• SZYDŁOW - 28.10.2006
  • 27.10.2006
En Pollando sentiĝas ĉiam pli la malkreskanta temperaturo, ĉiam pli sentiĝas la aŭtun-veno. Por iom distanciĝi de tiu aŭro, ne ĉiam orkolora, mi proponas hodiaŭ viziti la lokon Szydłów (la suda Pollando), kiu - rigardata de malproksime - pro blankaj kalkŝtonaj muroj kaj urbopordegoj vekas asociaciojn kun sunoplena kaj varma Hispanio. Szydłów des pli meritas viziton, ĉar ĝi estas la unusola urbo en Pollando, kiu en la 21-a jarcento brile evoluas ene de siaj mezepokaj muregoj.
Laŭ onidiroj tiam, kiam tiujn ĉi terenojn surkreskis senlimaj arbaroj plenaj de sovaĝaj bestoj oni plej forte timis en la regiono ne ilin, sed iun konkretan homon...la kruelan rabiston Szydło. Li estris bandon, kiu atakis komercistajn karavanojn kaj simplajn vojaĝantojn, kiuj malbonŝance elektis la lokan vojpasejon. Rabistojn interesis nur juvelaĵoj, kiuj estis sekve kaŝataj en prokismaj kavernoj. Iufoje tamen la orgojla rabisto ne identiginte bone la pasantojn atakis la karavanon de pola reĝo. Dum la reĝaj kavaliroj luktis kontraŭ la rabistoj, la reĝo Kazimiro la Granda preĝis sur proksima altaĵo ĵurante, ke se Dio savos lin, tiam en tiu ĉi loko li konstruigos preĝejon. Kaj tiel vere okazis. Ĉiuj rabistoj pereis dum la batalo kaj ilia estro, la menciita rabisto Szydło, devis redoni al la reĝo kaŝitajn trezorojn. Ilia valoro ebligis elkonstrui sur la altaĵo preĝejon kaj establi setlejon, kies nomo deriviĝas de Szydło-rabisto kaj nun sonas Szydłów.
En la historiaj dokumentoj Szydłów estas notita jam en la 1119-a jaro, do 200 jarojn antaŭ ol Kazimiro la Granda fariĝis la pola reĝo. En la 13-a jarcento oni jam rekonis ĝin urbo, pri kio povas atesti noto en la pola kroniko de Jan Długosz, mencianta batalon kontraŭ turkoj apud la urbo Szydłów. Tamen oficiale Szydłów la urborajtojn akiris en la 1329-a jaroj. Tiu ĉi momento signis brilan kaj dinamikan urboevoluon. Meze de la 14-a jarcento reĝo Kazimiro la Granda ordonis ĉirkaŭi la urbon per kalkŝtona murego, pro kiu oni difinas Szydłów la ŝtona urbo aŭ la pola Carcassonne. Samperiode kreiĝis en ĝi la defenda fortikaĵo rolanta samtempe kiel la reĝa rezidejo. Kreiĝis tiam svelta gotikstila preĝejo de sankta Vladislavo. La murego zonumanta la urbon longis 680 metrojn kaj al la urbo gvidis 3 pordegoj la Abata, Sandomierz-pordego [laŭ la nomo de la najbara urbo] kaj la Krakova [laŭ la nomo de la tiama pola ĉefurbo].
Verŝajne komence de la 15-a jarcento kreiĝas la unuaj metiistaj gildoj servantaj al la loka merkato. Dank’ al favora situo Szydłów fieris ankaŭ pri tre vastaj kaj sukcesaj komercaj kontaktoj. Tra la urbo kondukis la importoitinero de vino, bredbestoj kaj lupolo, kio estis por la urbo fonto de grandaj profitoj. En la 1528-a jaro konforme al privilegio de la reĝo Sigismudo la 1-a la urboloĝantoj establis akvokondukilon. Pro la akvouzo necesis pagi, tamen la akiritaj tiel rimedoj povis esti destinataj nur por la modernigo de la aranĝaĵo. Krome dank’ al ĝi kreiĝis la urba banejo. Tiam en Szydłów loĝis 710 personoj kaj la urbosubstancon formis 180 grandparte lignaj dometoj. Dum kelka temo ŝajnis, ke Szydłów fariĝos iu el la plej gravaj centroj de la lando. Ofte gastis tie la reĝo kun siaj korteganoj, ĉiam pli multnobre vizitis ĝin eksterlandaj komercistoj. Sed subite la urbon preskaŭ ĝisfunde ruinigis du damaĝaj incendioj. Unu tuj post la alia. Kiam fine en la 17-a jarcento Szydlów sukcesis supervenki la krizon kaj reveni al sia antaŭa stato eksplodis la pola-sveda milito, sekve de kiu Szydłów estis preskaŭ ter-ebenigita. Ne plu funkciis la urba banejo, nenio restis de la urba akvokondukilo. La urboloĝantaro de 1300 subite falis ĝis 300, kiuj porteme ekloĝis en 34 saviĝintaj konstruaĵoj. Szydłów kvazaŭ ne plu havis la forton kontraŭbatali la malfavoran sorton. Des pli, ke baldaŭ ankaŭ Pollando spertis detrufrapon en la formo de dispartigoj. La aŭstra aneksinto, en kies limoj ektroviĝis Szydłow ne tro zorgis pri ĝiaj malnovaj tezoroj. Ne mirige do, ke en tiu ĉi periodo Szydłów perdis la urborajtojn. En la 1822-a jaro oni eĉ decidis aŭkcii la urban muregon, kiu verŝajne saviĝis nur pro la fakto, ke oni ne sukcesis trovi sufiĉe riĉan klienton. Kvankam la sekvaj jarcentoj ankaŭ ne tro favoris Szydłów ĝi poiome reakiras sian iaman belecon kaj rekonon en Pollando. Nun ĉiuj ĝiaj malnovaj konstruaĵoj estas zorgeme renovigitaj. La urbo fariĝis loko de iu el la plej famaj en Pollando kavaliraj turniroj. Sed ne sole ili estas la okazo memori pri la pasinteco. Ekster la urbo, malantaŭ la Krakova Pordego, sur la altaĵo, troviĝas la malgranda kaj malnova, gotikstila preĝejo, kies patrono estas Ĉiuj Sanktuloj. Onidire ĝuste ĉi-loke preĝis la pola reĝo Kazimiro la Granda atakita de la rabisto Szydło. Kaj ni ne forgesu aldoni, ke ekzakte sub ĝi troviĝas kaverno, iam kaŝanta ne kalkuleblajn trezorojn, ŝtelitajn de la lokaj rabistoj estritaj de kruela Szydło…
Gabi Kosiarska