• KRUSZWICA
  • 30.12.2005
La lasta tago en la jaro estas kvazaŭ magia momento, en kiu oni sumigas la lastan jaron kaj faras promesojn por la nova. Do, en tiom eksterordina tago rekte ne taŭgas viziti simplan, senmagian lokon. Tial hodiaŭ ni invitas vin al Kruszwica (la centra Pollando), la loko en kies historio multas legendoj kaj eksterordinaraj eventoj.
Kruszwica nedisigeble ligiĝas kun la origino de la pola ŝtato. Sed, la urbo kuŝanta apud la lago Gopło prospere evoluis multe pli frue. Proksime de ĝi kondukis la tn. sukcena itinero - unu el la plej gravaj trakoj en la antikva epoko, kiu gvidis el la romia imperio profunden al Eŭropo. Profitoj ligitaj kun la komercado kaj diversaj servoj ofertataj al homoj moviĝantaj laŭe de la sukcena vojo certigis bonstaton al la loĝantoj de Kruszwica. Sed, la homoj ĉi tie okupiĝis ne sole pri la komercado, ili ankaŭ kultivis teron, kiu cetere en tiu ĉi regiono estas aparte altkvalita. Antaŭ la kreiĝo de la pola ŝtato ĉirkaŭ la 6-a kaj 7-a jarcentoj Kruszwica laŭ supozoj de arkeologoj rolis kiel la ĉefa urbo de la gento nomata pollingve "Goplanie". Tamen, 200 jarojn pli poste subordigis ĝin la pli forta gento "Polanie", kiu donis la nomon al kreiĝanta nova ŝtato - Pollando.
La sekvaj jarcentoj signifis por Kruszwica la oran epokon, ĝi rolis kvazaŭ kiel la ĉefurbo de la juna ŝtato, en kiu volonte estadis kaj ripozis la unuaj polaj regantoj. Kiam, en la 11-a jarcento Pollandon regis Władysław Herman Kruszwica estis propraĵo de lia filo, princo Zbigniew. Sed, li ne estis bona reganto, li tute ne zorgis pri la urbo nek pri ĝia stato kaj defendokapabloj. La tutan atenton de princo Zbigniew okupis bela kantistino Elvira, kun kiu li pasigis tutajn tagojn kaj noktojn festante kaj amuziĝante. Lia patro, la reĝo de Pollando multfoje admonis la filon. Sed, senrezulte. Fine la patra tiom ekkoleris, ke li brak-ĉe-brake kun siaj kavaliroj atakis Kruszwica. La urbo ne povis sin defendi pro la kadukiĝo de la defendoremparoj kaj malsobreco de la defendantoj, kiuj estis pereantaj dum la atako unu post la alia. Timigita Zbigniew decidis fuĝi kune kun Elvira tra la subtera vojo, kaŝita sub Gopło-lago. Sed, kiam Władysław Herman ekvidis eskapantan filon li - laŭ onidiroj – kolere malbenis lin kaj en la sama momento la subtera koridoro ruiniĝis por eterne, entombigante la malhonestan filon kaj liajn amikojn. Kiel certigas la loĝantoj de Kruszwica la akvo sub la ruiniĝinta koridoro ĝis hodiaŭ havas tute alian koloron ol en la cetera lago. Iuj eĉ asertas, ke se dum tempesto la fulmo batus la akvon de Gopło-lago oni povus ekvidi la ombrojn de la pereintoj kaj ekaŭdi anstataŭ tondro iliajn kriojn.
La priskribita en legendo batalo inter la patro kaj filo faktas, ĝi por multaj jaroj ĉesigis la evoluon de Kruszwica. La laŭvica prospera periodo en la historio de la urbo liĝiĝas kun la silueto de alia pola reĝo Kazimiro la Granda, el la 14a jarcento. Li decidis konstrui en Kruszwica masonitan kastelon, ĉar la urbo estis tiam aparte grava. Nome, ĝi estis situanta en la limregiono inter la pola ŝtato kaj la Teŭtona Ordeno inter kiuj multis militoj kaj bataloj. Sed, bedaŭrine post tiu ĉi pli prospera periodo la posedantoj de la urbo fariĝis princo Popiel kaj lia germandevena edzino Gerda. Iliajn preskaŭ unusolajn zorgojn konsistigis la kolektado de trezoroj kaj kvereloj kun familanoj, kiuj laŭ Popiel volis senigi liajn filojn je la urbo-regado. Fakte, aparte onkloj de Popiel ne aprobis lian maniero zorgi - aŭ fakte sincere dirante malzorgi pri la urbo. Gerda finfine sukcesis konvinki Popielon, ke unusola maniero certigi al iliaj filoj la regadon en Kruszwica estas mortigi la onklojn. Do, oni invitis ilin por solena regalo, dum kiuj oni servis ĉiujn drinkaĵojn venenitaj. Malfruvespere dum terura suferado la onkloj mortis. Popiel ne permesis ilin entombigi, iliaj kadarvoj kuŝis en Kruszwica kiel averto por aliaj familanoj. Tiom abomena krimo ne povis tamen resti senpuna. La lasitaj kadavroj fariĝis la nestejo por miloj kaj miloj da musoj, kiuj tuj post enmondiĝo lavangis la kastelon de Popiel, enpenetrante tra ĉiu eĉ la plej eta truo kaj formanĝante ĉion, kion ili nur trovis. La timigita princo Popiel kune kun la edzino Gerda kaj du filoj kaŝiĝis en la plej alta turo de la kastelo. Sed la musoj sukcesis sieĝi ankaŭ ĝin kaj formanĝis la malhonestan kaj kruelan princon kaj lian tutan familon. La atestanto de tiuj ĉi eventoj restas ĝis hodiaŭ la unusola konserviĝinta kastela turo, nomata kiel facilas konjekti “la musa”. Turistoj, kiuj multnombre vizitas Kruszwica nun pene grimpas tra ĝia ligna ŝtuparo por admiri pitoresajn vidindaĵojn de la urbo, prokismajn arbarojn kaj lagojn.
Sed, la kastelo ne estas la unusola konstruaĵo en la urbo kun tiom riĉa historio. Eĉ malpli nova ol la kastela turo estas la troviĝanta apud la bordo de Gopło-lago preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Ĝi estas unu el la plej bone konservitaj en Pollando romanikstilaj konstruaĵoj. Oni levis ĝin ĉirkaŭ la 12-a jarcento el granito kaj sabloŝtono. La romanikan karakteron de la konstruaĵo substrekas dikaj muroj, duonrondaj arkoj kaj simplaj geometriaj formoj. Konforme al la stilo la internaĵoj de la preĝejo estas tre modestaj oni eĉ povas diri mizeraj. Al la plej valoraj monumetoj de la preĝejo apartenas baptujoj, devenantaj el la 11-a kaj 12-a jarcentoj. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en la preĝejo estis retrovitaj malfrugotikaj skulptaĵoj el la komenco de la 16-a jarcento. Sed, la preĝejo en Kruszwica kaŝas krome ornamaĵojn alistilajn, laŭe de ĝiaj muroj oni povas admiri barokastilajn skulptaĵojn de genuantaj anĝeloj.
Do, ĉiukaze Kruszwica meritas viziton.