• Ciechocinek - la plej fama pola kuracloko
  • 09.12.2005
En Pollando komence de decembro vetero multfoje estas malbela, pluvas kaj estas malvarme. Ne mirige, do ke multaj personoj malvarmumiĝas. Pro tio hodiaŭ en nia veturo tra Pollando ni volas inviti vin al la plej fama kuracloko en nia lando, nome al Ciechocinek.
Temas pri la loko situanta preskaŭ en la koro de Pollando, en la regiono nomata la blanka Kujavio, inter iom pli grandaj urboj Toruń kaj Włocławek, en la pravalo de Vistulo. La historio de Ciechocinek kiel kuracloko ne estas tre longa, nur ĉirkaŭ 200-jara. Tamen la apartaj valoroj de la urbo, riĉa je salprovizoj estis konataj jam multe pli frue. La plej malnovaj dokumentoj, kiuj mencias la urbon, tiam ankoraŭ setlejon devenas el la 13-a jarcento. En la 1235-a jaro princo Konrad la Mazovia subskribis dokumenton, en kiu li transdonis al la Teŭtona Ordeno por la eterna luo la sal-minejon en Ciechocinek. La Ordeno tamen estis devantigita provizi la princan kaj episkopan kortegojn per parto de la produktata salo.
La laŭvicaj jarcentoj ne alportis al Ciechocinek eventojn apartajn. La aŭtoritatoj de Pollando dediĉis al ĝi pli da atento nur post la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro, kiam la salminejoj en Wieliczka kaj en Bochnia ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto. Post tiujara dispartigo [sekvis du laŭvicaj] Pollando ankoraŭ dum 20 jaroj troviĝis sur la mapo de Eŭropo sed nur en la trunka formo. La definitiva dispartigo de Pollando inter Prusujon, Aŭstrion kaj Rusujon okazis en la 1795-a jaro.
Tamen jam post la 1772-a la aŭtoritatoj de Pollando komencis serĉi lokon, kie oni povus akiri salon kaj la plej bona evidentiĝis ĝuste Ciechocinek. Baze de la tn. „sala leĝo” el la 5-a de marto de la 1791-a jaro oni decidis konstrui tie salminejon, sed la laŭvica dispartigo de Pollando malebligis tion. Post la dispartigo Ciechocinek ektroviĝis en la rusa aneksoparto. Tamen dank’ al la streboj de elstaraj poloj Stanisław Staszic kaj Ksawery Drucki-Lubecki - kiuj elaĉetis la minejon el privataj manoj - la salminejo ekfunkciis kaj komencis produkti salon grandskale. Oni ankaŭ komencis utiligi la saltavolojn kuraccele. Kiel simbolan kreiĝon de Ciechocinek kiel kuracloko oni opinias la 1835 jaron. Tiam estis funkciigitaj 4 unuaj bankuvoj por salubraj banoj, tiam ankaŭ estis kreita la unua malgranda kuracestablo kaj al Ciechocinek alvenis la unuaj pacientoj. La eksterordinaraj kuracrezultoj kaŭzis, ke en la 19-a jarcento Ciechocinek fariĝis la plej populara kaj samtempe la plej moda kuracloko en la neekzistanta sur la mapoj de Eŭropo Pollando. Ne mirige, ĉar la salburaj akvoj de la urbo riĉas je elementoj de bromo, jodo kaj fero.
Ciechocinek distingiĝas per siaj multnombraj parkoj kaj ĝardenoj, skvaroj. Printempe kaj somere ĝi aparte fieras pri flortapiŝoj kaj aparta florahorloĝo. Preskaŭ ĉion ĉi projektis Zygmunt Hellwig, kiu intencis transformi Ciechocinek en la urbon parkon. La menciitajn flortapiŝojn ĉiujare formas miloj da diversaj plantoj, kiuj ravas la loĝantojn kaj multajn pacientojn celantajn la kuraclokon. Aparte impona estas la florahorloĝo, kiun formas floroj malfermantaj la petalojn dum malsamaj matenhoroj. Tamen, por eviti problemojn kun la hordifinado ankaŭ en alia tempo, oni aldonis al tiu ĉi aparta horloĝo ankaŭ horloĝmontrilojn, kiujn movas elektronika mekanismo kaŝita sub la bedo.
Hodiaŭ same kiel antaŭ jaroj Ciechocinek allogas ne nur pro la kuracaj valoroj, sed ankaŭ pro belega situo kaj beleco de la urbo mem kun ĝiaj pluraj parkoj, ĝardenoj, multaj fantaziaj fontanoj kaj trankvilaj promenlokoj. Eble iuj ne volos kredi, sed en Ciechocinek ekzistas eĉ 20 specialaj kurac-itineroj, kiujn konsilas kuracistoj. Proksime de la sal-minejo kaj fontoj de salburaj akvoj la aero estas pli riĉa je diversaj elementoj, kio ankaŭ mildigas suferojn de la kuracatoj.
Parolante pri Ciechocinek oni ne povas prisilenti ĝiajn malnovajn konstruaĵojn. Unu el ili estas la Somera Teatro, kiun oni konstruigis en la 1891-a nur en la daŭro de unu jaro. La ligna konstruaĵo disponas pri 240 sidlokoj inkluzive de 6 loĝioj. Evidente, pro la kuraca karaktero de la urbo oni enscenigis en Ciechocinek ĉefe operojn, operetojn kaj komediojn. La teatro konstruita en la secesia stilo estas unu el 3 ĉi specaj lignaj konstraĵoj en Eŭropo.
Alia konstraĵo, kiun oni nepre devas mencii estas la troviĝanta en Kurcparko Trinkejo de Mineralaj Akvoj tn. "Kursaal", kreita inter la jaroj 1880-1881 en la formo de tegmentita galerio. La linga konstraĵo en la svisa stilo ankaŭ hodiaŭ impresas, aparte pro siaj ravaj muroj similaj al ligna brodaĵo.
Do, valoras viziti Ciechocinek, ne sole kuraccele. Hejmen oni povas preni saketon da salo daŭre elterigata en la loka salminejo laŭ la sama kiel en la 19-a jarcento tekniko