• BJALISTOKO
  • 17.12.2005
Verŝajne niaj geaŭskultantoj ne miros, se hodiaŭ ni invitos ilin al la naskiĝurbo de la kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto, al Bjalistoko. Hodiaŭ ĝi estas la vojevodia urbo, la sidejo de la Podlaĥia Vojevodio. Ĝi etendiĝas apud Biała-rivero, de kiu cetere deriviĝas ĝia nomo: Biały-stok - „blanka deklivo”, funkcianta ekde la 1516-a jaro. Bjalistoko estas la plej granda urbo, ĉefa ekonomia kaj kulturscienca centro de la nord-orienta Pollando. Ekzistas tie Universiatato, Politekniko, Medicina Akademio, funkcias tie du teatroj kaj Filharmonio. En Bjalistoko sian sidejon havas la metropolo de la Romkatolika Eklezio kaj Bjalistoka-Gdanska Diocezo de la Pola Suverena Ortodoksa Eklezio. Kaj tutaparte en Bjalistoko eblas adimiri la palacan-parkan komplekson en la rezidejo de Branicki-familio el la limo de la 17-a/18-a jarcentoj, difinata la podlaĥia Versajlo.
Laŭ la legendo la origino de Bjalistoko ligiĝas kun la ĉasanta tie en la 1320-a jaro granda litova princo Gedymin. Ripozante ĉe la bordo de la rivero Biała li estis dironta, ke eblus ĉi-loke konstrui ĉasistan domon aŭ eĉ establi vilaĝon. Tion asertas legendo, la dokumentoj atestas, ke en la jaroj 1437-1450 la pola reĝo Kasimiro Jagellonido atribuis la lokajn grundojn al Jakub Reszka-Tabutowicz, laŭblazone Cigno. La biendomo kaj sekve la farmejo Białystok kreiĝis lime de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Sed jam meze de la 17-a jarcento la tereno estis testamentita al la Pola Respubliko kaj kiel la reĝa posedaĵo ĝi subalternis al la administracio de Tykocin. En la 1659-a jaro Stefan Czarniecki, la pola nacia heroo, meritiĝinta en la kontraŭsvedaj bataloj ricevis la damaĝitan dummilite urbon, kiel omaĝon pro la militmeritoj. Lia filino fariĝis la edzino de Jan Klemens Branicki, kies nepo - kiel la unua porkonstante ekloĝis en Bjalistoko. Li ne sole ekloĝis, sed sur la fundamentoj de la defendokastelo la gotikan kastelon transformis en barokan palacon kaj lia rezidejo akiris la urborajtojn de reĝo Johano la 3-a Sobieski en la 1691-a jaro.
Kun la figuro de Johano Klemans la 2-a Brancki ligiĝas la ora epoko de Bjalistoko. Ni marĝene informu, ke li estis unu el la plej altrangaj figuroj en la pola ŝtato: nome li estis granda reĝa hetmano, la krakova kastelestro, la unua laika senatano de la Respubliko kaj fine la rivalo de Stanislao Aŭgusto Poniatowski por la honoro de la pola reĝo. Por Johano Klemens Branicki Bjalistoko havis lokon apartan. Ĉiu detalo ligita kun ĝia plukonstruo kaj plibeligo estis kun li interkonsentata. Ĉiu detalo estis pripensita kaj ravis sekve pro beleco. Hetmano Branicki establis interalie hospitalon, deponejon de farjrobrigadistaj akcesoraĵoj, li subvenciis Militistan Lernejon de Inĝenierio kaj Konstruado, kiu edukis oficirojn, fine li establis la Akuŝigan Lernejon. Lia edzino Izabela fondis Akademion Lernejon kaj internulejon. Jan Klemens Branicki atribuis la finan formon al la palaco kaj al la parka-ĝardena kompekso, dank’ al kio Bjalistojo estis reagnoskita kiel urbo laŭ la magdeburga leĝo. Branicki tenis mecenatecon super multaj artistoj kaj sciencistoj plurnombre venantaj al la urbo, dank’ al kio ĝi fariĝis grava kulturcentro. Ĝis la morto de Branicki aktivis tie kortega teatro kaj gastprezentiĝis opersteluloj de la epoko. Ne mirige, ke Jan Klemens Branicki estas hodiaŭ rekonita la patrono de la urbo. Post lia morto la urbo transiris en la manojn de Potocki-familio kaj post la dua dispartigo de Pollando estas de ili vendita al prusoj. Komence de la 19-a jarcento estis kreita bjalistoka adminsitraciejo, kiu eniris la konsiston de la Cara Imperio. Sed poiome Bjalistoko komencis gravi kiel centro de la teksa industrio, kion impulsis la difino de la dogana limo inter la Pola Reĝolando kaj la Cara Rusujo en la 1834-a jaro, ekde tiam difinata Manĉestro de la Nordo. Relative badaŭ, en la 1851-a jaro la dogana limo estis forigita kaj la nombro de manufakturoj malkreskis. Sed la urboevoluon favorinfluis la elkonstruo de la varsovia-petersburga fervojlinio dank’ al kio la nombro de la loĝantaro kreskis rapide. Bjalistokon celis rusoj, judoj, germanoj. Malgraŭ la rusa cenzuro daŭre en Bjalistoko funkciis polaj kulturaj societoj, estis enscenigataj pollingvaj spektakloj, tiuepoke kiel simbolo de sendependigaj agadoj estis elkonstruita pola preĝejo.
