La ŝatantoj de la pola biero ŻYWIEC, espereble kun plezuro sekvos nian viziton al la samnoma urbo – de kiu ja deriviĝas la biernomo. Żywiec estas konata kiel la centro de Żywiec-valo, la plej granda valo en la tuta montoĉeno Beskidy kun la areo de pli ol 100 kvadrataj kilometroj. Ĝi rolas do kiel bonega elirejo por la turisma grimpado al la ĉirkaŭaj montoj, inkluzive la plej altan montopinton de Beskidy, Babia Góra. Samtempe Żywiec troviĝanta ĉe la grava internacia trafikvojo, kondukanta al la Sudo de Eŭropo estas konsiderata unu el la plej elstaraj turismaj centroj de Pollando. Dum la tuta jaro eblas ĉi tie praktiki sporton kaj turismumadon. Żywiec rolas ankaŭ kiel vigla kultura centro. Trimilloka amfiteatro sur la deklivo de Grojec-monto ĉiujare gastigas lime de julio kaj aŭgusto Festivalon de Polaj Montaranoj, krome Semajnon de Beskidy-kulturo kaj Internacian Folkloran Rendevuon kun vico da akompanaj aranĝoj. Sciencistoj ŝpinas interesajn hipotezojn pri la geologia historio de la valo. Oni rimarkas tie maran golfon el la eocena periodo. La plej malnovaj vivospuroj en Żywiec troviĝas sur la jam menciita monto Grojec, kaj devenas el la periodo inter 1300-250 jaro antaŭ Kristo.
La fondo de la urbo Żywec, ĝia nomorigino kaj cirkonstancoj ligitaj kun ĝia blazono miksas legendon kaj tradicion. La plej populara legendo perita de kronikisto Andrzej Komaniecki rakontas, ke ĝi aperis kiel la dankesprimo pro eksterordinara donaco de la urbanoj de la proksima Międzybrodzie, kiun donacon konsistigis la vivanta uro. La ura kapo, al kiu la princo de Oswięcim Przemysław – inter la 1400-1406 jaro aldonis sian piastdinastian aglon fariĝis la blazono de Żywiec. Pli nova estas la tradicio de la urba signalo, kiu radikas en la 1708-a jaro, kiam dum la 100-jariĝo de loka Rozaria Fratularo oni komencis ludi muzikverkojn de sur la turo de la paroĥa preĝejo. Al tiu tradicio oni referencis 4 jarojn antaŭ la 2-a mondmilito, kaj post ĝi la solena plenumo de anonima komponaĵo el kiu deriviĝas la urba signalo okazis en la 700-a datreveno de Żywiec. Onidire tiu nomo devenas de la verbo „żywić” te. nutri, kvazaŭ elmontanta, ke la tieaj terenoj estas fekundaj kaj riĉaj je bestoj. La unua mencio pri la urbo devenas el la ekleziaj dokumentoj de la 1308 jaro, sed jam 19 jarojn pli poste Żywiec ricevis la urborajtojn. Dum la paso de la jarcentoj la urbo ofte ŝanĝis siajn posedantojn, la lasta piastdinastia reĝoPrzemyslaw regis tie ĝis la 1433-a jaro. Sekve la regionon transprenis la nobelfamilio Skrzyński, laŭblazone Cigno, kiu malbonfamiĝis pro sia rabemo, do la tutan periodon oni rememoras kiel tempestecan. Meze de la 15-a jarcento Żywiecregionon elaĉetis reĝo Kasimiro Jagelonido, kio kaŭzis pliboniĝon de la internaj rilatoj kaj rapidan ekonomian evoluon. Dum la sveda invado la reĝo dufoje haltis en la loka kastelo. Tiam la tuta regiono manifestis sian patriotan sintenon firme flanstarante ĉe la reĝo kaj defendante la urbon kontraŭ svedoj, kvankam por mallonga periodo Żywiec falis en la manojn de la invadintoj. Poste la provinco kaj la urbo estis aĉetita de grafo Jan Wielkopolski kaj dum unu kaj duona jarcentoj ĝi estis la propraĵo de tiu ĉi familio. En la 1838 Adam Wielkoplski vendis la havaĵojn al Habsburgoj, kiuj regis tie ĝis la 2-a mondmilito. La dinamika evoluo de la urbo meze de la 19-a jarcento ligiĝis kun ĝia industriigo. Kreiĝis tie multaj fabrikoj, establoj, sed la plej fama – kiu daŭre vekas asociaciojn kun Żywiec estis la arkiprinca bierfarejo, fondita de Albrecht Ferdynand Habsburg. Dum la germana okupacio Żywiec-regiono fariĝis unu el la pli gravaj centroj de la rezista movado, en kiu aktivis fortaj grupoj de la konspira Landa Armeo kaj funkcis konspiraj itineroj al Slovakio.
Unu el la arkitekturaj perloj de Żywiec, la malnova kastelo per sia origino referncas al la mezo de la 14-a jarcento. Ne nur pro sia aĝo, sed ankaŭ pro interesa historio intime ligita kun la historiaj eventoj laŭ la eŭropa dimensio ĝi meritas la nomon de la monda kulturheredaĵo. Ĝia origino perdiĝas en la ombroj de la historio. La unua dokumentita posedanto de la urbo kaj kastelo estis la nobelfamilio Komorowski laŭblazone Korczak. Dank’ al siaj kontaktoj kaj vojaĝoj ili ligis la kastelon kun la fluo de la renesanca eŭropa arto. Laŭ ilia iniciato dum la alikonstruo de la gotikstila kastelo al la renesanca kreiĝis belega arkada korto ĝis hodiaŭ konserviĝinta en la origina stato. En la kastelo konserviĝis ankaŭ kelkaj portaloj de gotikaj ĝis barokaj, inkluzive de iu kun la dato 1571 kaj latina surbskribo.
La tiel nomata Nova Kastelo, kiu estas klasikstila palaco estis konstruigita de Habsburgoj en la loko de iamaj oficistaj domoj ĉe Wielkopolski-kastelo. La palaco projektita de konataj arkitektoj de la epoko Mączyński kaj Stryjeński estis ĉirkaŭita per 26- hektara parko. La parko origine italstila, en la mezo de la 19-a jarcento ricevis la formon de la anglastila panorama parko. La lastajn polurojn venis en la 30-aj jarcentoj de la pasinta jarcento dank’ al anglinoj Brenda Collins, kiu zorgis pri la ĝardenkompono kaj Kit Beckh okupiĝanta pri la senperaj ĝardenistaj laboroj.
Ne eblas forlasi Żywiec sen diri kelkajn vortojn pri la loka biero. Kvankam la tiea bierfarejo en la 2001 jaro solenis la 145-jariĝon, sed ĝia historio komenciĝis jarcentojn pli frue. Jam la menciita komence princo Przemysław en dokumento el septembro 1448-a konfirmis la privilegiojn de la lokaj bierfaristoj. Nun la gvida produkto de Żywiec, biero kun etikedo prezentanta dancantan paron estas iu el la plej gravaj markoj de la pola bierfarado, plurfoje distingita per internaciaj medaloj kaj entute la plej firma pola marko, kiu ankaŭ plej alte estas taksata de la polaj bierkonsumantoj.
Barbara PIETRZAK