• POLANICA ZDRÓJ
  • 24.12.2005
Ĉi-semajne mi proponas al vi viziti kune kun mi unu el la plej famaj kuraclokoj de Pollando - Polanica Zdrój – en la sudokcidenta Pollando - kun kiu mi mem havas multajn kristnaskopoeriodajn rememorojn el mia infanaĝo, nome tie mi kelkfoje pasigis la vintrajn, sed kelkfoje ankaŭ somerajn feriojn.
Polanica Zdrój estas konata urbo, kuracloko kaj ripozloko, kaj samtempe signifa turisma centro situanta apud la rivero Bystrzyca Dusznica en la Centra Sudety-Montaro. La okcidentan parton de la urbo konsistigas arboriĉaj deklivoj de la mirforma Tabla Montaro kaj Bystrzyca-Montaro, kiuj formas bonegajn, variajn promenterenojn. La plej alta loko tie estas la pinto Wietrznik, kiu egalas al 758 metroj super la marnivelo. La klimato de Polanica Zdrój estas milda, tipe montarregiona. La kuraca parto de la urbo karakteriziĝas per longdaŭraj senventaj periodoj, precipe inter julio kaj septembro. Ĉar Polanica logas ankaŭ vintroamantojn valoras aldoni, ke la unua neĝo falas tie kelkfoje jam fine de oktobro, la lasta fine de aprilo.
La eksterordinare pitoreska regiono kaŭzas, ke Polanica estas elstara startoloko por la migradoj al la ĉirkaŭaj mildaj montopintoj, iom pli ol 700-metra Ŝtona Monto kaj Wolarz, monto ĉirkaŭ 850-metra.
Polanica estas relative malgranda loko kun nur 8 mil konstantaj loĝantoj. Ĝia riĉaĵo – krom naturbelecoj - estas la fontoj de mineralaj akvoj, malkovritaj en la 17-a jarcento. Polanica Zdrój karakteriziĝas per tradicia urboplano, kohera konstruaĵaro. Sed samtempe temas pri la urbo kvazaŭ tutece troviĝanta en parko, sen la foirplaco, sen la urbocentro.
La unuan fojon ĝia origina nomo >Heyde< kiel interarbara setlejo aperis en dokumentoj el la mezo de la 14-a jarcento. Tiam ĝi estis la propraĵo de la kavalira familio Glaŭbitz. Meze de la 15-a jarcento ĝi fariĝis la posedaĵo de Lazan-familio, kiuj vendis ĝian parton al monakoj aŭgustianoj en la proksima Kłodzko. La alia parto de la vilaĝo daŭre estis la posedaĵo de kavaliraj gentoj kaj jezuita ordeno. Jam en la 17-a jarcento oni atentigis pri la ekzistantaj tie mineralaj fontoj, sed la elkonstruon de la kuracloko oni inaŭguris nur en la 1827-a jaro, konstruiginte lignajn trinkejojn de la mineralaj akvoj, kaj sekve banejon. La laŭvicaj posedantoj konstruis jam banejojn masonitajn, la iaman jezuitan domon oni disponigis al kuracataj, ĉefe sacerdotoj. Se en la 1873-a Polanica logis 131 kuracatojn, kvin jarojn pli poste temis jam pri 300, post laŭvicaj dek jam 726. Tiam oni komencis ankaŭ enboteligi la mineralan akvon el la fonto „Jozefo”. Samperiode Polanica ricevis fervojan ligon kun Kłodzko kaj Duszniki, kio spronis la urboevoluon. En la laŭvicaj jaroj oni plukonstruis la kuraclokon kaj lokalizis laŭvicajn fontojn de mineralaj akvoj. En la 1906-a jaro kreiĝis tie la plej granda sanatorio kun 140 ĉambroj, trinkejo de la mineralaj okvoj kaj novaj banejoj, la urbo dungis 12 kuracistojn. Post la 1-a mondmilito Polanica daŭre evoluis kaj en la 1929-a vizitis ĝin eĉ 11 mil kuracatoj kaj 4500 turistoj.
Nur post la 2-a mondmilito Polanica ricevis la urborajtojn kaj grandigis ĝian areon. La unua postmilita kuracsezono komenciĝis en la 1946-a jaro, kaj la aldona atrakciaĵo por la turistoj fariĝis fandejo de kolora vitro kaj teksa establo. Nun en Polancia funkcias tri hospotaloj – kardiologia, gastrologia kaj kardiologia por infanoj, ĝi disponas pri 4 sanatorioj. Polanica famas ankaŭ pro sia specializa Hospitalo de Kosmetika Kirurgio.
Polanica en sia tutjara kultura programo havas kelkajn interesajn aranĝojn, temas ekzemple pri Poeziaj Printempoj, Festivalo de Amatoraj Filmo „Pol-8”, kaj ŝakturniroj de Akiba Rubinstein, kiuj akiris internacian renomon.
Komence de decembro en Polanica Zdrój oni aranĝis allogan inaŭguron de la vintra sezono, sub la titolo „La pola kristnaska arbeto”, kiun akompanis bunta kermeso „Sub la Bona Anĝelo”. Tiuokaze sur la urbopromenjo eksvarmis anĝeloj, sanktaj Nikolaoj kaj aliaj buntaj figuroj el la kristnaskaj kripetoj. La aranĝo organizita ĉi-jare la unuan fojon verŝajne por konstante eniros la decembran eventokalendaron de rava kaj pitoreska Polanica-Zdrój.