Kaj ĝuste tiuperiode, kiam Bjalistoko spertis sian enorme dinamikan evoluon al ĝi translokiĝis el Tykocin kun la espero pri pli bona laboro kaj perspektivoj Marek Zamenhof, baldaŭ edziĝonta al Rozalia Sofer. La 15-an de decembro 1859-a jaro enmondiĝis ilia unuanaskito Ludoviko Lazaro, kun kiu la patrino ligis grandajn esperojn. Tie, havante 9 jarojn li aŭtoris sian unuan verkon, la spektaklon „La Babelturo”, kies origino ligiĝas kun la bjalistoka urbodomo kaj la ĉirkaŭa bazaro. Kiam la 14-jaraĝa Ludoviko kune kun la gepatroj translokiĝas al Varsovio li forportis el Bjalistoko krom la rememoroj de la infanaĝo la ideon pri la Internacia Lingvo.
Kaj Bjalistoko..... Post la eksplodo de la 1-a mondmilito ĝi troviĝis for de la frontolinio, sed en la 1915 ĝi estis okupaciita de la germanaj trupoj, kiuj restis tie eĉ ĝis la 19-a de februaro kiam evakuiĝis. Ilian lokon prenis polaj taĉementoj. Dum la ofensivo de bolŝevistoj ĝi falis la 28-an de julio de la 1920 en iliajn manojn kaj liberigon ĝisatendis post ne plena monato, la 22-a de aŭgusto 1920-a. Sekve la intermilita periodo signifis por Bjalistoko ordigon de iom kaosa kontruplano el la aneksoperiodo kaj ia. novajn parkojn. Meze de la 20-aj kaj 30-aj jaroj oni klopodis modernigi la centron de Bjalistoko, krei reprezentan administracian-oficistan kvartalon, kreiĝis tiam impona parko de princo Józef Poniatowski.
Post la eksplodo de la 2-a mondmilito Bjalistokon eniris la germanaj trupoj, sed ne por longe. Rezulte de la pakto Ribbentrop-Mołotow la urbo estis transdonita al la Ruĝa Armeo kaj estis enkorpigita en la Bjelorusan Sovetan Respublikon. Sovetaj okupaciintoj dum la 19-monata estado aplikis vastskale planitajn reprezaliojn, ĝustadire kontraŭ ĉiuj polaj loĝantoj en la urbo, eĉ skoltoj kaj junskoltoj. Kelkdek mil ĝiaj loĝantoj estis ekzilitaj en la profundon de Sovetunio kaj Kazaĥio, el kiu nombro 90 procentoj pereis kaj samtempe rusoj klopodis ĝisfunde forviŝi kiujn ajn spurojn de poleco. La eniro de la germanaj trupoj en la urbon la 27-an de junio 1941 ĉesigis tiujn kontraŭpolajn agadojn, aliflanke germanoj komencis sian estadon per pacigo de la juda kvartalo Chajnaki. Kelkaj mil ĝiaj loĝantoj estis murditaj, multaj vivbruligitaj en la loka Sinagogo. Meze de julio kaj aŭgusto la juda loĝantaro estis grupigita en la getto. Ĝian likvidon la gettoloĝantoj kontraŭstaris armite, sed la 16-an de aŭgusto bataloj ĉesis kaj la bjalistoka getoo, en kiu pereis multaj esperantistoj, estis likvidita. Denove la trupoj de la Ruĝa Armeo eniris Bjalistokon fine de julio 1944. Oni klopodis instali tie adminsitracion ligitan kun Stalin. Multaj personoj pro sia patriota agado estis mortkondamnitaj aŭ ekzilitaj al Siberio kaj ĝuste ĉi tie, en Bjalistoko plej longdaŭre daŭris la rezisto kontraŭ la okupaciinton.
La retririĝantaj germanoj kaj invadantaj rusoj detruis Bjalistokon 80-procente. La industria povo de la urbo malkreskis je 74 procentoj. La loĝantaro estis ekstermita de 100 mil antaŭmilitaj ĝis 57 mil loĝantoj. La invadintoj konsekvence dekumis kleran kaj aktivan polan loĝantaron organizante amasajn ekzekutojn kaj portante ilin al koncentrejoj. Malgraŭ la militfino la teroro kaj rabado de la okupaciinto ne ĉesis, kontraŭe ĝi intensiĝis, ĉar rusaj trupoj traktis Bjalistokon egalrange kun la germanaj urboj, forveturigante el ĝi industrian infrastrukturon kaj prirabante la loĝantojn.
Nun Bjalistoko estas urbo kun 300-mila loĝantaro, fieranta pri sia industrio, sed unauvice pri tio, ke ĝi estas grava centro de la scienco kaj kulturo. Ĝi ne forgesas pri sia plej fama loĝanto, dr-o Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj fieras, ke oni difinis lin Bjalistokano de la 20-a jarcento.