La regiono de la pola urbo Dęblin (en la oriento de la lando) estis enloĝita jam en la neolita epoko. Kiel atestantoj de la tiama histoririĉa regiono rolas miloj da ŝtonaj instrumentoj elterigataj ĉi tie relative ofte ankaŭ nuntempe. Tiu ĉi abundo ne tiom mirigos, se ni aldonos, ke Dęblin troviĝas inter du riveroj - Vistulo kaj enfluanta ĝin riverbranĉo - Wieprz, kiuj kreas tiamaniere naturan defendozonon. Tiuj ĉi defendoeblecoj dum multaj jarcentoj estis tre bezonaj, ĉar en la komencaj jaroj de la pola ŝtato la regiono de Dęblin troviĝis en la limregiono, pro kio skuis ĝin senĉesaj invadoj de litovoj, rusoj kaj tataroj. La unua skriba informo pri Dęblin troviĝas en konservita mezepoka jarlibro, en kiu oni notis, ke la 14-an de julio de la 1397-a jaro Piotr, la ĝistiama posedanto de la vilaĝo Dęblin vendis ĝin. Oni notis ankaŭ, ke temas pri regiono bone defendita pro la situantaj proksime du grandaj kasteloj, kiuj gardas la sekurecon de komercistoj veturantaj laŭ la itinero kondukanta el Kaffa apud la Nigra Maro ĝis Baltiko.
Maltrankvilaj eventoj en la historio de Dęblin ne mankis, sed la vilaĝo evoluis relative prospere, kvankam malrapide. En la 19-a jarcento ĝia posedanto estis familio de princo Antoni Jabłonowski. En tiu ĉi periodo Pollando estis dispartigita kaj poloj diversmaniere klopodis batali favore al sia libereco. Princo Antoni subtenis kontraŭcaran insurekcion de rusaj oficiroj pro kio oni kondaminis lin por la 20-jara ekzilo al Siberio. Por liberigi la amatan edzon en la 1836-a jaro princino Paulina transdonis la troviĝantan en Dęblin kastelon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn al la rusa imperio.
Kial rusoj tiom deziris tiun posedaĵon? La klarigo estas tre surpriza. La regionon, kiel la perfektan lokon por konstrui tie grandegan defendo-fortikaĵon opiniis unu el la plej elstaraj polaj generaloj, Ignacy Prądzyński. Sian laboraĵon, dediĉitan al la estontaj defendeblecoj de la pola ŝtato li verkis en rusa malliberejo, kie li ektroviĝis pro kondamno de la aneksinto pro lia partopreno en la kontraŭrusa la tn. novembra insurekcio en la 1830-a jaro.
Utiligante liajn strategiajn planojn rusoj decidis konstrui en Dęblin la planitan de la pola patrioto fortikaĵon. Unuflanke ĝi troviĝis borde de Vistulo, kiel natura barilo. La fortikaĵo estis konstruita konforme al la plej bonaj modeloj de la rusa militista konstruarto. Unuopaj domoj kaj aloj estis riĉe ornamitaj. Atentema vizitanto de la fortikaĵo facile rimarkos ĝian eklektikan stilon. Do, oni povas admiri novromiajn kolonojn aŭ tegmentofinaĵojn kaj malnovegiptan stilon de unu el tri la pordegoj al la fortikaĵo.
Kiam Pollando reakiris la sendependecon en tiu ĉi regiono garnizis multaj soldatgrupoj. En majo de la 1920-a jaro oni decidis transloki el Varsovio kaj loki en Dęblin la mezlernejon por aviadpilotoj. La laŭvican lernejon, nome la oficiran aviadan altlernejon, difinatan „ aglid-lernejo” oni solene malfermis ĉi tie kelkajn jarojn pli poste. Ekde tiam Dęblin sendispute rolas kiel la ĉefurbo de la pola aviado.
La postuloj por ĝiaj lernantoj ĉiam estis tre altaj. Oni devis do, disponi pri almenaŭ mezgrada eduknivelo, konfirmita per maturecekzamena atesto, krome havi finitan kurson pri la pilotado kaj sukcese subiĝi al tre malfacila testo pri ĝeneralaj konoj kaj pri fremda lingvo. En la 2005-a jaro sumigante la 80-jaran aktivadon de la altlernejo oni substrekis ĝian fidelecon al la taskoj, difinitaj dum ĝia establo en la 1925-a jaro. Temas pri la edukado de elstaraj aviadoficiroj kaj ilia klerigado sur la monda nivelo. Pri grandegaj sukcesoj de la „Aglid-lernejo” povas atesti multnombra partopreno de ĝiaj diplomitoj, polaj pilotoj en la 2-a mondmilito, ankaŭ dum la bataloj por Britujo. Post ili Winston Churchil eldiris famajn vortojn: „ankoraŭ neniam tiom malmultaj faris tiom multe por tiom multaj”, tiamaniere dankante kaj substrekante la kontribuon de poloj al tiu ĉi batalo. Sed, polaj pilotoj brilas ankaŭ nun, en la pacperiodo akirante venkolokojn preskaŭ senĉese en la plej gravaj mondaj aviad-konkursoj.
Gabi Kosiarska