• STARGARD SZCZECIŃSKI - 25.02.2006
  • Audio0 KB
  • 24.02.2006
Post kelkaj vizitoj en la suda Pollando hodiaŭ ni proponas al vi direktiĝi kun ni al la nordokcidento, al unu el la plej malnovaj burgoj de la okcidenta Pomerio, al Stargard Szczeciński. Eĉ ĝia nomo signifas laŭvorte „malnova burgo”. Cetere en la daŭro de preskaŭ 900 jaroj de la dokumentita historio ĝi ŝanĝiĝis plurfoje. Ĝia unua formo aperas en la 1124-a jaro en la kroniko de Ebbo priksibanta la mision de sankta Otto el Bamberg. Ĝia unua postmilita nomo sonis Starogard apud Ina-rivero. Ekde la 1950 funkcias la aktuala - Stargard Szszeciński. Aldonendas, ke temas pri la plej granda urbo en la mondo, kies adjektiva kromnomo devenas de la nomo de alia urbo, Szczecin. Ne eblas do mirigi, ke la loĝantoj de Stargard faras ĉion por ĝin forigi.
La origino de la urbo radikas en la 8/9-a jarcentoj, kiam la loĝantoj en Ina-riverkurbiĝejo helpis elkonstri la burgon. Ĝian plian evoluon inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj spronis la vigleco de la lokaj komercaj trakoj. Apartan rolon en la urboevoluo ludis la urborajtoj atribuitaj al ĝi meze la 13-a jarcento. Kromajn favorojn akiris la lokaj komercistoj kaj mestiistoj fine de la sama jarcento dank’ al la rajtoj atribuitaj laŭ la lubeka leĝaro. Tiam ankaŭ la rivero Ina fariĝis grava trafikvojo, laŭ kiu per barkoj estis transpotita greno kaj aliaj varoj al la okcidentaj kaj al la baltaj landoj.
Baze de la Vestfalia Traktato Stargard ekde la mezo de la 17-a jarcento fariĝis la posedaĵo de Brandenburgio. Ĝis la 18-a jarcento la detruita dum la 30-jara milito burgo poime renoviĝis, kvankam malfavoris tion daŭraj tramarŝoj de svedaj, rusaj kaj prusaj trupoj. Laŭvice ekonomia disfloro meze de la 19-a jarcento liĝiĝis kun la elkonstruo de la fervojaj ligoj kun Szczecin kaj Berlin, sekve kun Poznań kaj Koszalin.
Hodiaŭ en Stargard loĝas nur 75 mil personoj, sed en la Mezepoko ĝi estis unu el la plej gravaj urboj en la regiono de Baltiko kaj ĝiaj loĝantoj vekis respekton inter la najbaroj pro sia fortikeco kaj batalemo. Nun ŝajnas, ke la urbo ne estas aparte atrakcia. La ruinigita centro kun domblokoj el la postmilita periodo ne logas. Tamen evidentiĝas, ke la urbo konservis plurajn vizitindajn lokojn, kiujn estas plej facile malkovri, ekzemple promenante laŭ la itinero „La Juvelo de Pomerio”.
Jam sur la urbofoiro la rigardon logas pompa mezepoka urbodomo, kiun oni komencis konstrui meze de la 13-a jarcento, kaj kiu ornaman malfrugotikan formon ricevis en la 16-a jarcento. Ĝia aĵura dekoraĵo kun geometria formoj impresas kiel mielkuko. Apudas ĝin la 18-jarcenta garnizonejo de la urbogardantaro kun belaj arkadoj. Malantaŭ la urbodomo la rigardon altiras granda bulo de la preĝejo de la Plej Sankta Maria Virgulino, la Reĝino de Paco. Temas pri konstruaĵo tiom perfekta, ke oni klopodis imiti ĝin en dekoj da urboj de la Okcidenta Pomerio, Brandenburgio kaj Danlando. Ĝia konstruo komenciĝis en la fino de la 13-a jarcento, sed la definitivan formon ĝi ricevis en la komenco de la 16-a. La trinava baziliko estas imitita laŭ la francaj katedraloj el la 13-a jarcento. La vizitanton tutcerte povas surprizi la kolora interno, kio koncernas ne sole la murojn kaj volbojn, sed ankaŭ glazurajn brikojn kaj keramikajn ornamaĵojn. Forlasante la preĝojn eblas direktiĝi al Ina-rivero laŭ brika-ŝtona urbomurego, kiu en la 15-a jarcento longis pli ol du kilometrojn kaj ĝis nun en fragmentoj konservis la longecon de pli ol mil metroj. Promenante laŭ ĝi valoras halti ĉe la 31-metra defendoturo de „Teksistoj”, unu el plej grandaj en Pollando. De tie nur kelkaj paŝoj dividas ĝis „Pyrzyce”-Pordego, unu el la plej belaj urbopordoj en Pollando. Antaŭenirante laŭ la itinero „La Juvelo de Pomerio” oni aliras laŭvican imponan gotikan sanktejon kun alta turo. La 15-jarcenta preĝejo de sankta Johano fieras pri la unikaj en Pomerio kristalaj volboj en la absido kaj flankaj kapeloj. La turo kaŝas la plej grandan en la centra Pomerio sonorilegon >Johano Maria<, kiu estis muldita meze de la 15-a jarcento. Ni nur antaŭ momento aludis al iu el la fierindaj urbopordegoj de la urbo. Stargard Szczeciński fieras ankaŭ pri la alia, la tn. „Muelista”, kiu estas aparta pro tio, ke eblis laŭe de ĝi ne eniri, sed ennavigi la urbon, ĉar ĝi estis konstruita super la flankfluejo de Ina-rivero. Mezepoke haltis tie barkoj, kiuj nur kontraŭ doganpago povis enporti varojn en la urbon. La pordegon ornamas du turoj kun pendantaj laŭe ĉenoj. Laŭ legendo ili havas tiom da segmentoj, kiom da reprezentantoj havis Stargard en Hanso. Apud la pordego, en la loko de la malnova haveno troviĝas grenstaplejo el la 16-a jarcento. En la epoko kiam Ina rolis kiel grava navigvojo de ĝi oni rekte ŝutis grenon sur la barkojn, navigantajn al Odra-rivero. Forlasante la urbon direkte al la loko Chociwel surprizos nin la plej granda en Pollando - kaj la 2-a laŭ la grandeco en la mondo - pentokruco alta 3,77 metrojn. Ĝi signas la lokon, en kiu en la 1542 Lorenz Mader murdis sian kuzon Hans Billeke. Unuflanke de la kruco videbliĝas Kristo surkruce kaj surskribo en la mastlgermana lingvo – „Dio estu favora al Hans Billeke”.
Forlasante Stargard ni aldonu, ke tiun ĉi urbon ŝatas ne sole la amantoj de la Mezepoko. 4 kilometrojn ekster la urbo etendiĝas unu el la plej grandaj lagoj de Pollando, Miedwie. Tiom pura, ke el ĝi rekte la akvon ĉerpas Szczecin. Cirkaŭe de la lago dislokiĝis pluraj navigistaj centroj. Temas pri ŝtatata akveno de surfantoj. Nome vento tie blovas forte kaj lagoakvo eĉ iom distante for de la bordo ne profundas.
Barbara PIETRZAK