Komence de nia nunsemajna vizito en Gniezno - ni tuj aldonu, ke temas pri la unua ĉefurbo de Pollando – nepre aŭskultu legendon, kiu rakontas pri tri fratoj. Tio estis Lech, Czech kaj Rus, kiuj pene penetris la densajn arbarojn serĉante terenon, sur kiu ili povus setliĝi. Iumomente la densa arbarego iom pli kaj pli enlasis la sunlumon, kaj subite ĝi malaperis. Tiam antaŭ la okuloj de la vagantoj prezentiĝis rava panoramo: vasta valo ĉikraŭita per altaĵoj kaj pluraj malgrandaj lagoj. Sur la plej granda altaĵo, sur soleca maljuna kverko sian neston havis aglo. Ravita de tiu ĉi panoramo Lech deklaris solene: „Tiun ĉi blankan aglon mi akceptas kiel la blazonon de mia popolo, kaj ĉirkaŭ la kverko mi konstruigos mian burgon kaj pro la agla nesto mi nomos ĝin Gniezdno” [En la pola lingvo la vorto nesto havas la formon „gniazdo”]. Kaj tie eksetlis Lech kun sia popolo, dum Czech iris suden kaj Rus orienten for de la sidejo de Lech. Verŝajne vi divenis gesinjoroj, ke Czech estis la protoplasto de ĉeĥoj dum Rus de rusoj.
Gniezno, nun distrikta urbo en la provinco de Poznano estas la lulio de la pola ŝtato kaj de la Katolika Eklezio en Pollando. De ĉi tie sankta Wojciech [Adalberto] ekris kun la misio kritanigi prusojn. Tie ĉi okazis la kronceremonio de la unua reĝo de Pollando, kaj de la laŭvicaj. Aktuale la historia ĉefurbo de la gento „Polanie” etendiĝas sur la teritorio de preskaŭ 41 kvadrataj kilometroj kaj loĝas en ĝi nun pli ol 71 mil personoj. La urbo estas centro de Gniezna Lagoregiono, en kiu troviĝas la lagoj „Winiary” kun plaĝo kaj banejo, „Jelonek” kun promenejo kaj panoramaj terasoj kaj „Bielidło” , kiu estas la rifuĝejo de la akvobirdaro. La nuntempa Gniezno ligas la historiajn tradiciojn kun moderna mastrumado kaj riĉa kleriga-kultura oferto de la urbo. Samtempe Gniezno kiel la unua ĉefurbo de Pollando, unu el la plej malnovaj urboj de Pollando apartenas al lokoj plej ofte vizitataj de la landaj kaj eksterlandaj turistoj, kiuj volas viziti la lokajn antikvaĵojn, ligitajn kun la regado de la unuaj princoj kaj reĝoj el Piast-dinastio.
La unuaj spuroj de la setlado ĉi tie devenas de antaŭ 8 mil jaroj. Ĝis la fino de la 8-a jarcento troviĝis tie ĉi defenda setleja komplekso de la ŝtato de la gento „Polanie”. Plukonstruita kaj modernigita de princo Mieszko la 1-a en la 10-a jarcento ĝi fariĝis la rezidejo de la unuaj Piast-dinastiaj regantoj. La plej superan parton de Lech-Altaĵo okupis la princa burgo ĉirkaŭita per ligna-tera remparo kun la burga kapelo centre – kiu nun estas preĝejo de sankta Georgo. Al la suda parto gluiĝis apudburgejo kun la katedralo kaj kun du defendoterenoj enlogataj de metiistoj, ankaŭ ĉirkaŭitaj per remparego. Pararele al la burgo evoluis ĉirkaŭ ĝi aliaj loĝkolonioj. En unu el ili, >la bazara< sur la Fraŭlina Altaĵo – la nuna foirplaco - originas la estonta urbo. En la unumila jaro post la renkontiĝo de la piastdinastia reĝo Boleslao la Brava kun la germana imperiestro Otto la 2 Gniezno fariĝis la arkiepiskopejo. Post la detruo de la burgo fare de Brzetyslaw la ĉeĥa la ĉefurbo de Pollando estis translokita al Krakovo.
En la periodo de la provinca dipartigo Gniezno ĝis la 12-a jarcento estis la ĉefurbo de la poznanprovincaj piastdinastiaj regantoj. Dum la regado de princo Władyslaw Odonic sur Lech-Altaĵo estis konstruita la unua kastelo. En la 1239 Gniezno akiris la urborajtojn laŭ la madeburga leĝaro kaj ĝis la mezo de la 17-a jarcento ĝi apartenis al iu el la plej signifaj urbocentroj, malgraŭ tio, ke en la 14-a prirabis ĝin kaj detruis teŭtonaj kavaliroj, ruiniginte ankaŭ la romanikan katedralon, en kiu estis okazantaj kroncermonioj de la polaj reĝoj. Tamen post tiu evento, dank’ al la disfloro de komerco kaj vigliĝo de la komerca itinero kondukanta el Prusujo al Germanujo kaj novaj komercaj privilegioj, kiujn akiris Gniezno la urbo denove ekfloris. Ĝis tiu grado, ke Gniezno fariĝis la centro de la tuta provinco. La burga komplekso sur Lech-Altaĵo perdis la defendan karakteron kaj estis transdonita fare de reĝo Kasimiro Jagelonido meze de la 15-a jarcento al la Katolika Eklezio, kies propraĵo ĝi estas ĝis hodiaŭ.
En la dua duono de la 17-a jarcento Gniezno notis poioman falon pro la svedaj invadoj, infektoplagoj kaj sanĝo de komercaj itineroj. Sed meze de la 18-a jarcento la urbo komencis superi la malfavoran periodon kaj meze de la 18-a ĝi akiris la rangon de vojevodia urbo. En la jaroj 1918/19 Gniezno estis iu el la ĉefaj centroj de Wielkopola-insurekcio, kies celo estis - post la reakiro de la senpendeco de Pollando - ne lasi sin en la influsfero de Germanio; pro kio komence de la 2-a mondmilito hitleranoj pafmortigis tie kelkcent urboloĝantojn. En la 1997-a jaroj en la unumila datreveno de la morto de sankta Wojciech [Adalberto], al lia tombo pilgrime venis papo Johano Paŭlo la 2-a, kaj la prezidentoj de 7 ŝtatoj de la Centra-Orienta Eŭropo.
Forlasante Gniezno ni ĵetu ankoraŭ la rigardon al la naturaj valoroj de la regiono, kies altaĵoj tangas inter 100 kaj 167 metroj super la marnivelo. Multas tie pluraj lagoj - inter kiuj la plej granda estas Gopło apud Kruszwica – krome multas riveroj, arbaroj. 16 procentojn de la regiono okupas ĝuste arbaroj kun kelkaj interesaj naturrezervejoj.
Gniezno tenas aktuale internaciajn kontaktojn kun kelkaj amikiĝintaj urboj en Eŭropo. Temas pri la itala Angani, la hungara Esztergom, la sveda Falkenberg, la dana Roskilde, la franca Saint Malo, la germana Speyer kaj la nederlanda Veendam. Kadre de ilia kunlaboro en la unumila datreveno de la morto de sankta Wojciech en Gniezno estis pretigita ilia kultura prezento.
Barbara PIETRZAK