• KASTELO EN GNIEW
  • 06.01.2006
Lastsemajne ni vizitis la lokon Kruszwica, kiu troviĝas ĉe la iama sukcena itinero de la romia imperio. En nia hodiaŭa veturo tra Pollando vojaĝante laŭ tiu ĉi itinero ni atingos la lokon Gniew, kiu famas pro sia kastelo de la Teŭtona Ordeno. Temas pri la plej potenca, gotika fortikaĵo de la Ordeno ĉe la maldekstrborda Vistulo, kiu estis konstruita sur la plano de kvarangulo en la 14-a jarcento.
Inter la jaroj 1407-1410 ĝia estro estis Sigismundo von Raumungen, elstara mastro kaj protektanto de la kastelloĝantoj kaj loĝantoj de la troviĝanta apude urbo. Sed tio ne estis trankvila periodo, ĉar la Teŭtona Ordeno troviĝis sojle de la milito kontraŭ Pollandon konkere por la Gdanska Pomerio. Sigismundo von Ramungen estis klera homo kaj li konsciis, ke milito inter du kristanaj ŝtatoj ne povas alporti ion bonan, kontraŭe ĝi povas kaŭzi eĉ falon de la Ordeno. Petita pri konsilo, li provis konvinki la grandan ordenmajstron rezigni pri la planita milito. Tamen, Ulrich von Jungingen traktis lian opinion kiel simptomon de malkuraĝo. Kiam en la 1410-a jaro estis lanĉita batalo Sigismundo von Ramungen ricevis la ordonon tuj prezenti sin kaj siajn kavalirojn por ĝi. Li forlasis la kastelon tuj, eĉ sen minuta prokrasto. Responde al iu fratulo, kiu demandis lin „kiu nun prizorgos la kastelon?” li malafable diris „eble damnaj fantomoj” kaj kolera li forlasis la kastelon. Kiam la 15-an de julio 1410 komenciĝis la batalo inter Pollando kaj la Teŭtona Ordeno sur Grunwald-kampo la granda Ordenmajstro revenĝe pro la paciga konsilo direktis Sigismundon von Ramungen batali kiel la unua. Tion li cetere faris, pereante samverspere.
Post la milita malvenko la Teŭtona Ordeno frontis veran detrubaton. Same kiel la aliajn poloj okupis ankaŭ la kastelon en Gniew, kiu poiome kadukiĝis pro la zorgomanko. Multaj atestantoj tamen asertas, ke ili tiam multfoje vidis Sigismundon von Ramungen vagi tra la kastelo kaj prizorgi ĝin kaj ĝiajn posedaĵon. Same okazis dum pluraj laŭvicaj jarcentoj, ankaŭ en la julio de la 1921-a jaro, kiam okazis granda incendio, ĝisfunde detruanta la kaselon. Multaj tiam atestis vidi la silueton de iama kastelmastro, kiu starante sur la ruinoj kriis ”Mi, Sigismundo von Raumungen, kastelmastro malbenas ĉiujn komune kaj ĉiun individue, kiuj kaŭzis la kadukiĝon kaj detruon de mia kastelo! Kaj mi certigas, ke mi ne ripozos antaŭ ol la kastelo – ne gravas en kies manoj – reakiros sian iaman brilon, potencon kaj famon. Do, timu kaj serĉu trezorojn, kiuj permesos al vi ĝin ripari”.
Polajn aŭtoritatojn kvazaŭ timigis tiu averto de la kastelmastro, ĉar ili komenis ĝin rekonstrui, sed la eksplodinta 2-a mondmilito por pluraj jaroj ĉesigis la rekonstruklopodojn. Nur en la 1992-a jaro la rekonstruado poiome proksimiĝis al la fino. Oni restaŭris preskaŭ la tutan kastelon, kaj sukcesis parte revenigi la iaman, 15-jarcentan aspekton kaj brilon. Ekde tiam en la kastelo estas organizataj historiaj spektakloj kaj kavaliraj turniroj, kio kaŭzis ke la kastelo en Gniew akiris la opinion de la koro de la mezepoka tradicio en Pollando.
