Hodiaŭ mi volas rakonti al vi pri urbo kun longdaŭra historio kaj tradicio, kvankam ĝi ne distingiĝas per apartaj monumentoj kaj vidindaĵoj. Garwolin estas la distrikta urbo en la orienta Mazovio, situanta ĉe la trako Varsovio-Lublino, troviĝanta nur 60 kilometrojn for de la pola ĉefurbo. La unua mencio pri Garwolin devenas el la 1386 jaro. Disputa estas la preciza dato de la atribuo de ĝiaj urborajtoj, tamen oni supozas, ke la akto el la 1423 jaro nur konfirmis jam pli frue ekzistantajn urborajtojn.
Garwolin, troviĝanta sur la tereno de la iama Czersk-provinco apartenas al la plej malnovaj urbocentroj de la sud-orienta Mazovio. La plej malnovaj spuroj de la setlado estis malkovritaj sur la apudurbaj terenoj kaj ili devenas el neolita epoko, tio signifas de ĉirkaŭ 4500 jaroj antaŭ Kristo. Sur la tereno de la hodiaŭa Garwolin la spuroj de la antaŭuloj estas nur dumiljaraj.
La unuaj skribaj informoj pri Garwolin - kiel dirite - devenas el la 1386-a jaro, kiam ĝia posedanto estis Andrzej Ciołek, pli posta mazovia vojevodo. En la 1407a jaro la vilaĝon aĉetis la mazovia princo Janusz la 1-a, kiu pli poste atribuis al ĝi la urborajtojn. Post kiam la mazoviaj princoj formortis en la 1526 jaro Garwolin fariĝis la reĝa urbo. Kiam dek tri jarojn pli poste ĝi fariĝis la ĉefa urbo de la distrikto komenciĝis ĝia dinamika evoluo. En la 16-a jarcento ĝi famiĝis kiel produktejo de iu el la plej bonaj bieromarkoj en la lando. Garwolin komercis tiam kun Silezio kaj Moravio, tra ĝi kondukis la komerca itinero el la nordo de la kontinento. Tiutempe la paroĥestro de Garwolin estis Kasper Sadłoch, konata kiel konstruanto de la unua en Varsovio ponto super Vistulo. Grave influis la ekonomian disfloron de Garwolin la rajto ĉiusemajne organizi bazarojn kaj foirojn. Ĉe Wilga-rivero funkciis du muelejoj. En la 2-a duono de la 16-a jarcento la urbo havis 260 domojn, ĝi posedis ankaŭ konstruaĵojn de la publika uzo. Gildoj membrigis 230 metiistojn, ĉefe bierfaristojn, sed krome ŝufaristojn, bakistojn, tajloristojn, forĝistojn, seruristojn, feltistojn, ĉapofaristojn, lignaĵistojn. Lime de la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la starosto de Garwolin fariĝis granda reĝa hetmano Jan Zamoyski. Alte taksante la fajnecon de la loka biero li transportis la bierfarejon el Garwolin al Zamość.
La invado de svedoj meze de la 17-a jarcento kaŭzis signifajn detruojn en Garwolin, kio alkondukis al la ekonomia kolapso de la urbo por du jarcentoj. Dum la tempo de dispartigoj Garwolin unue falis en la aŭstrajn, sekve en la rusajn manojn. Dum la januara insurekcio en la 1863 jaro multaj urboloĝantoj batalis – kvankam sensukcese – kontraŭ la rusan aneksinton.
Sed la 19-a jarcento signifis ankaŭ ekonomian vigliĝon de la urbo, kio ligiĝis kun la elkonstruo de Lublin-trako kaj de la fervoja linio inter Varsovio kaj Lublino. Garwolin fariĝis tiam grava centro konata pro la peltoproduktado kaj produktado de bela ĉevaljungilaro. La lokaj peltofaristoj veturis eĉ ĝis la rumana limo por aĉeti fajnajn ŝafledojn. Post la reakiro de sendependeco en la 1918 en Garwolin unuavice evoluis metio. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento la peltogildo havis tie 196 majstrojn kaj 800 majstroaspirantojn. La 2-a mondmilito detruis Garwolin 70-procente. Post ĝi la urboevoluo trapasis lame. La metiista aktivado estis bremsita pro la ĉikanoj rilate la privatajn produktantojn. Nur dank’ al ilia rezisto la metiista aktivado ne plene velkis en Garwolin.
Garwolin havas tre interesan historion tamen ĝi ne estas urbo fieranta pri antikvaĵoj. Neniam estis tie fortresoj, riĉaj palacoj. La konstrumaterialo en Garwolin ĉiam estis ligno. En la urbo detruita plufoje, suferinta plurajn incendiojn saviĝis nur kelkaj lignaj konstruaĵoj.
Garwolin tenas partnerajn kontaktojn kun du urboj- Fuerstenau en Germanio kaj Gorki en Belorusujo. Ĉiujare Garwolin vizitas oficiale la reprezentantoj de la partneraj urboj, aparte dum la Tagoj de la Urbo. La reciproka kunlaboro baziĝas laŭpremise sur homoj junaj – lernejanoj kaj membroj de la sociaj organizoj. La kunlaboro celas reciprokan konatiĝon, kulturan interŝanĝon, interŝanĝon de spertoj kaj lernon de la fremdaj lingvoj. Valoras aldoni, ke en iu el la lokaj mezgradaj lernejoj ja oni instruas ankaŭ Esperanton.
Kvankam Garwolin ne fieras pri antikvaĵoj ni diru kelkajn vortojn pri ĝiaj naturaj allogaĵoj. Nome vera ornamo de Garwolin-ĉirkaŭaĵoj estas pinaj kaj miksitaj arbaroj. Promenante laŭ la valoj de la riveroj Świder kaj Wilga eblas renkonti eĉ restaĵojn de alnaj arbaroj. La riĉa flaŭro logas tien botanikistojn kaj turistojn. Alkoj, kapreoloj, aproj, meloj kaj musteloj apartenas al la faŭna riĉaĵo de la regiono. Apud Wilga-rivero siajn vivejojn havas ankaŭ kastoroj kaj lustroj. Nestas ĉi tie multaj birdoj, eĉ la nigra cikonio. Nokte viglas vespertoj, loĝantaj en la subtegmentejoj de malnovaj konstruaĵoj kaj preĝejoj.
Barbara PIETRZAK