La lastaj tagoj pasas en Pollando en aparta enpensiga agordo pro la marda tragedio en la silezia karbominejo „Halemba”, dum kiu pereis 23 personoj. Sabato estas la lasta tago de la nacia funebro, lige kun kio oni nuligis multajn sportajn kaj kulturajn aranĝojn. Silentiĝis kampanjo antaŭ la 2-a raŭndo de la komunumaj balotoj, okazantaj la plej proksiman dimanĉon. La okuloj kaj pensoj de la tuta lando estas direktitaj al urbo Ruda Śląska, kie okazis la tragedio.
Ruda Śląska en la suda Pollando estas firme ligita kun la minindustrio ekde la 18-a jarcento. Sed la setlejo Ruda Śląska ekzistis jam en la 1243-a jaro. Ĝian establon baze de la germana leĝaro mencias la registro listiganta la propraĵojn de la vroclava episkopo, el la jaroj 1295-1305. Baze de tiu ĉi dokumento eblas konstati, ke la spaco apartenanta al la urbo havis tiam 1220 hektarojn. La nomo de la urbo Ruda Ślaska ligiĝas unuavice kun ĝia situo en Silezio, tial Śląska. Krome la vorto „ruda” pollingve signifas minaĵon, kio ne mirigas, se ni aldonos, ke ercojn oni elterigis tie jam en la frua mezepoko. Iun el la plej famaj fandistaj centroj origine apartenantaj al la pola ŝtato konsistigis la hodiaŭa kvartalo de Ruda Śląska – Halemba, iam aparta vilaĝo. Dum la elterigardo de ercoj en la 17-a jarcento oni malkovris ĉi tie naturtrezoron pli valoran – la karbon.
Preskaŭ ĉiu silezia urbo havas propran legendon pri tio, kiel la karbotavolojn hazarde malkovris paŝtistoj, kiuj per trovitaj en la kampo nigraj ŝtonoj ĉirkaŭis fajrujon. Tiu legendo estas tre populara en la Supra Silezio, sed ĝuste en Ruda Śląska iu el karbo- tavoloj troviĝis rekte sub la tersurfaco, do eble fakte apartajn proprecojn de nigraj ŝtonoj malkovris tie paŝtistoj.
Sed nur en la 1740-a jaro oni entreprenis paŝojn por establi tie la unuan minejon. En tiu ĉi periodo oni ankoraŭ ne povas paroli pri la minindustrio en Silezio, ĉar la skipon de la unua en la regiono karbominejo „Brandenburg", kiun oni establis tie en la 1752-a jaro konsistigis nur 2 ministaj fakuloj venigitaj el Saksujo.
Abundaj karboprovizoj komencis logi al la urbo plurajn entreprenistojn, kiuj investis en la plukonstruon de minejoj, fandejoj aŭ brikproduktejoj. Tiu ĉi fenomenco influis evidente la rapidan grandiĝon de la nombro de loĝantoj kaj transformiĝon de la ĝis tiama kamparana regiono en la industrian. La farmistaj bienoj ne malaperis, sed ili malgrandiĝis kaj ofte ĝiaj posedantoj laboris samtempe en la minejoj, fabrikoj ktp. La pejzaĝo de Ruda Śląska rapide ŝanĝiĝis – ĉirkaŭ karbominejoj dissemitaj tra la urbo kaj proksime de ĝi komencis kreiĝi ministaj setlejoj. La lokaj potenculoj komencis krei pli dignajn vivkondiĉojn por la nova socitavolo, kiun konsistigis ministoj kaj iliaj familanoj, firme ligitaj kun la minejoj kaj ĝenerale la karboelterigado. Ankaŭ kulturo kreata en la regiono alprenis unikan karakteron. Sed la loĝantoj de Ruda Śląśka estis ne nur firme ligitaj kun la regiono, sed ankaŭ kun Pollando. Kiam ĝi reakiris sendependecon en la 1918-a jaro ene de ĝiaj limoj ne troviĝis Silezio. Por revenigi la regionon al Pollando oni luktis ia. dum tri, la tn. sileziaj insurekcioj, kiuj okazis inter la jaroj 1919-1921. Nur el Ruda Śląska aliĝis al ili 3000 viroj. Multe malpli facilaj tagoj venis por la urbo en la periodo de la 2-a mondmilito. Nome, en la 1942-a jaro hitleranoj instalis tie la filion de la koncentrejo Auschwitz. Kiam la militbataloj silentiĝis la loĝantoj de la urbo denove koncentriĝis pri la minejoj, savante ilin kontraŭ detruo kiun planis okupaciintoj. Nome, ĉiuj minejoj de Ruda Śląska laŭplane devis esti dronigitaj.
Nun en Ruda Śląska kunekzistas kvazaŭ du mondoj; la modernaj loĝkvartaloj kaj malnovaj ministaj loĝkolonioj. Funkcias malnovaj minejoj establitaj de germanaj familoj: Ballestr, Schaffgotsch, Dennersmarck. A pud ili plukonstruiĝis establoj modernaj, kiel la funkciigita en la 1957-a jaro minejo „Halemba”. Malgraŭ tio, ke en la regiono setliĝis multaj eksteruloj, kiujn logis minista laboro, la kulturo de la regiono estas tre kohera kaj Ruda Śląska ofte estas difinita la plej silezia urbo en la tuta Silezio. Inter personoj naskiĝintaj tie elstaras ne nur ministoj. Ruda Śląska estas ankaŭ la naskiĝurbo de la plej fama pola sportistino, naĝistino Otylia Jędrzejczak.
Gabi Kosiarska