• MIKOŁÓW - la urbo de Nikolao
  • 02.12.2005
Komenciĝis jam la lasta monato de la jaro, decembro. Por pluraj infanoj ĝi sendube firme ligiĝas kun la figuro de sankta Nikolao. Do, hodiaŭ en nia veturo tre Pollando ni volas inviti vin al loko aparte ligita kun lia nomo. Fakte, urboj kaj vilaĝoj pernome ligitaj kun Nikolao en Pollando multas. Sendube la plej fama troviĝas en la nord-orienta parto de la lando, en Mazurio. Temas pri la tn. marista ĉefurbo de Pollando, Mikołajki iam pritraktita en nia programo. Ni memorigu lakone, ke la sankta Nikolao estas patrono ĝuste de maristoj kaj akvopasejoj. Malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj - la urbo ne ĉiam troviĝis en la limoj de Pollando - Mikołajki per sia nomo ĉiam referencis al la sanktulo – do oni uzis la nomojn: Nicolas, Nicolaus, Nicelsdorf, Nikolaiken.
Sed, kiel dirite la lokoj ligitaj kun la nomo Nikolao en Pollando multas, do hodiaŭ ni proponas viziton en Mikołów. La urbo situanta en la sud-okcidenta parto de Pollando, do en Silezio troviĝas inter la riveroj Vistulo kaj Odro. De la ĉirkaŭantaj ĝin montebenaĵoj eblas admiri pitoreskan panoramon de Beskidy-monatro. La nomo Mikołów devenas de la nomo la unua posedanto de la vilaĝo, do de Nikolao. Tiuepoke en la pola lingvo oni ankoraŭ por Nikolao uzis la formon Mikuł kaj la unua nomo de la urbo estis simile Mikułów. Oni ŝanĝis ĝin konforme al la ŝanĝoj en la pola lingvo, sed nur fine de la 19-a jarcento. La literon >u< anstataŭis la litero >o< - kio evidente ŝanĝis la nomosonon.
Mikołów estas unu el la plej malnovaj urboj de Silezio, kaj fieras pri la 780-jara historio. La spuroj de la setlejo Mikołów enloĝata iam de kamparanoj kaj metiistoj troviĝas en la regiono, kie nun lokiĝas kapelo de la sanka Nikolao. Kiel malmultaj aliaj, Mikołów sukcesis konservi la karakteron de malgranda urbeto, rezistante negativajn fenomenojn de la 19-a kaj 20-a jarcento, ligitajn kun la evoluo de la peza industio. Ĉe la stratetoj de ĝia Malnovurba Kvartalo leviĝas multnombre belaj 18- kaj 19-jarcentaj brikdomoj. La malnova foirplaco kun la situanta centre fontano estas unu el la plej ŝatataj rendevulokoj. De ĉi tie stelforme disirantaj stratetoj kondukas al la lokoj de la tuta urbo. La migran turismon favoras pluraj turismaj itineroj pasantaj tra Mikołów. Ili gvidas al pluraj naturmonumentoj kaj al aparte ravaj lokoj en la najbaraj arbaroj. Se temas pri monumentoj en la urbo mem oni devas nepre viziti ĝian la plej malnovan masonitan konstruaĵon, nome, la preĝejon de Dipatrino la Neĝa. Dato de ĝia konstruo ne estas konata, kvankam sciencistoj opinias, ke tio okazis tuj post la 1270-a jaro. Tiam princo Mieczysław de Raciborz priskribis en la dokumento el la 23-a de marto de la 1287-a jaro la ekipaĵaron por la preĝejo. Al scivolemuloj ni povas aldoni, ke la preĝejo konstuita en la malnovgotkia sitlo administracie estis tute sendependa de Mikołów, ĉar ĝi apartenis al la urbaj aŭtoritatoj de la kvartalo „Podfara”.
Mikołów dum jarcentoj evoluis malrapide kaj relative trankvile, kvankam skuis ĝin incendioj kaj epidemioj, rezulte de kiuj dufoje la loĝantaro du-trione estis dekumita. Evolusalton de Mikołów ne alportis ankaŭ la funkciigo de la minejo. Sed kio gravas, malgraŭ la fakto, ke periode oni elterigadis ĉi tie karbon en Mikołów ne sentiĝas la tipa por Silezio minista etoso. Gravan fierindaĵon de la urbo - eble iom surprize - konsistigas multspeciaj verdaĵoj, kiuj jam baldaŭ troviĝos en la konsisto de la Malsuprsilezia Botanika Ĝardeno. Kiel oni informas, ĝi kreiĝos sur la areo de 130 hektaroj por protekti 100 maloftajn plantospeciojn kaj apartajn naturajn valorojn. Ĉirkaŭ la ĝardeno estos konstruita 400 hektara ekologia parko, kiu estos la plej granda ĉi speca loko en Pollando.