Pasintsemajne mi rakontis al vi pri la Japana Ĝardeno en Vroclavo, en la sudokcidenta Pollando. Hodiaŭ decas inviti al rocław la urbo mem. Vroclavo estas la ĉefa urbo de la Malsupra Silezio kaj samtempe unu el la malplej novaj kaj la plej belaj urboj en Pollando. Situanta piede de Sudety-montaro, apud Odra-rivero, tranĉita de dekoj da ĝiaj flankfluejoj kaj kanaloj ĝi estas urbo etendiĝanta sur 12 insuloj, en kiu la pasadon faciligas ĉ. 200 pontoj. Pro sia apudrivera situo kaj pontonombro, transkanalaj pasejoj ĝi estas foj-foje difinata la pola Venecio. Permesu al mi privatan aludon. Nome mi mem kiel juna esperantistino vizitinte ĝin, kiel la lokon de forta tie E-movado, aparte junulara, enamiĝis al Vroclavo tiom forte, ke mi senrezeve kaj volonte decidis dum kelka tempo volontuli tie por la Pola E-Junalro. Sed tio estas relative nova historio.
Tiun foran eblas retrovi atente rigardante la vroclavajn murojn. La tempon de la frua mezepko memoras bone Ostrów Tumski, sur kiu konserviĝis en perfekta stato unu el la plej belaj en Eŭropo kompleksoj de la religia arkitekturo. La vroclava Urbodomo estas kalkulata al la plej superbaj gotikaj konstruaĵoj en la Centra Eŭropo. En Vroclavo eblas ankaŭ rigardi iun el la plej grandaj en Pollando barokaj internoj. Temas pri Leopoldinum-Aŭlo en la 18-jarcenta konstruaĵo de la Universitato.
La iamaj kaj la nuntempaj arkitekturaj objektoj dronas en la verdo. Vroclavo nome estas la plej verdaĵabunda urbo de Pollando kalkulante la plantonombron je unu loĝanto. En la urbocentro etendiĝas la 18-jarcenta Szczytnicki-Parko kun 370 arbo- kaj arbusto-specioj. Ĝuste sur ĝia tereno troviĝas la traktita de ni pasintsemajne Japana Ĝardeno. Vizitinda estas la vroclava Botanika Ĝardeno kun multegaj floroj, oranĝerio kaj la plej granda en Pollando kaktoplantejo. En la vroclava Zoologia Ĝardeno el la mezo de la 19-a jarcento vivas pli ol 5 mil bestoj de 650-speciaj.
Allogan kulturan vizitkarton de Vroclavo konsistigas ĝiaj muzikaj festivaloj, akirintaj la internacian famon. La plej grava kaj la plej malnova estas Vratislavia Cantans, kiu en septembro inaŭguros sian laŭvican eldonon. Sed krome Vroclavo famas pro siaj Festivalo „Jazo apud Odra-rivero, Muziktagoj de la Malnovaj Majstroj, Rendevuoj de Aktora Kanzono, Internacia Ĵaza Festivalo, Vroclava Renkontiĝoj de la Unuaktoraj Teatroj kaj de Malgrandaj Teatraj Formoj, Internacia Festivalo Vroclavo. En Eŭropo famiĝis ankaŭ la monumentecaj operspektakloj enscenigataj en la tiea Popola Halego. Ĝi cetere ankaŭ gastigas multaj foirojn, kaj ankaŭ gastigis kelkajn gravajn religiajn rendevuojn, kiel Eŭropan Rendevuon de Junaj Kristanoj de Taize-komunumo. Al la kulturaj atrakciaĵoj de Vroclavo apartenas Racławice-panoramo, panorama pentraĵo kun la dimensio de 120 je 15 metroj, kiu bildigas la venkan batalon de la polaj insurgentoj, komanditaj de Kościuszko super la caraj, te. rusaj trupoj apud Racławice, kio okazis la 4-an de aprilo de la 1794 jaro.
Vroclavo nun estas la 4-a laŭ la grandeco urbo en Pollando kun pli ol 650 mil loĝantoj, iu el la plej gravaj, polaj universitataj centroj. Nekontestebla atuto de la urbo estas relativa proksimeco kaj bonaj trafikligoj kun kuraclokoj, ripozlokoj en Klodzko-Valo kaj en la regiono de Sudety- kaj Karkonosze-montaroj.
Ne estas facile rakonti pri urbo, kiu en la 2000-a jaro festis sian miljariĝon kaj ĝia historio vere estas bunta. La unuan fojon Vroclavo estis menciita en la dokumentoj el la unumila jaro, lige kun la establo de la vroclava episkopejo, tamen dokumentoj konfirmas, ke slavoj setliĝis sur Ostrów Tumski almenaŭ 150-jarojn pli frue. Multaj hipotezoj ligas kun Vroclavo la antikvecan kolonion Budorigum, kiu estis bildigita sur la mapo de Ptolomeo el la 142-147-a jaroj de nia erao. Pri ĝia proksimeco al Vroclaco informas ankaŭ Lexicon Universale. Ekde la fino de la 10-a jarcento Vroclavo estis regata de Piastdinastio. Meze de la 14-a jarcento la urbo post mallonga epizodo ligita kun la hungara regado transiris sub la ĉeĥan regadon. Postee ĝi eniris la konsiston de la Habsburga Monarkio. Meze de la 18-a jarcento same kiel granda parto de Silezio ĝi estis konkerita de Prusujo. En la 1945-a jaro la urbo estis proklamita fortreso kaj preskaŭ tutece detruita dum la bataloj inter la Ruĝa Armeo kaj Werhmacht. Temis pri morna tempo por la urbo. En januaro 1945 jaro germanoj ordonis trude piediran evakuon de la plimulto de la troviĝanta en la urbo civila loĝantaro. Dum ĝi pro malvarmo kaj laco pereis 90 mil personoj. La urbo estis sieĝata dum 4 monatoj, kaj fine la 6-an de majo 1945 subskribis kapitulacon, kiel unu el la lastaj germanaj urboj.
Post la 2-a mondmilito laŭ la decido de la Potsdama Konferenco Vroclavo revenis al Pollando. La novaj aŭtoritatoj donis apartan atenton al integro de la urbo kun la ceteraj landopartoj.. Komenciĝis la rekonstruo de Vroclavo post pezaj militdetruoj.
Nun, kiel dirite Vroclavo estas denove belega urbo fieranta pri sia bunta historio kaj unika ĉarmo.
Barbara PIETRZAK