Ĉe la piedoj de la kastelo troviĝas la fondita antaŭ ĝia elkonstruo, en la 1297-a jaro, urbo Gniew. Por ĝi la proksimeco de la kastelo estis fonto de disfloro, sed ankaŭ pli postaj sortobatoj. Troviĝis en ĝi haveno utiligata de teŭtonoj, kastelaj bredejoj, grenstaplejoj kaj bierfarejo. Tial dum sieĝoj kaj bataloj oni atakis ne sole la kastelon, sed ankaŭ la urbon, kiu estis pli facile konkerebla malgraŭ sia severa nomo, ĉar Gniew pollingve signifas koleron.
Kial la urbo akris ĝin? La regiono estis riĉe naturprovizita. Malgraŭ tio tamen malmultaj homoj setliĝis ĉi tie pro damaĝaj riverinundoj kaj danĝeraj marĉoj. Tiuj, kiuj tamen decidis loĝi ĉi tie okupiĝis ĉefe pri la metia aktivado kaj potelfarado. Ili vivis preskaŭ sen kontakti la eksteran mondon, pro manko de vojoj kaj tro danĝera, por iliaj simplaj boatoj, Vistulo. Kaj subite iun tagon evidentiĝis, ke sur deklivo de malgranda altaĵo iu konstruas domon. La senlace laborantan viron, akompanis belaspekta virino, kiu kantis la tutan tempon, pro kio la edzo nomis ŝin Birdeto. Ili loĝis dise sen kontaktoj kun la loka loĝantaro tamen nur ĝis la tago, kiam ŝi naskis filon kaj ŝia edzo petis helpon de la vilaĝaj virinoj. Tiel komenciĝis granda amikeco inter la vilaĝanoj kaj la familio loĝanta ĉe la altaĵdeklivo. La viro instuis ilin navigi tra Vistulo, ĉasi kaj fiŝkapti. Laŭvicaj tagoj kaj jaroj pasis feliĉe. Ĝis iu terura vespero, kiam la viro reveninte hejmen ne trovis siajn amatan edzinon kaj filon. Korbo kun lavendaj vestaĵoj staranta apud la vistula bordo, ĉion klarigis.........ambaŭ dronis en la rivero. En sia kolero la viro fariĝis terura, ĉiuj vilaĝanoj lin ektimis. Pro la granda sufero li malbenis Vistulon promesante plenŝuti ĝin per sablo, por ke ĝi ne kaŭzu pliajn suferojn al homoj. Lia dolor-kolero igis la vilaĝanojn, kiuj helpi al li porti teron kaj sablon por detrui la riveron. Kun la tempofluo la altaĵo sur kiu estis iam konstrita domo de la dolorkolera viro malaperis. En ĝia loko kreiĝis ebena spaco, sur kiu la vilaĝanoj komencis konstrui novajn domojn. La viron pro tiu ĉi evento oni nomis Kolerulo kaj la setlejo ricevis ĝuste la nomon Gniew - Kolero. Sed, tiu ĉi historio ankoraŭ ne finiĝas. La vilaĝantoj danke al lia helpo komencis navigi laŭe de Vistulo kaj vendi siajn varojn. Dum iu el ĉi specaj komercveturoj ili ekvidis blankan birdeton, kiu flugis kun fiŝo en sia beko. Ĉiuj miris, ĉar birdetoj similaj al ĝi ĉi tie ne vidiĝis. Ankoraŭ pli multe la vilaĝanojn surprizis malgranda knabo, kiu ĉeborde atendis la birdeton kaj prenis de ĝi la fiŝon. La Kolerulo rekonis en la knabo sian filon kaj laŭ onidiroj la birdeto estis lia patrino, kiu dum pluraj monatoj portis al li fiŝojn ne permesante, ke ŝia infano malsatmortu.
Ekde tiam Gniew administrata de Kolerulo brile evoluis kaj fariĝis la urbo. Homoj loĝis en ĝi sekure, utligante la trezorojn de Vistulo, kiun oni ne plu timis. La rivero fariĝis ilia amiko nutrante ilin kaj fariĝinte ilia fenestro al la mondo. Kiel memoraĵo pri tiu ĉi fora historio atestas hodiaŭ blanzo de la urbo Gniew, sur kiu videbliĝas la blanka birdeto, tenanta en la beko fiŝon.