Ĉi-semajne ni proponas konatiĝi kun eksterordinara regiono de Iłża. Temas pri urbo situanta sude for de Varsovio sur la tereno, kiu apartenas al la plej frue enloĝataj en Pollando. Ĉio ĉi dank’ al riĉaj, cetere, ĝis hodiaŭ tavoloj de la ĉokoladkolora siliko. La elterigado kaj utiligo de tiu ĉi krudaĵo favoris la homsetlandon jam antaŭ jarmiloj. La ĉokoladkolora siliko ekzistas ĉi tie en sia plena kolornuancaro. Temas pri la altkvalita griza silikŝtono kun blankaj strioj, tra bruna ĝis ruĝe-bruna. Jam antaŭ jarmiloj ĝi servis kiel bonega krudaĵo de iloj produktataj de la eŭropaj praloĝantoj. Cetere Iłża famas en Pollando pro la plej riĉaj restaĵoj de pluraj epokoj. La plej malnovaj devenas de antaŭ 10 kaj 11 mil jaroj. Tamen multas ankaŭ pli postaj spuroj de la homa setlado de antaŭ 8 kaj 6 mil jaroj. Antaŭ ĉio temas pri restaĵoj de setlejoj kaj labor- kaj ĉas-instrumentoj. Nome dum la arkeologiaj laboroj oni ne malkovris metalojn objektojn. Kiel eventuala apud siliko labormaterialo rolis bestaj ostoj kaj kornoj. En Iłża- regiono multas ankaŭ spuroj de la homa aktivado el la periodo de la romia imperio kaj el la frua mezepoko. Laŭ arkeologoj tieaj triboj plurfoje decidis forlasi Iłża-regionon, sed neniam por longe. Kio povas surprizi malgraŭ paso de jarmiloj la iama trezoro de Iłża-regiono - siliko - ankaŭ nun decidas pri ĝia aparteco kaj riĉo. Nome antaŭ nelonge estis en la ĉirkaŭaĵo malkovritaj tavoloj de stria siliko – nun la plej moda inter ŝtonoj utiligataj de la plej famaj en la mondo juvelistoj. Pri la unikeco de stria siliko krom ĝia rava ĉarmo kaj delikataj koloroj decidas ankaŭ ĝia malofteco. Kiel asertas specialistoj malpli facilas ĝin trovi al diamantoj. Unusolaj en la mondo tavoloj de la stria siliko troviĝas ĝuste en la regiono de Iłża kaj proksime de Sandomierz. Laŭ multaj dank’ al bona reklamo la ŝtono post kelkaj jaroj povus fariĝi la rekonebla marka signo de Pollando.
Do, tiom pri la ŝtonoj kaj fora historio de la regiono. Kion eblas diri pri la urbo mem? Iłża - kiel facilas konjekti - apartenas al urboj kun longa tradicio, kvankam ne estas sciate, kiam la urbo estis precize establita . Nenion oni ankaŭ scias pri jaro, kiam ĝi ricevis la urborajtojn. Ĉio ĉi pro la tataraj invadoj plurfoje terebenigantaj la urbon, dum kiuj forbrulis urbaj dokumentoj kaj arkivo. Pri tiuj eventoj memorigas la troviĝanta oriente de la urbo altaĵo – nomata Tatara Ŝutmonteto. Laŭ legendo formas ĝin kadavroj de la pereintaj tie tataroj dum iuj el la invadoj kontraŭ la urbon. La unua historie konfirmita atako de tataroj okazis en la 1241-a jaro. Malamikoj ne nur prirabis kaj bruligis ĝin. Tiuj ĝiaj loĝantoj, kiuj ne pereis estis malliberigitaj kaj forkondukitaj kiel sklavoj. La sekva atako de tataroj, dum kiu - laŭ informoj - forbrulis ankaŭ la urba arkivo okazis 19 jarojn pli poste, en la 1260. Malgraŭ malfacilaj kondiĉoj la urbo sukcesis renaskiĝi. Plej prospera por Iłża periodo pasis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Tio ligiĝis kun aparte zorgema politiko de la polaj reĝoj kaj krakovaj episkopoj, kiuj estis la urbo posedantoj Same la reĝoj, kiel ankaŭ episkopoj kun siaj korteganoj ofte gastis en la urbo, kio iĝis la plej bona impulso por ĝia evoluo. Evidente, kun la reĝaj vizitoj ligiĝis ne sole la prestiĝo, sed ankaŭ avantaĝoj. La urbo ricevis en tiu ĉi periodo plurajn privilegiojn, ia. ĝi povis postuli de ĉiuj komercistoj traveturantaj la proksiman ponton apartan trafikimposton. Dank’ al tiamaniere akirataj monrimedoj - en la 16-a jarcento - Iłża fieris pri kanalizo kaj akvo-kondukiloj.
La 2-a duono de la 17-a jarcento - lige kun la pola sveda milito, difinata ofte kiel la sveda inundo pro la lavanga atako de la svedaj soldatoj - signifis por Iłża, same kiel por pluraj ceteraj polaj urboj, tempon de damaĝoj kaj falo. Malgraŭ tio, dank’ al la desegnista pasio de Eryk Dahlberg – iu el la svedaj soldatoj la tiama aspekto de la urbo estas bonege dokumentita. Oni do scias ekzemple, ke la 17-jarcenta Iłża estis cirkaŭita per muro kun 2 pordoj kaj unu turo konstruita sur la plano de la kvarangulo. Super la urbo dominis la gotikstila kastelo. Eryk Dahlberg kompletigis siajn desegnaĵojn ankaŭ per figuroj de svedaj soldatoj kaj Iłża-loĝantoj. Post la malvenko svedoj forlasante la urbon detruis ĝin. Laŭ dokumentoj saviĝis nur 9 domoj kaj 17 garbejoj. Povis ŝajni, ke la fortuno forlasis la urbon. Dum la urborekonstruo la 25-an de aprilo de la 1744 jaro eksplodis la plej granda incendio en la historio de Iłża. Kaŭzis ĝin la malzorgema urboloĝanto dum vodko-produktado. Nome necesas tuj aldoni, ke dank’ al la reĝaj privilegioj ĉiu loĝanto de Iłża havis la rajton produkti vodkon kaj bieron. La urbo sukcesis supervenki la krizon nur 2 jarcentojn pli poste, kiam en la 1926-a ĝi reakiris urborajtojn, je kiuj ĝi estis senigita en la 18-a jarcento.
La urbon bone konas ne nur la amantoj de arkeologio kaj siliko, ankaŭ ĉiuj amantoj de la pola erotika poezio. Ĝuste tie ofte feriis unu el la plej elstaraj polaj poetoj Bolesław Leśmian, kiu enamiĝinte al Iłża-loĝantino verkis iun el la plej belaj polaj erotikaj volumoj ”W malinowym chruśniaku” [En la framba arbustaro]. Ne necesas aldoni, ke pluraj poloj vizitas Iłża kun la poezivolumeto enmane, serĉante sian vivpartneron.
Gabi KOSIARSKA