Ĝuste ekde hodiaŭ polaj lernantoj komecis la vintran feriadon. Do, ni volas proponi al vi viziton en loko taŭga por ĉi sezona ripozo en la montarana urbeto Sucha Beskidzka, kiu delonge allogas turistojn. Ne sole pro sia belega situo, sed ankaŭ longa historio, nome la urbeto solenis pasintjare sian 600-jariĝon.
Sucha Beskidzka estas loko situanta en fabeleske bela valo de la riveroj Stryszawka kaj Skawa, piede de Beskidy-montoĉeno. Ĝi troviĝas sur la kruciĝo de la vojoj kondukantaj al la plej famaj polaj vintraj ripozlokoj, kiel Żywiec kaj Zakopane. Pluraj vizitantoj ravitaj de ĝia eksterordinara beleco decidas halti en la urbeto almenaŭ por promeni kaj admiri ĝiajn belajn konstruaĵojn.
Tiu la plej bela estas sendispute kastelo ofte nomata „malgranda Wawel”, alude al la pompa reĝa rezidejo en Krakovo. Oni konstruis ĝin en la 16-a jarcento kaj nun ĝi estas opiniata en nia lando la perlo de la renesanca arkitekuro. La kreiĝo de la kastelo ligiĝas kun la kortega oraĵumisto Gaspare Castiglione, kiu post la ricevo de pola nobeltitolo alprenis la polan nomon Kasper Suski kaj decidis konstrui kastelon. Sed, ne temis tiam pri pompa konstraĵo. Pri la plukonstro de komence relative modesta kasteleto decidis nur laŭvicaj posedantoj de Sucha Beskidzka, la nobel-familio Komorowski. Tiam respondeca pro la konstru-laboroj estis flandra arkitekto kaj oraĵumisto Paweł Baudarh. Tamen la unua kastelkonstraĵo konserviĝis ĝis nun kaj oni povas admiri ĝin kiel parton de la suda kastelalo.
Kiam en la 17-a jarcento la kastelo fariĝis laŭvice la propraĵo de Wielopolski–familio ĝi daŭre estis plukonstruita, sed tio jam ne ŝanĝis signife ĝian aspekton. La konstruitan sur neregula plano kastelon kun 4 turoj, kun 3 vastaj aloj kaj kortego ĉirkaŭas 18 jarcenta parko, en kiu troviĝas multaj malnovaj araboj, rekonitaj kiel naturmonumentoj.
La kastelo en Sucha Beskidzka dum pluraj jarcentoj rolis kiel la administracia, ekonomia kaj kultura centro de la regiono. Tiu ĉi regiono estis tiom bone administrata kaj fieris pri tiom intima kunlaboro, ke malgraŭ la fakto, ke ĝiaj posedantoj estis laŭvicaj polaj nobel-familoj Wielopolski, Branicki kaj Tarnowski, la tuta regiono estis difinata kiel „ŝtato”. Tiu situacio konserviĝis eĉ ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito.
La establo de elstra biblioteka kaj muzea kolekto en Sucha Beskidzka ankaŭ ligiĝas kun la lastaj posedantoj de la kastelo, kun Branicki-familio. Dum longa periodo temis pri la plej riĉa privata biblioteka kolekto en Pollando. Bedaŭrinde dum la 2-a mondmilito ĝi estis preskaŭ tutece detruita, la restaĵoj de la iama impona kolekto estas dissemitaj tra bibliotekoj troviĝantaj en la tuta Pollando.
Alia loko en Sucha Beskidzka, kiu indas viziton estas la gastdrinkejo „Romo” lokita ĉe la foirplaco. Ĝi estas unu el la ekzemploj de la malaperanta ligna arkitekuro, referencanta al la popola konstrumaniero en la apudkarparia regiono de Pollando. Ne senkaŭze ĝi estas unu el la atrakciaĵoj de la difinita en la 2002-a jaro ligna itinero de la suda Pollando, en kies konsisto troviĝas krome 9 malnovaj lignaj preĝejoj registritaj sur la listo de la monda heredaĵo de UNESCO. La gestejdrinkejo estis konstruita en la 18-a jarcento, kiam Sucha Beskidzka ricevis privilegion organizi bazarojn. La intern oj de la drinkgastejo havas regionan karakteron ligante al la tradicioj de lokaj montaranoj. Ĝuste la gastejo „Romo” estis eternigita en la poemo de pola profetpoeto Adam Mickiewicz titolita „Sinjorino Twardowska”, kiu rakontas pri renkonto de Mefistofeleso kun trompe ruza sinjoro Twardowski. Kvankam mankas aliaj skribaj konfirmoj pri la tieaj renkontiĝoj kun diabloj, tamen estas sciate ke en la drinkgastejo „Romo” renkontiĝadis lokaj rabistoj kaj komercistoj, kiuj ĝuste tie ĉe la bierglaso estis konfirmantaj kaj festantaj sukcesajn komercajn kontraktojn.
Gabi Kosiarska