Simile kiel antaŭ unu semajno nia vizito koncernos la nordan parton de Pollando. Ni volas inviti vin al la urbo Chełmno, kiu dum pluraj jaroj rolis kiel imitmodelo por aliaj. Al la urbo opiniata unu el la plej belaj lokoj en la pola Pomerio.
La nomo rilatas al ĝia geografia situo. Chełmno devenas el la pola vorto „Chełm”, kio signifas nun kaskon, sed iam oni tiamaniere difinis ankaŭ altaĵon. Saman signifon havas la vortoj latina „Culmen” kaj germana „Kulm”, sub kiuj ankaŭ la urbo estis konata.
Do, la plej malnova parto de la urbo konservita preskaŭ senŝanĝe ĝis hodiaŭ troviĝas sur la altaĵo.
La historio de Chełmno estas relative malnova, ĝi jam en la frua mezepoko estis grava urbo, kion konfirmis laste la malkovro de la restaĵoj de la granda romanika baziliko el la 11- a jarcento. Sed verdire impona disfloro de Chełmno ligiĝas kun la Teŭtona Ordeno.
Kiel ni jam menciis lastsemajne en la l3-a jarcento, laŭ la peto de la pola princo Konrad la Mazovia, Teŭtonoj setliĝis en Pollando, oficiale por kristantigi Prusujon, sed kun sekreta intenco establi en tiu ĉi regiono sian propran ŝtaton. Jam la 28-an de decembro de la 1233-a jaro la granda landa majstro de teŭtonoj, Hermann von Salza prezentis la dokumenton atribuantan la urborajtojn al Chełmno, konatan kiel Chełmno–privilegio. Ĝi premisis ia. ke Chełmno fariĝos la ĉefurbo de la teŭtona ŝtato. Temis pri tre noveca leĝo, kiu rolis kiel specifa konstitucio, reguliganta ĉiujn sferojn de la socia, politika kaj ekonomia vivo. Ĝi kreis bonegajn kondiĉojn por la evoluo de la urbo. Dank’ al ĝi la loĝantoj de Chełmno riĉiĝis, brile disvolviĝis metiarto, arkitekturo kaj komerco. La privilegio liberigis Chełmno-regionon de impostoj, atribuis al ĝi la rajton elekti juĝiston kaj eĉ difinis principojn emisii proprajn monerojn. Ĝi ankaŭ permesis heredigi propraĵojn de la gepatroj al la infanoj sendepende de la sekso. En ceteraj regionoj de Pollando – same kiel en multaj lokoj en Eŭropo - tiam povis heredi sole filoj.
Laŭ Chełmno-privilegio kreiĝis pluraj lokoj. Ekde la mezopoko ĝis la 18-a jarcento oni fondis baze de ĝi 1364 vilaĝojn kaj setlejojn, kaj 225 urboj, inkluzive de Varsovio. La dokumento el la 1233-a jaro forbrulis 10 jarojn pli poste dum granda incendio. Ĝia laŭvica versio estis prilaborita la 1-an de oktobro de la 1251-a jaro kaj en ĝi oni krome difinis Chełmno kiel urbon ĉefa kaj pli atentinda ol la ceteraj. La dokumento de la privilegio troviĝas aktuale en Berlino.
La Teŭtona Ordeno havis pliajn planojn ligitajn kun la urbo, en kiu oni volis ia. situigi universitaton, kio malsukcesis pro ĉiam malpli bona internacia situacio de Teŭtonoj. Pri la planoj atestas la konserviĝinta ĝis hodiaŭ fondo-akto subskribita de la papo Urbano la 6-a.
Pri la iama graveco de la urbo en Chełmno ĝis hodiaŭ atestas pluraj malnovaj konstruaĵoj. Ili ravas des pli, ke ene de la defendomuregoj ili ĝisatendis la nuntempon en preskaŭ ne ŝanĝita ekde la mezepoko stato. Unu el la plej grandaj fierindaĵoj kaj samtempe la plej karakterizaj konstruaĵoj de la urbo estas la ĉefparoĥa preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Oni konstruis ĝin en la jaroj 1280-1320, en la loko de pli frua ligna sanktejo. La preĝejo estis ankaŭ unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj en la Teŭtona ŝtato. Valoras aldoni, ke ankaŭ la troviĝanta en Kaliningrado (la iama Królewiec) katedralo estas ĝuste ĝia imitaĵo. Karakterizas ĝin la malsimetriaj turoj. La dekstra estas signife pli alta ol la maldekstra. Laŭ la legendo la konstru-laboroj senĉese longiĝis kaj fine konstruistoj decidis labori ankaŭ dimanĉe kaj dum la festoj. Ilia konduko provokis fortan malaprobon de Dio kaj kiam oni finis la konstruadon la turon trafis fulmotondro, kiu parte ĝin detruis.
Tamen serioze dirante la turon oni ne finis aŭ pro la menciita jam granda incendio aŭ pro la ruiniĝo de ĝia parto aŭ simpla monomanko.
Ĝis la 14-a jarcento Chełmno rolis kiel loko de diverslanda komerco pro Vistulo, apud kiu ĝi situas. Oni vendis ĉi tie varojn ia. el Rusujo kaj Hungario. Sed kun laŭvicaj jardekoj la ĉefan lokon ĉi koncerne transprenis Toruno pro sia pli bona situo. Malgraŭ tio, ke post la mezepoko Chełmno neniam plu estis same pova urbo, ĝiaj loĝantoj ne devas honti pri ĝia historio. En la urbo dum jarcentoj setliĝis multaj eksterlandanoj, rifuĝintoj persekutataj en siaj patrujoj ia. pro religiaj kialoj. En Chełmno plej multnombre setliĝis skotoj, nomataj en multaj dokumentoj ”szotoj”. Unue ili okupiĝis ĉefe pri la komercado, sed pluraj familoj post la paso de la jaroj firme enradikiĝis en la lokan medion, okupante eĉ la plej gravajn urbajn postenojn. En la menciita ĉefparoĥa preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino troviĝas eĉ portreto de skota Walter-familio en tradiciaj vestoj de la pola nobelaro.
Gabi Kosiarska