. Laŭ legendo ŝi rekonis la postrestaĵojn de sia filo nur pro la karakteriza 6-fingra piedo. Por omaĝi lian memoron ŝi decidis fondi preĝejon, kies altaro troviĝas precipe en la loko, kie kuŝis la senkapigita kadavro de la filo. Pri la prizorgo super la sanktejo ŝi petis benediktanojn de la ĉeha loko Opatowice. La konstruaĵoj de la klostro kaj preĝejo troviĝis sur preskaŭ senlima kampo, pro kio la loko ricevis la nomon Legnickie Pole, do Legnica-Kampo. La unuaj laikuloj setliĝis tie nur 30 jarojn post la batalo, en la 1241-a jaro. La najbara Legnica eĉ ĝis la 17-a jarcento apartenis al la posteŭloj de Piast-dinastino, kvankam traiĝadis ĉi tie influoj polaj, ĉeĥaj kaj germanaj. Post la morto de princo Georgo Vilhelmo, kiu ne lasis posteulojn Legnica fariĝis la propraĵo de Habsburg-familio kaj sekve Hohenzoller. Aktuale la malgranda preĝejo ne plu plenumas religian rolon. Ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento ĝi rolas kiel muzeo pri la iama batalo sur Legnickie Pole. Oni prezentas tie armilojn de ambaŭ batalantaj en la 13 a jarcento flankoj, historiajn priskribojn de la evento kaj malnovajn desegnaĵojn, bildigantajn la bataltrapason. La muzeo havas ankaŭ multmedian parton, dank’ al kiu oni povas rigardi la trapason de la tuta batalo en la 1241. La konstruaĵon de la iama preĝejo apudas alia, ĉi-foje la 18-jarcenta sanktejo, al kiu patronecas la sankta Hedwiga. Temas pri unu el la plej elstaraj ekzemploj de la baroka arkitekturo en Silezio, kiu plene konservis sian originan aspekton. Nepre devas viziti ĝin ĉiu estadante sur Legniva-Kampo. Projektis ĝin Kilian Ignacy Dientzenhofer. Ĝian internaĵon ornamas ravaj freskoj de Kosma Damian Asam. La tuta konstruaĵo referencas al la 13-jarcenta batalo. Same la surmuraj pentraĵoj kiel ankaŭ skulptaĵoj. Nome, la preĝejportalon surbrake suportas ŝtonaj mongoloj.
La lokon des pli valoras viziti, ĉar ĝia saviĝo estis eksterordinara. Por ĉion klarigi, necesas iom da historiaj klarigoj. La gotikistila preĝejo de la sankta Trinuo kaj de la Dipatrino konstruita memore al princo Henriko la Pia estis serioze damaĝita dum la pola-sveda milito. Sekve ĝi rolis kiel protestanta sanktejo. Do, benediktanoj, ĝis tiam prizorgantaj ĝin decidis elkonstrui novan preĝejon apud la ekzistanta monakejo. Ĉiuj laboroj okazis eksterordinare rapide. Fratuloj tamen ne plu bonŝancis ĝin utligi. En la 18-a jarcento Legnickie Pole, same kiel la tuta regiono pro la dispartigoj estis enkorpigita en Prusujon, kies aŭtoritatoj decidis transformi la religian centron en militistan. La plukonstruitaj klostraj konstruaĵoj ekrolis kiel kazero por la prusa armeo. Ankoraŭ malpli facilaj estis jaroj de la 2-a mondmilito, kiam la hitleranoj instalis ĉi tie ostaĝejon por francaj, jugoslovianaj kaj por ruĝarmeanoj oficiroj. Malgraŭ ĉio ĉi la preĝejo mirakle saviĝis kaj nun renovigita invitas vizitantojn.
Gabi Kosiarska