Hodiaŭ mi volas al vi proponi viziton en la urbo troviĝanta 20 kilometrojn norde de Krakovo, en la sudo de Pollando, kies nomo sonas Skała. Ĝi kaj la tuta komuno troviĝas sur la tereno de la pitoreska Nacia „Ojców”-Parko, kiu distingiĝas per eksterordinare bunta faŭno kaj flaŭro, varia terenkonstruo, ravaj panoramoj kaj pluraj antikvaĵoj. Se temas pri flaŭro reprezentas ĝin ĉirkaŭ mil specioj kun diversaj ekologiaj postuloj kaj deveno, inter kiuj estas 50 montaj plantospecioj kaj pli ol 100 varmoŝataj, aperantaj kutime en la sudo de Eŭropo. La faŭno de la parko estas abunda – laŭ ĝisnunaj esploroj eblas konstati, ke vivas ĉi tie ĉ. 5500 mil bestospecioj kaj al la plej interesaj apartenas vespertoj vintrumantaj en la regionaj kavernoj. Plej multnombre estas reprezentita la insekta mondo konsitanta el ĉ. 4600 specioj, inter kiuj estas 1700 skarabospecioj kaj 1075 papilispecioj.
Tra la komunumo kondukas konataj kaj popularaj itineroj al lokaj kasteloj la tn. Aglaj Nestoj. Ne mirige do, ke la loko logas mutnombre turistojn, cetere ankaŭ en la vintra sezono kaj nun ankaŭ multajn feriantajn lernejanojn. La plej malnovaj spuroj de la homa ekzisto estas tie 120-miljaraj kaj devenas el paleoito.
La origno de la urbo Skała radikas en la 13-a jarcento. Sur la tereno de la princa vilaĝo Stanków, la krakova princo Boleslao la Hontema permesis al monakinoj de sankta Klara „klaraninoj” establi urbon, kio okazis en la 1267-a jaro kaj la urbon fondis la fratino de la princo beata Salomea. Skała kiel la klostra urbo estis lokita ĉe grava komerca trako kondukanta el Krakovo al Silezio kaj sekve ĝis Grandpolujo, te. poznana povinco. Jam en la 1257 en Skała troviĝis doganejo.
Salomea estis la filino de princo Leszek la Blanka kaj okcidenrusa princino Grzymisława. Naskiĝinte en la 1211 aŭ 1212 jaro ŝi rapide ektroviĝis en la centro de politko. Apenaŭ 6-jara ŝi estis fianĉigita kun la hungara princo Kolomano, kio estis firmigonta pacon inter Pollando kaj Hungario. Edziniĝinte apenaŭ 8-jara al Kalomano, kun la edzo ŝi ekregis en Halicz. Relative baldaŭ, pro la konkero fare de la trupoj de la princo Mścisław, ili devis rezigni pri la trono kaj reiris al Hungario. En la 1241-a jaro Koloman mortis pro vundoj suferitaj en la batalo kontraŭ tataroj kaj la 22-jara Salomea revenis al Pollando, kie ŝia pli juna frato Boleslao la Hontema varme ŝin bonvenigis. Salomea tamen rezignis pri la princa kortego decidinte monakiniĝi. En Pollando ŝi unue elkloĝis en la klostro de fratulinoj de Sankta Klara en Zawichost, sed post kiam ŝia princa frato fondis la alian klostron en Skała, tien translokiĝis Salomea kune kun aliaj monakinoj. Cetere ĝis hodiaŭ ŝi protektas la urbon kaj komunumon de sur la blazono, kiu montras ŝin en la ora aŭrelo, staranta en la urbopordego en nigra monakina robo kun kruco kaj lilio enmane.
En la 14-a jarcento en Skała estis establita paroĥejo kaj sekve lernejo, kies ekziston konfirmas la 15-jarcentaj dokumentoj. Ĝiaj loĝantoj okupiĝis ĉefe pri la agrikulturo kaj metiista aktivado. Estis inter ili ŝuistoj, buĉistoj, bakistoj, teksistoj kaj aliaj. La 19-jarcentaj fontoj mencias la loĝantojn de Skała kiel produktantojn de grio, pruna marmelado kaj kiel brutkomercistojn.
La urbo plufoje inter la 17-a kaj 20-a jarcentoj estis plagita de incendioj. Por levi ĝin el la regresa stato reĝo Stanislao Augusto Poniatowski konfirmis en la 1786-a jaro ĝiajn privilegiojn pri bazarorganizo kaj atribuis la privilegion organizi kvin novajn. Post la tria dispartigo de Pollando en la 1795 por mallonge Skała ektroviĝis en la aŭstra aneksoparto, poste ekde la 1807a ĝi apartenis al la Varsovia Princolando kaj ekde la 1815 al la Pola Reĝolando. En la daŭro de la januara insurekcio [1863] okazis ĉi tie venka batalo de la insurgentoj kontraŭ caraj trupoj, sed post ĝia falo Skała perdis la urborajtojn, kiuj estis revenigitaj nur en la 1987.
La urbo Skała konservis la mezepokan urboplanon, kiu klare elmontras ĝian centran parton kun la foirplaco, sur kiu troviĝas la statuo de sankta Floriano el la 1800 jaro. Inter la monumentoj de Skała menciinda estas ia. la preĝejo de sankta Nikolao el la 14-a jarcento, origine gotika, sed en la 18-a jaro post kelkaj incendioj alikonstruita en stilo baroka. En la preĝejinterno la atenton meritas la antikveca krucifikso kaj plej verŝajne 17-jarcentaj bildoj de sanktaj Nikolao kaj Anna kaj la kopio de Diopatrino la Neĝa, kiu troviĝas en la ĉefaltaro.
Alia vizitindaĵo troviĝas en la apudurba Grodzisk. Temas pri la preĝejo kaj rifuĝejo de beata Salomea. Tiu ĉi kultoloko kreiĝis en la 17-a jarcento lige kun la beatiga proceso de Salomea, la priorino de la fratulinoj de Sankta Klara. En la 1624 oni konstruis tie Kapelon de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Virgulino Maria. Antaŭ ĝia enirejo troviĝas kolono de la Beatulino kun la statuo de sankta Klara, ĉirkaŭe apuditaj de la monumentoj de sanktaj Jadwiga, ŝia edzo Henriko la Barbohava, princo Boleslao la Hontema kaj lia edzino beata Kinga kaj reĝo Kolomano, la edzo de Salomea. Troviĝas tie ankaŭ skulptaĵo de elefanto portanta obeliskon el la 1686 jaro, imitita laŭ la roma obelisko, troviĝanta antaŭ la preĝejo de Santa Maria Sopra Minerva kaj surdelive la rifuĝejo de la beata Salomea, kiu de sur la blazono de Skała daŭre gardas la urbon.
Barbara PIETRZAK