En Pollando daŭre regas vintro. Multaj niaj samlandanoj, ŝatantoj de la vintra turismumado forveturis skii al la suda parto de la lando. Al perfektaj lokoj tiu ĉi cele apartenas ia. la traktita lastsemajne Żywiec. Sed, ne ĉiuj libertempon dumvintre volas pasigi aktive. Kiel perfekta loko por tiuj, kiuj volas ne sole ripozi, sed ankaŭ iom zorgi pri sia sano povas roli la troviĝanta en la suda parto de Pollando Busko Zdrój, unu el plej konataj en la mondo polaj kuraclokoj.
Ĝia grandega trezoro estas sulfurozaj salubraj akvoj, kiuj logas malsanulojn jam de jarcentoj. Tamen tiuj, kiuj la unuan fojon volas utiligi la salubran banon devas kolekti iom da kuraĝo, ĉar laŭaspekte kaj arome la bano ne ŝajnas tro alloga, sufiĉas diri, ke la akvo estas malklara, verdo-bruna kaj la odoro tre karakteriza.
La tavoloj de la salubraj akvoj kreiĝis en Busko Zdrój dum jarcentoj, dum la procezo kiam gipso-tavolo troviĝanta sub la grundo ensorbas la pluvoakvon. Rezulte de la kemiaj procezoj kreiĝis salubraj sulfurozaj akvoj, apartenantaj ne sole al la plej fortaj en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo, pro kio multaj vizitantoj de Busko Zdrój venas el la landoj transatlantikaj. La tiea kurac-ciklo estas tre intensa. Multfoje povas ŝajni, ke malsanulo forlasas Busko-n pli laca ol li venis. Sed, post la reveno hejmen subite eksa malsanulo fariĝas pli energia, pli vigla persono kaj la iamaj doloroj jam ne tiom ĝenas. La salubraj akvoj de Busko Zdrój plej efike helpas kaze de reŭmatismo, sed kurac-ciklo ankaŭ rejunigas, dank’ al ĝi la haŭto fariĝas bebevelura kvazaŭ beba kaj la haroj ricevas eksterordinaran brilon.
La akvo, kiu nun estas trezoro de la urbo, dum jarcentoj ŝajnis ĝia malbeno. La urban akvon oni povis utiligi sole por lavi sin kaj vestojn kaj por trinkigi la bestojn, tamen ne la homojn. Sed, ĝuste la observado de bestoj, kies felo estis eksterordinare brila helpis malkovri la salubrajn proprecojn de la tieaj akvoj. La unuaj pacientoj komencis veni al Busko antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj. Hodiaŭ, tio povas surprizi, sed komence por salubraj banoj oni plej ofte uzis barelojn servantajn por prepari acidan brasikon. Pli nuntempaj banujoj kreiĝis nur en la 1836-a jaro. Tiam Henryk Markoni, la arkitekto de la varsovia „Eŭropejski” hotelo projektis la Urbajn Banejojn en Busko Zdrój, imitante konstruaĵojn de la antivaj grekoj. Ankaŭ nun ili konsistas la koro De Busko Zdrój.
La nomo de la urbo devenas el la vorto "bug", kiu signifas lokon situantan apud riveroj kaj marĉoj. Busko apartenas samtempe al la plej malnovaj kavaliraj setlejoj en la regiono. Jam en la 11-a jarcento ĝi famis pro la ĉeval-bredejoj. La unua dokumento, en kiu oni menciias la urbon estas la 13 jarcenta papa buleo, konfirmanta la proprecon de la klostraj havaĵoj, oni ankaŭ menciias en ĝi preĝejon kun pentraĵo de Dipatrino, kiu dum jarcentoj logis la pilgrimantojn. Ĉio ĉi atestas pri tio, ke jam tiam Busko Zdrój devis esti malnova vilaĝo, kvankam urborajtojn ĝi ricevis nur en la 1287-a jaro. Jam jarcenton pli poste ĝi rolis kiel ekonomia kaj komerca centro kun propra doganservo, ĉar tra la urbo kondukis trako laŭe de kiu brutaro el Rusujo trafis al la okcidenta Pollando. Dum la ĉi tieaj bazaroj en la 14-a kaj 15-a jarcento per nutraĵoj, potoj kaj teksaĵoj provizis sin eĉ la reĝa kortego.
Kun la tempofluo tamen la urbo kadukiĝis, la bazaroj malviglis kaj la komercaj itineroj ŝanĝiĝis. Priskribante la urbon fine de la 18-a jarcento Filip Carosi, notis: „La urbeto estas malgranda kaj ampleksas 100 domojn. Konsistigas ĝin kvadrata foirplaco kaj 2 ĉefaj stratetoj. Ĉiuj domoj estas lignaj kun vastaj ĝardenoj”.
Sed, ĝuste li - Filip Carosi estis unu el pioniroj utiliganta la salubrajn akvoproprecojn en Busko Zdrój dank’ al kio la urbo disfloris denove.
Gabi Kosiarska